前往目錄

Pri la statistikoj

貼文者: pace, 2009年8月15日

訊息: 4

語言: Esperanto

pace (顯示個人資料) 2009年8月15日上午7:51:33

Mi legis sur paĝo Gastlibro mesaĝon de uzanto kiu skribas :
"Mi volas ekscii ĉu estraro de Lernu.net planas ebligi mem-purado de datumbazo de lernu.net-a uzantoj per forigo de tiuj uzantoj kiuj ne uzas retpaĝaron kaj ne plu interesas pri Esperanto."
Mi ne scias ĉu li ricevis respondon sed mi opinias ke tia purado estus necesa por la statistikoj.

horsto (顯示個人資料) 2009年8月15日上午10:44:33

Kion vi volas purigi? Ankaŭ se iu uzanto ne plu estas aktiva, restas la fakto ke li iam interesiĝis, ĉu ne?
Krome, la statistiko ja ankaŭ montras la aktivecon dum la lasta monato, semajno, tago, ktp. Ekzemple ĉi tiu paĝo montras la nombron de novaj uzantoj ĉiujare.

Rogir (顯示個人資料) 2009年8月15日下午1:35:32

Bela kresko. Ĉu haveblas statiskikoj pri la finantoj de kursoj?

pace (顯示個人資料) 2009年8月17日下午7:36:14

horsto:Kion vi volas purigi? Ankaŭ se iu uzanto ne plu estas aktiva, restas la fakto ke li iam interesiĝis, ĉu ne?
Krome, la statistiko ja ankaŭ montras la aktivecon dum la lasta monato, semajno, tago, ktp. Ekzemple ĉi tiu paĝo montras la nombron de novaj uzantoj ĉiujare.
Jes tiu statistiko estas tre interesa.
Kion mi volas purigi?(-volus- ĉar mi ja scias ke tio estas malfacila laboro)
1)la uzantoj "entute" hodiaŭ indikas 75'172.
2)la uzantoj videblaj sur la mapo.
shoko.gif

回到上端