Al la enhavo

Aŭtora " juro "

de vedev, 2009-marto-18

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-18 12:23:03

Saluton geamikoj!

Mi tre interesas - kion vi scias pri "juro de intilekta propraĵo" ("aŭtora juro").

Tio juro estas bazo por moderna " okcidenta civilizacio", sed mi scias, ke aŭtoro, vere - ne estas aŭtoro. Reala aŭtoro de ĉio estas Dio. Mi povas diri alie - aŭtoro uzas multe de konoj, multe de bildoj - ke estas ĉies. Aŭtoro spiras komunan aeron, drinkas komunan akvon - do, li aŭdacas postuli monon por via uzo de lia "intilekta propraĵo"?

Vi povas diri - sed, se ni ne tributos, kiel progreso iros? Kion aŭtoro manĝas?

Respondo estas - tributas tiu, kiu bezonas. Se vi bezonas aŭdi kanton - vi pagu laboron de kantisto, kaj vi aŭdos. Sed ne aŭdacu postuli monon el mi, ankaŭ aŭdanta!

Vi ankaŭ povas interkonsenti kun aliaj homoj - propravole pagi koopere.

Se kantisto komencis kanti senpage - se mi ne petis lin kanti - li ne povas postuli monon. Li povas nur peti. Kaj li povas adi aŭ povas halti - laŭ li volas.

Sed se mi registris lia kanton - mi ne devas tributi. Kaj mi povas libere kanti tion kanton, variigi,kliŝi kaj aŭkcii ĝin se mi volas kaj se estas tiuj, kiu volas aĉeti.

Tio ne estas ŝtelo. Kantisto povas kanti lia kanton multe da fojo. Ŝtelo estas tia "juro". Ĝuste tio malakcelas progreson.

Vi komprenas, ke "kanto" anstataŭi al "vindouz" - ne grave.

Kion vi scias?

Kruko (Montri la profilon) 2009-marto-18 12:47:47

Mi scias ke "Reala aŭtoro de ĉio" NE "estas Dio" ĉar dio estas neekzistanta!
Por aliaj aferoj, mi ne scias, eble vi pravas.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-18 14:38:01

Kruko:Mi scias ke "Reala aŭtoro de ĉio" NE "estas Dio" ĉar dio estas neekzistanta!
Por aliaj aferoj, mi ne scias, eble vi pravas.
Kara Kruko!

Dio ekzistas. Tio tre simple: ekzistas ĉiuj, estantaj en konscio, en lingvo. Ĉiuj tioj estas en realo. Аlie - el kie tiaj terminoj erupciis?

Sed - ni ofte ne vere determinas ĝin.

Se mi diras, ke kato loĝas en maro - tio ne estas absolute vere. Kvankam kato - loĝas, vere, sed loĝas ne en maro (malvere). Kato ne loĝas en maro, sed kato ekzistas.

Ankaŭ - se vi diras,ekzemple, ke Dio estas maljuna senjoro, sidanta supre nubo - tio ne estas absolute vere. Sed nevero de tia aserto ne signifas, ke Dio ne ekzistas. Simple ĝi ne estas maljuna senjoro supra nubo.

Interalie - mi vidis via urbo (per "Google Earth") - ĝi estas tre bela!

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-18 15:10:16

Ne parolante pri dioj, mi opinias ke juro de intelekta propraĵoj estas tro vasta. Kial ĝi daŭras ĝis jardekoj post la morto de la originala verkisto? Kial patentoj ekzistas pri softvaro kaj eĉ genoj?? Kial ŝtatoj uzas iliajn intelektajn jurojn, ĉu ne ili ekzistas por la bono de ĉiuj? Laŭ mi, la grandaj muzikentreprenoj havas tro da povon kaj registaroj ĉesu aŭskulti ilin.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-18 15:12:35

vedev:Se mi diras, ke kato loĝas en maro - tio ne estas absolute vere. Kvankam kato - loĝas, vere, sed loĝas ne en maro (malvere). Kato ne loĝas en maro, sed kato ekzistas.

Ankaŭ - se vi diras,ekzemple, ke Dio estas maljuna senjoro, sidanta supre nubo - tio ne estas absolute vere. Sed nevero de tia aserto ne signifas, ke Dio ne ekzistas. Simple ĝi ne estas maljuna senjoro supra nubo.
Se mi komprenas vian logikon, mi povas diri "La Nevidebla Rozkolora Unikornulo flugas ekster de mia fenestro" tio ne estas vero, ĉar ŝi ne estas fluganta tie, sed ŝi ekzistas.

Ĉu vere? ... Mi sciis ke ŝi ne povas esti nur invento de iu homo.

Amike,

Daniel.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-18 15:24:28

Rogir:Ne parolante pri dioj, mi opinias ke juro de intelekta propraĵoj estas tro vasta. Kial ĝi daŭras ĝis jardekoj post la morto de la originala verkisto? Kial patentoj ekzistas pri softvaro kaj eĉ genoj?? Kial ŝtatoj uzas iliajn intelektajn jurojn, ĉu ne ili ekzistas por la bono de ĉiuj? Laŭ mi, la grandaj muzikentreprenoj havas tro da povon kaj registaroj ĉesu aŭskulti ilin.
Vere, mi pensas, ke intelekta propraĵo devas esti por la kreinto, ne institucioj. Ĝi ne povas esti vendebla/aĉetebla. Ĝi devus daŭri antaŭ la morto de la kreinto.

Amike,

Daniel.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-18 16:00:06

Mi radikale kontraùas iun ajn intelektan proprietecon. Ghi promesas montojn da shtelado, mizero kaj militoj...

Neniu proprietas la aeron nek akvon nek muzikajn notojn nek la kolorojn el la chielarko nek vochajn fonemojn kaj vortojn kaj lingvojn, nek homajn neùronojn ktp...

Ni ne kreu intelektan proletaron! Tio estus malesperantiste...

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-18 16:48:44

Laŭ mi kompleta forigo de intelektaj propraĵoj estas ebleco, sed ĝi devas laŭleĝiĝi sense. Ekzemple, ekde sciigita dato novaj kreaĵoj ne plu protektiĝos per aŭtora juro, kaj post dek jaroj neniu aŭtora juro validos.

Sed eble kompleta forigo ne estas la plej bona ebleco. Imagu, kial farmiciaj entreprenoj plu serĉos novaj kuraciloj se ili ne povos gajni per patento?

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-18 17:25:18

henma:
Se mi komprenas vian logikon, mi povas diri "La Nevidebla Rozkolora Unikornulo flugas ekster de mia fenestro" tio ne estas vero, ĉar ŝi ne estas fluganta tie, sed ŝi ekzistas.

Ĉu vere?
-Jes, vere! Sed - vere aparte. Ekzistas ne ĝi, sed tioj rudimentoj.

*Nevidebla - estas. Ekzample - altiro de Tero .
*Rozkolora - estas. Ekzample - robo de Barbi - pupo.
*Unikorno - estas. En Afriko.
*flugas ekster de via fenestro - estas. Birdo.

Ĉiuj simplaj rudimentoj (1 vorta) ekzistas en realo.

Kvankam "ŝi" ankaŭ estas kaj ekzistas - en via cerbo kaj en frazo. Sed tioj ankaŭ estas parto de realo. Vere - ne estas diferenco inter realo kaj menso. Se vi ofte kaj multe pensos pri "La Nevidebla Rozkolora Unikornulo flugas ekster de via fenestro" - vi nepre sentos ĝin.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-18 17:40:22

henma:

Vere, mi pensas, ke intelekta propraĵo devas esti por la kreinto, ne institucioj. Ĝi ne povas esti vendebla/aĉetebla. Ĝi devus daŭri antaŭ la morto de la kreinto.
Tio ne simple.Kio estas la kreinto de komplikita komputila programo? Programistoj? Aŭ proprulo de firmo - mendinto? Aŭ edzinoj de programistoj? Aŭ ilia geknaboj?

Mi ŝatas vortojn de anarhisto Prudon: "Propraĵo estas ŝtelo!"

Speciale - intilekta propraĵo!

Reen al la supro