前往目錄

IJK: Ĉu vi partoprenos kaj kiel alvenos vi ĝis Liberec?

貼文者: muriel_de_liege, 2009年4月13日

訊息: 11

語言: Esperanto

muriel_de_liege (顯示個人資料) 2009年4月13日下午4:52:35

Saluton,

Ĉu vi partoprenos la IJK-n 2009 en Liberec?

Se jes, kiel vi iros? Piede, buŝe, trajne, aŭtoe, aviadile, bicikle?

Mi partoprenos la IJK-n sed mi ankoraŭ ne scias kian veturilon mi uzos.

Ĝis?

Nurja

Matthieu (顯示個人資料) 2009年4月13日下午5:07:15

muriel_de_liege:Piede, buse, trajne, aŭte, aviadile, bicikle?
Mi provas imagi, kiel oni povas antaŭeniri per sia buŝo. lango.gif

Mi ja iros al la IJK, kaj mi hezitas inter buso kaj aviadilo.

sergejm (顯示個人資料) 2009年4月14日上午6:54:48

Mutusen:Mi provas imagi, kiel oni povas antaŭeniri per sia buŝo. lango.gif
En rusa lingvo estas proverbo: Lango ĝis Kievo kondukos. (Se vi demandos la vojon, vi fine venos al Kievo)
En Esperanto vi povas uzi vorton 'buŝo' anstataŭ 'lango', sed kiu urbo estus plej tauga por Esperanto?
Simila latina proverbo: Ĉiuj vojoj kondukas al Romo.

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年4月14日下午5:57:36

Mi ne scias ĉu mi partoprenos, sed jeskaze, certe estos per aviadilo. lango.gif

Sammondane,
Ĥod

ereere (顯示個人資料) 2009年4月14日下午6:20:27

Saluton,

normale mi partoprenos! Mi volus veturi per aviadilo ĝis Prago aŭ Berlino, poste per trajno. Pli simpla kaj nuntempe ne tro multekosta.

Ĝis !

garrbane (顯示個人資料) 2009年4月14日下午8:03:25

Jes, ankaŭ mi planas iri ridulo.gif

Plej verŝajne mi iros rekte de SES-2009 (en Slovakio) per komuna buso aŭ komuna trajno, ni vidos kiel oni organizos tion ridulo.gif)

Radikalo (顯示個人資料) 2009年4月14日下午8:23:33

Mi ne iros al IJK 2009, ĉar mi estas nur 15-jara, do mi ne povas iri al Esperanto-kunveno en Eŭropo.

Se mi estas iranta, mi veturus per aviadilo, ĉar mi loĝas en Usono, do Ĉeĥio estas tre malproksima.

(IJK 2009 estas lokita en Ĉeĥio, ĉu ne? Mi ne kontrolis tio.)

Matthieu (顯示個人資料) 2009年4月14日下午8:29:39

Jes, Liberec estas en Ĉeĥio.

Kial vi ne povas iri? Ĉu viaj gepatroj ne konsentas?

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年4月15日下午7:22:21

Mi ne iros pro ne sufiĉo da mono, kaj manko da tempo... malfacilege mia estro konsentus. lango.gif
Sed, kiel dirus Zaratustra; eble eblos!
okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Ladek (顯示個人資料) 2009年4月27日下午7:35:01

Por vi,kiuj veturos al Liberec el okcidenta Europo (Belgio,Nederlando,Francio)estas la plej bona vojo per trajno al Dresden kaj de tie al Liberec.Kiam iu flugos al Prago estas pli bone uzi de tie buson,ol trajnon.

回到上端