Al contingut

"Frosta bova lakto" aŭ "frosta bov-lakto"

de HappyMilkxD, 12 de novembre de 2019

Missatges: 31

Llengua: Esperanto

HappyMilkxD (Mostra el perfil) 12 de novembre de 2019 18.48.14

Mi tradukantas iujn frazojn el angla simila al "frozen cow's milk". Mi volas scii kiu estas la pli bona traduko: "frosta bova lakto" aŭ "frosta bov-lakto"? Unuflanke, mi kredas ke tio ke estas frosta estas la substanco "bova lakto", kune; tiel, mi kredas ke la plej ĝusta traduko estas "frosta bov-lakto". Aliflanke, oni povas diri ke ambaŭ "frosta" kaj "bova" estas kvalitoj de la lakto; tiel, la traduko estas "frosta bova lakto".
Iom da kunteksto: mi tradukantas Dwarf Fortress al Esperanto. Ĝi estas vidludo fama pro sia komplekso. Ĝi havas ampleksan liston de bestoj, oni povas melki multajn bestojn (inkluzive la porko, la boaco kaj la dromedaro!), kaj la substancoj povas esti en ajn de la tri materiaj statoj ("frosta" por la lakto, "fandata" por la fromaĝo, kaj "bolanta" por ambaŭ). Tiel, mi devas traduki ĉenojn kiel "frozen cow's milk".

sergejm (Mostra el perfil) 12 de novembre de 2019 19.20.50

Ĉu ĝi ne estas bovino de frosta lakto => frostlakta bovino ?
Se temas pri lakto, ĝi estas frost(it)a bovinlakto.

Zam_franca (Mostra el perfil) 12 de novembre de 2019 19.21.50

* "Mi volas scii kion [aŭ] kiun".

Mi dirus la jenajn vortojn : "Frosta bova lakto" sed "[...] bovlakto" ankaŭ estas korekta, laŭ mi.


Diri "Mi tradukantas" certe estas korekta, sed ŝajnas stranga al mi. Ne gravas, mi ne estas la akademio.

Zam_franca (Mostra el perfil) 12 de novembre de 2019 19.23.16

sergejm:Ĉu ĝi ne estas bovino de frosta lakto => frostlakta bovino ?
Nu, en la originala angla frazo, eble.

HappyMilkxD (Mostra el perfil) 12 de novembre de 2019 21.25.22

sergejm:Ĉu ĝi ne estas bovino de frosta lakto => frostlakta bovino ?
Pardonu min! Mi skribis la angla frazon malkorekte. Ĝi estas "frozen cow's milk". Mi korektis mian afiŝon.
sergejm:Se temas pri lakto, ĝi estas frost(it)a bovinlakto.
Hmmm... Mi konsultis la Reta Vortaro, kaj mi lernis ke ekzistas "frostiĝi" kaj "glaciiĝi". Mi konjektas ke tio estas la korekta vorto (?)

Zam_franca, dankon por via korekto. La uzado de la akuzativo estas malfacila por mi. Mi korektis mian afiŝon.

nornen (Mostra el perfil) 12 de novembre de 2019 21.45.22

HappyMilkxD:
sergejm:Se temas pri lakto, ĝi estas frost(it)a bovinlakto.
Hmmm... Mi konsultis la Reta Vortaro, kaj mi lernis ke ekzistas "frostiĝi" kaj "glaciiĝi". Mi konjektas ke tio estas la korekta vorto (?)
Se la lakto frostas, ĉar ĝi mem frostiĝis sen fremda helpo: frostiĝinta lakto.
Se la lakto frostas, ĉar iu aŭ io frostigis ĝin: frostigita lakto.
Se la lakto frostas, kaj ne estas interese, kiel ĝi ekfrostis: frosta lakto.

Mi preferus la lastan varianton.

HappyMilkxD (Mostra el perfil) 13 de novembre de 2019 0.24.51

nornen:
Se la lakto frostas, ĉar ĝi mem frostiĝis sen fremda helpo: frostiĝinta lakto.
Se la lakto frostas, ĉar iu aŭ io frostigis ĝin: frostigita lakto.
Se la lakto frostas, kaj ne estas interese, kiel ĝi ekfrostis: frosta lakto.
Bone! Mi kredas, ke estas neklara, kio frostigas la lakton, tiel mi uzos "frosti". Sed, ĉar la lakto ne estas komence frosta, eble "frostita" estas pli ĝusta (?).

nornen (Mostra el perfil) 13 de novembre de 2019 0.53.27

HappyMilkxD:
nornen:
Se la lakto frostas, ĉar ĝi mem frostiĝis sen fremda helpo: frostiĝinta lakto.
Se la lakto frostas, ĉar iu aŭ io frostigis ĝin: frostigita lakto.
Se la lakto frostas, kaj ne estas interese, kiel ĝi ekfrostis: frosta lakto.
Bone! Mi kredas ke ĝi estas neklara kio frostas la lakton, tiel mi uzos "frosti". Sed, ĉar la lakto ne estas komence frosta, eble "frostita" estas pli ĝusta (?).
"Frosti" estas netransitiva kaj tial "frostita" ne ekzistas.

Mi kredas, ke estas neklare, kio frostigas la lakton...

sergejm (Mostra el perfil) 13 de novembre de 2019 3.11.52

'frosti' ofte estas uzata senpersone: 'frostas' = 'it frosts'.
'frosta': 'frosta vetero'
'frozen' estas 'frostigita'. Sed eblas 'frostiĝinta'
"cow's" estas 'de bovino', 'bovina'. Ĉu gravas uzi '-in-'?

HappyMilkxD (Mostra el perfil) 13 de novembre de 2019 15.17.43

sergejm:Ĉu gravas uzi '-in-'?
En Vikipedio, mi legis la frazon "bova lakto", sen "-in". Mi konjektas ke, ĉar la lakto estas produktata ĉiam de la inoj, la inkludado de "-in" estas redunda.
nornen:Mi kredas, ke estas neklare, kio frostigas la lakton
Dankon por vian korekton!

Tornar a dalt