前往目錄

pli-malpli, plej-malplej

貼文者: k.garin, 2007年3月1日

訊息: 4

語言: Esperanto

k.garin (顯示個人資料) 2007年3月1日下午10:33:00

Mi mire rimarkis, ke mi akcentas "malplI", "malplEj" kaj "malgrAŭ", al la lasta silabo. demando.gif
Sed la regulo de akcentado devigas diri, akcentante la antaŭlastan silabon - "mAlpli", "mAlplej", "mAlgraŭ".
Kiamaniere vi parolas tiujn vortojn?
Kiel ĝustas?

Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.

Mielo (顯示個人資料) 2007年3月2日上午11:58:13

k.garin:Mi mire rimarkis, ke mi akcentas "malplI", "malplEj" kaj "malgrAŭ", al la lasta silabo. demando.gif
Sed la regulo de akcentado devigas diri, akcentante la antaŭlastan silabon - "mAlpli", "mAlplej", "mAlgraŭ".
Kiamaniere vi parolas tiujn vortojn?
Kiel ĝustas?

Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.
Bedaŭrinde, mi akcentas ĉion malbone. La hungara akcento estas alia kaj mi ne parolas, nur skribas. Oni proponas, ke kiam ni lernas Esperante, ĉiam ni diru la tekston laŭte.
Estus bone, se ni povus interparoli unu kun alia ĉi tie. sal.gif

Zenom (顯示個人資料) 2007年3月2日下午5:07:57

Mi elparolas ĉi tiujn vortojn korekte. Tamen mi dum longa tempo parolis kiAm, kiAl, kiOm, kiEl.

gxosefo (顯示個人資料) 2007年3月2日下午11:41:34

Oni devas diri "mAlpli, mAlplej, mAlgraŭ"... laŭ reguloj. Sed eble iuj homoj diras tiujn vortojn alie, por klarigi la signifon.

Mi mem diras la "mal"-on pli laŭte.

回到上端