前往目錄

Lingvolernado

貼文者: gamed, 2007年4月24日

訊息: 29

語言: Esperanto

gamed (顯示個人資料) 2007年4月24日上午9:54:23

Kiun novan lingvon ni lernu per Esperanto?
Ĉu vi volas fari instrupaĝon por via lingvo?

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年4月24日上午10:10:26

La ĉinan! lango.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年4月24日下午11:06:50

Mi volas lerni la hungaran. Ĝi estas nova al mi kaj, mi opinias, tre malfacila lingvo.
Rakontu iomete!

Alekso (顯示個人資料) 2007年4月26日下午4:08:57

Terurĉjo:Ĝi estas nova al mi kaj, mi opinias, tre malfacila lingvo.
Jes, la hungara estas tre malfacila lingvo! Mi havas amikinon, kiu estas hungara, ŝi rakontis al mi multe pri tiu ĉi lingvo.

Mielo (顯示個人資料) 2007年4月26日下午6:11:17

Terurĉjo:Mi volas lerni la hungaran. Ĝi estas nova al mi kaj, mi opinias, tre malfacila lingvo.
Rakontu iomete!
Mi diris jam al vi kara Terurĉjo, la lingvo hungara estas tre facila.
Mi estis tre malgranda, malsaĝa knabino kaj mi povis ellerni ĝin rapide. rido.gif
Vi estas serioza, saĝa, plenkreska viro, vi ellernos la lingvon pli rapide. Ĉu mi helpu al vi ?

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年4月26日下午9:29:03

Karinjo!
Kiam mi estis malgranda, ankaŭ mi ne renkontis iajn malfacilaĵojn dum mia lernado de la rusa.
Sed jes!
Estu mia instruistino pri la hungara!
Sed mi opinias, ke necesas krei novan fadenon en via nacialingva forumo, ekzemple: "Ĉi ni lernu la hungaran?" aŭ "Gustumu iomete la hungaran".
Kiel al vi estas mia propono?

Mielo (顯示個人資料) 2007年4月26日下午10:40:41

Terurĉjo:Karinjo!
Kiam mi estis malgranda, ankaŭ mi ne renkontis iajn malfacilaĵojn dum mia lernado de la rusa.
Sed jes!
Estu mia instruistino pri la hungara!
Sed mi opinias, ke necesas krei novan fadenon en via nacialingva forumo, ekzemple: "Ĉi ni lernu la hungaran?" aŭ "Gustumu iomete la hungaran".
Kiel al vi estas mia propono?
Bone. rido.gif Sed, mi timas iom. Eble, pro la saĝaj hungaraj esperantistoj - ol mia instruisto Abelardo - ne estos plaĉa mia stilo.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年4月27日上午9:54:04

Mielo, mi havas alian proponon. Por ke vi ne timu viajn hungarajn spertulojn, ankaŭ estimstan Abelardon, mi mem kreos la fadenon en la divido "Pri ĉio". Ĉu bone?
Kiun nomon de tiu fadeno vi ŝatus?

Mendacapote (顯示個人資料) 2007年4月27日上午11:07:27

Mi estis tre malgranda, malsaĝa knabino kaj mi povis ellerni ĝin rapide.
Sed ni ne povas certigi ke vi fakte parolas ĝin bone... lango.gif

Mielo (顯示個人資料) 2007年4月27日上午11:19:20

Terurĉjo:Mielo, mi havas alian proponon. Por ke vi ne timu viajn hungarajn spertulojn, ankaŭ estimstan Abelardon, mi mem kreos la fadenon en la divido "Pri ĉio". Ĉu bone?
Kiun nomon de tiu fadeno vi ŝatus?
Mi ne scias subite. Eble: Ni lernu hungare ! rido.gif

回到上端