前往目錄

Obama elektiĝis

貼文者: trojo, 2008年11月5日

訊息: 24

語言: Esperanto

trojo (顯示個人資料) 2008年11月5日上午5:29:28

Baldaŭ li komencos la malfacilan taskon ĝustigi la multajn fuŝaĵojn de Bush, sed ĉi-nokte estas historia okazo.

jan aleksan (顯示個人資料) 2008年11月5日上午8:57:41

Mi esperas ke li ne estos tro obeema ^^

white knight (顯示個人資料) 2008年11月5日上午9:32:48

Mi tre ĝojas, ke Obama gajnis.

Ni esperu, ke li iomete plibonigos la mondon.

Miland (顯示個人資料) 2008年11月5日下午2:29:51

Mi sekvis la elekton sur TV dum la nokto, kaj je 4 atm (en Britio), Obama venkis. Hura!

La evento estas grava por ĉiuj homoj. Miaopinie, Usono ĵus faris unu el la plej gravaj demokratiaj agoj en historio, kaj la mondo, malgraŭ multaj gravaj problemoj, ŝajnas iom pli esperinda.

Mi ankaŭ kredas ke, sekve al ĉi tiu elekto, la imago de Usono en la mondo pliboniĝos.

josell (顯示個人資料) 2008年11月5日下午11:40:57

Mi pensan ke Bush ne estas reale kulpa, SED la soldat-estr-ar-o de la Pentagono kaj Ekonomiistoj, kiuj obeigas Bush-on je ordoni laŭ la soldatara volo.

trojo (顯示個人資料) 2008年11月6日上午4:00:38

Bush ja kulpas. La sango de multaj senkulpaj irakanoj estas sur liaj manoj. La tutmonda ekonomia krizo okazas parte (aŭ eĉ eble precipe) pro liaj politikoj. Li kulpas.

Kompreneble Bush ricevis malbonajn konsilojn de siaj funkciuloj, ktp. Sed Bush nomas sin La Decidisto; li estas kulpa pri siaj decidoj do. Kaj se li estis tro stulta kaj malkompetenta por esti prezidento kaj "decidisto", li devus rezigni sian oficon.

ILuvEire (顯示個人資料) 2008年11月6日上午4:31:29

Mi ne ŝatas Obama. ploro.gif

Trold (顯示個人資料) 2008年11月6日下午4:26:35

Mi ne ŝatas Obama.
Bone! Kial ne?

Ĉu ne Usono bezonegas ŝanĝojn post Bush?

eurimaco (顯示個人資料) 2008年11月6日下午5:43:10

sal.gif Mi kredas ke Ameriko ekiri el nun gajnos novajn dinamikojn, politeke kaj ekonomie. Obama , mi pensas, faros ĉiom por ke ŝparema krizo malaperas baldaŭa ĉe Usono. Li estas juna kaj dinamika. Li serĉos elmontri ke li volas konduki kaj daŭrigi Usonon sur la vojo je prospero kaj fortuno en ciuj sencoj. Ni devas kredi en lia volo kaj kapableco por bone konduki Usonon ĉe la vojo de prospero kaj feliĉeco.

josell (顯示個人資料) 2008年11月6日下午5:52:55

trojo:Bush ja kulpas. La sango de multaj senkulpaj irakanoj estas sur liaj manoj. La tutmonda ekonomia krizo okazas parte (aŭ eĉ eble precipe) pro liaj politikoj. Li kulpas.

Kompreneble Bush ricevis malbonajn konsilojn de siaj funkciuloj, ktp. Sed Bush nomas sin La Decidisto; li estas kulpa pri siaj decidoj do. Kaj se li estis tro stulta kaj malkompetenta por esti prezidento kaj "decidisto", li devus rezigni sian oficon.
ja, li estas la decidisto, sed la malĝoje estas la decidisto obeANTa, kiu DEVAS sekvi la volon de aliuloj; ekzempl': la soldatestroj kaj eĥonomiistoj kaŝiĝitaj.

Mi preferas PrezidantINo.

Mi pensas ke Obamo ne povos fari siajn far-end-aĵ-ojn ĉar tiel volas la soldat-ar-estr-ar-oj kiuj vere regas la nacion.

回到上端