Chiuso
Max. 500 messaggi.
Ŝercoj
di StefKo, 17 marzo 2020
Messaggi: 501
Lingua: Esperanto
StefKo (Mostra il profilo) 03 marzo 2021 11:43:41
sergejm:Blondulino ne povis solvi taskon pri brasiko, kapro kaj lupo ĝis kiam oni ne ekplikis, ke brasiko estas ne usona mono, sed vegetago, kiun ŝatas kaproj.eksplikis kaj vegetaĵo!
Kiel rusoj skribas latinajn literojn? Per duoble priskribitaj klavoj? Kia estas ordigo de la litera-ciferaj klavoj?
StefKo (Mostra il profilo) 03 marzo 2021 12:03:45
Il messaggio é nascosto.
StefKo (Mostra il profilo) 03 marzo 2021 12:03:49
Dum leciono instruistino demandas lernantojn:
– Kiu el vi faris lastatempe ian bonfaron?
– Mi faris du! – deklaras Joĉjo.
– Diru, Joĉjo, kiajn?
– Sabate mi veturis al mia avinjo kaj ŝi tre ekĝojis.
– Kaj la dua?
– Dimanĉe mi elveturis de la avinjo kaj ŝi ekĝojis pli.
StefKo (Mostra il profilo) 03 marzo 2021 12:03:51
Il messaggio é nascosto.
sergejm (Mostra il profilo) 10 marzo 2021 17:27:16
- Kiu estas Mahometo?
- Vojaĝanto, li iris al montoj. Tiu, kiel oni nomas... alpisto.
sergejm (Mostra il profilo) 10 marzo 2021 17:31:53
StefKo:Mi skribas per Androida tabulkomputilo, do iam preterlasas aŭ misskribas literojn
Kiel rusoj skribas latinajn literojn? Per duoble priskribitaj klavoj? Kia estas ordigo de la litera-ciferaj klavoj?
sergejm (Mostra il profilo) 14 marzo 2021 06:45:10
StefKo (Mostra il profilo) 14 marzo 2021 09:23:25
sergejm:Precizeco estas ĝentileco de reĝoj. Kaj de fervojistoj.Ĉu tio estas via praviĝo, ĉu komplimento al mi?
Dankon por klarigo sed pro ĝi mi havas la sekvan demandon: "Kial vi ne uzas ordinaran komputilon?" Plimulto prenas tiajn erarojn por senzorgo aŭ nescio.
Mi ankaŭ faras tiajn erarojn - ĝuste pro senzorgo. Mi ne relegas tion, kion ĵus mi skribis kaj tre ofte mi tro delikate aŭ malprecize frapas iun klavon, aŭ mi interŝanĝas ilian ordon. En Pollando, mi ne scias kial, oni nomas tion "ĉeĥa eraro".
sergejm (Mostra il profilo) 14 marzo 2021 20:44:57
sergejm (Mostra il profilo) 15 marzo 2021 03:41:02
StefKo:Dankon por klarigo sed pro ĝi mi havas la sekvan demandon: "Kial vi ne uzas ordinaran komputilon?" Plimulto prenas tiajn erarojn por senzorgo aŭ nescio.Tabulkomputilo estas tujpreta por rigardi, ĉu en la forumo aperis novaj mesaĝoj.
Mi ankaŭ faras tiajn erarojn - ĝuste pro senzorgo. Mi ne relegas tion, kion ĵus mi skribis kaj tre ofte mi tro delikate aŭ malprecize frapas iun klavon, aŭ mi interŝanĝas ilian ordon. En Pollando, mi ne scias kial, oni nomas tion "ĉeĥa eraro".
Vindoza komplutilo ŝaltiĝas pli longtempe. Estas serĉo:
Ju pli potenca iĝas komputilo, des pli multan tempon ĝi postulas por ŝalti!Krome, Android enhavas Esperantan klavaron sn aldona programaro.
Verŝajne, multaj poloj aldonas ĉeĥan klavaron en sia komputilo - mi pensas, ke ĉeĥa lingvo estas plej uzata en polaj komputiloj post pola kaj angla. Kaj forgesas ŝanĝi polan klavaron kaj ĉeĥan.