前往目錄

Belgaj esperantistoj

貼文者: super-griek, 2007年2月7日

訊息: 7

語言: Esperanto

super-griek (顯示個人資料) 2007年2月7日下午7:27:12

Mi demandis min, kiuj ĉe Lernu estas belgaj. Se vi estas Belgo kiu scipovas Esperanton kaj kutime ensalutas ĉe Lernu, mi petas ke vi bonvolu skribi ion en ĉi-tiun mesaĝaron.

Multajn belgajn salutojn,
Amike,

Andreo el la Antverpenia provinco.

Kwekubo (顯示個人資料) 2007年2月8日下午8:59:44

Ĝeneralan demandon mi havas por belgaj esperantistoj: ĉu vere ekzistas nacia Esperanto-asocio por Belgio, aŭ ĉu la asocioj por Flandrio kaj Valonio ĉefe laboras aparte? Ĉu eĉ estas movado en Valonio same kiel en Flandrio? (Apenaŭ troveblas informoj pri la valona "Association pour l'espéranto" en Interreto.)

super-griek (顯示個人資料) 2007年2月9日下午3:38:33

Kwekubo:Ĝeneralan demandon mi havas por belgaj esperantistoj: ĉu vere ekzistas nacia Esperanto-asocio por Belgio, aŭ ĉu la asocioj por Flandrio kaj Valonio ĉefe laboras aparte? Ĉu eĉ estas movado en Valonio same kiel en Flandrio? (Apenaŭ troveblas informoj pri la valona "Association pour l'espéranto" en Interreto.)
Mi scias ke estas Flandra movado, la Flandra Esperanto-Asocio (FEL), kaj mi supozas ke ne ekzistas iu Belga movado. Mi ne certas pri la Valona, sed mi kredus ke jes...

brammo (顯示個人資料) 2007年2月9日下午5:18:18

holanduloj ne devas respondi, ĉu jes?

salutojn, amike,
Bram el apud la holanda Eindhoven

bockdani (顯示個人資料) 2007年2月9日下午11:31:51

Mi ne konas Belgajn asociojn por Espérantistoj. Mi lernas Esperanto sole kun "Lernu" !

Saluton sal.gif

bockdani (顯示個人資料) 2007年2月9日下午11:38:47

Mi vivas en Rixensart (Brabant Wallon).

Danielle

super-griek (顯示個人資料) 2007年2月11日下午12:05:48

bockdani:Mi vivas en Rixensart (Brabant Wallon).

Danielle
Jen alia Belgo! Saluton Danielle rido.gif

Dankon pro via reago.

brammo:holanduloj ne devas respondi, ĉu jes?
Ne estas la celo de tiu ĉi mesaĝaro trovi Nederlandanojn, sed se vi volas diri ion, certe diru.

Andreo.

回到上端