Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Ŝercoj

от StefKo, 17 март 2020

Съобщения: 501

Език: Esperanto

StefKo (Покажи профила) 03 март 2021, 11:43:41

sergejm:Blondulino ne povis solvi taskon pri brasiko, kapro kaj lupo ĝis kiam oni ne ekplikis, ke brasiko estas ne usona mono, sed vegetago, kiun ŝatas kaproj.
eksplikis kaj vegetaĵo!
Kiel rusoj skribas latinajn literojn? Per duoble priskribitaj klavoj? Kia estas ordigo de la litera-ciferaj klavoj?

StefKo (Покажи профила) 03 март 2021, 12:03:45

Съобщението е скрито.

StefKo (Покажи профила) 03 март 2021, 12:03:49

Bonfara nepo

Dum leciono instruistino demandas lernantojn:
– Kiu el vi faris lastatempe ian bonfaron?
– Mi faris du! – deklaras Joĉjo.
– Diru, Joĉjo, kiajn?
– Sabate mi veturis al mia avinjo kaj ŝi tre ekĝojis.
– Kaj la dua?
– Dimanĉe mi elveturis de la avinjo kaj ŝi ekĝojis pli.

StefKo (Покажи профила) 03 март 2021, 12:03:51

Съобщението е скрито.

sergejm (Покажи профила) 10 март 2021, 17:27:16

- Se monto ne iras al Mahometo, Mahometo iras al la monto.
- Kiu estas Mahometo?
- Vojaĝanto, li iris al montoj. Tiu, kiel oni nomas... alpisto.

sergejm (Покажи профила) 10 март 2021, 17:31:53

StefKo:
Kiel rusoj skribas latinajn literojn? Per duoble priskribitaj klavoj? Kia estas ordigo de la litera-ciferaj klavoj?
Mi skribas per Androida tabulkomputilo, do iam preterlasas aŭ misskribas literojn

sergejm (Покажи профила) 14 март 2021, 06:45:10

Precizeco estas ĝentileco de reĝoj. Kaj de fervojistoj.

StefKo (Покажи профила) 14 март 2021, 09:23:25

sergejm:Precizeco estas ĝentileco de reĝoj. Kaj de fervojistoj.
Ĉu tio estas via praviĝo, ĉu komplimento al mi?okulumo.gif

Dankon por klarigo sed pro ĝi mi havas la sekvan demandon: "Kial vi ne uzas ordinaran komputilon?" Plimulto prenas tiajn erarojn por senzorgo aŭ nescio.

Mi ankaŭ faras tiajn erarojn - ĝuste pro senzorgo. Mi ne relegas tion, kion ĵus mi skribis kaj tre ofte mi tro delikate aŭ malprecize frapas iun klavon, aŭ mi interŝanĝas ilian ordon. En Pollando, mi ne scias kial, oni nomas tion "ĉeĥa eraro".

sergejm (Покажи профила) 14 март 2021, 20:44:57

Laboro faris el simio homon. Kiel? Ĝi igis lin labori kiel ĉevalo.

sergejm (Покажи профила) 15 март 2021, 03:41:02

StefKo:Dankon por klarigo sed pro ĝi mi havas la sekvan demandon: "Kial vi ne uzas ordinaran komputilon?" Plimulto prenas tiajn erarojn por senzorgo aŭ nescio.

Mi ankaŭ faras tiajn erarojn - ĝuste pro senzorgo. Mi ne relegas tion, kion ĵus mi skribis kaj tre ofte mi tro delikate aŭ malprecize frapas iun klavon, aŭ mi interŝanĝas ilian ordon. En Pollando, mi ne scias kial, oni nomas tion "ĉeĥa eraro".
Tabulkomputilo estas tujpreta por rigardi, ĉu en la forumo aperis novaj mesaĝoj.
Vindoza komplutilo ŝaltiĝas pli longtempe. Estas serĉo:
Ju pli potenca iĝas komputilo, des pli multan tempon ĝi postulas por ŝalti!
Krome, Android enhavas Esperantan klavaron sn aldona programaro.
Verŝajne, multaj poloj aldonas ĉeĥan klavaron en sia komputilo - mi pensas, ke ĉeĥa lingvo estas plej uzata en polaj komputiloj post pola kaj angla. Kaj forgesas ŝanĝi polan klavaron kaj ĉeĥan.

Обратно нагоре