前往目錄

OK, all right ktp.

貼文者: Spajky, 2008年9月15日

訊息: 6

語言: Esperanto

Spajky (顯示個人資料) 2008年9月15日下午8:53:33

Mi jam delonge volas demandi ĉi tion. Ĉu en Esperanto ekzistas vorto kun la sama signifo kiel OK aŭ all right en la angla? Se jes, kiu vorto tio estas? Dankon por respondo.

Espi (顯示個人資料) 2008年9月15日下午8:58:33

Spajky:Mi jam delonge volas demandi ĉi tion. Ĉu en Esperanto ekzistas vorto kun la sama signifo kiel OK aŭ all right en la angla? Se jes, kiu vorto tio estas? Dankon por respondo.
"Bone", mi pensas!

Amike

Frankouche (顯示個人資料) 2008年9月15日下午10:11:29

Ni jam parolis pri tio en tiu paĝo.
Mi kutime diras "bone" rideto.gif

mnlg (顯示個人資料) 2008年9月16日上午10:31:43

Ankaŭ mi. Tre malofte, preskaŭ neniam, mi pensas ke estus pli bone havi alian vorton. Sed efektive, mi kredas ke "bone" tute sufiĉas.

Rudolf F. (顯示個人資料) 2008年9月16日下午12:40:40

"Bone" aŭ
"En ordo!"
aŭ (post iom pli longa parolado pri tio, kio estos farenda)
"Interkonsentite"

Spajky (顯示個人資料) 2008年9月16日下午1:20:53

Aŭ mi dirus "Kiel vi volas." "Kiel vi deziras." "Kiel vi pensas." aŭ "Amenon." Exzepmle kiam mi ne konsentas kun oni, sed aprobas. Aŭ se mi konsentus, mi povus uzi "konsentite".

Multe da esperantaj frazoj kaj vortoj por signifo de unu angla vorto.

回到上端