Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-aprilo-03 00:27:27

...
Puŝante kaj puŝate, premante kaj premate, la homoj tamen sekure sin tenas, enspiras plenbruste la freŝan salan aeron de l' mateno. Aeroplanoj kanonoj, sango, kadavroj -kien foriris ĉi ĉiuj? Eĉ la malamikan militŝipon oni plu ne bezonas timi. Malestas radioj, ne venas ĵurnaloj. Ĉi tie ne blovas la vento kiu tranĉas eĉ oston kaj odoras sangon, sed zefiro printempece-karese.

Ŝarĝante la ĝemon kaj ploron, maltrankvilon kaj esperon de tiuj 300 rifuĝintoj, la ŝipo ŝoviĝas suden, nigr-blanke ŝaŭmigante la akvon ambaŭ-flanke.
La tago sekvas la matenon. Sed nenio nova. Ripeto de samo kaj samo. Ĉiu horo duobliĝas, eĉ kelkobliĝas. Mi tamen tiel per unu du linioj forstreku tiun ĉi etenditan tagon, ĉar la vespero donos ion alian almenaŭ al la okuloj enuaj de la duonhelo en la kajuto kaj la simpla bluoo mara kaj ĉiela.

La granda ruĝega cirklo sen brilaj radioj malrapide, malrapide proksimiĝas al la horizonto, sur kiu kuŝas griza nubzono. Oriente, malvarmeta nigr-bluo jam ekvualas la ĉirkaŭon. Nun, la suno komencas sin kaŝi post la nubo. Minuto, minuto...po iomete, sed pli kaj pli rapide. Malklare videblas la ruĝeta duoncirklo tra la maldensa griza nubzono. Minuto minuto...Nu, perfekta malapero. Nur en la aero sennombraj punktoj de ruĝo kaj bluo trembrilas kapturne antaŭ la okuloj fikse rigardintaj la sunsubiron.

Densa vila nigr-griza fumo el la fumtubo posten oblikve sin trenas demone. Mevoj de alto kiel sago ĵetiĝas en la nigretan fluon sub la fumombro, kaj tuj ree alten, nun desegnante kurbon en la aero. Tion ili faras kielkfoje, eble por kapti fiŝojn tie perdintajn la vojon. Super la pli kaj pli malheliĝanta maro ekblovas vento malvarma.
...
推进与被推,压迫与被压,人们还是安全地掌握自己,吸进满胸早晨的带有咸味的新鲜空气...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aprilo-03 23:40:30

...
La studentoj aŭdigas diskojn. Metaleca kantado el ĉinaj klasikaj dramoj akre tranĉas miajn orelojn. En la kele mallumeta ĉambro estas sufoke kaj vomige de tabakfumo. Jam furioziĝanta ondado senĉese skuas-balancas mian tutan mian tutan korpon. Neelteneble dolaras la kapo, kvazaŭ ĉiuj faldoj kaj fibroj de l' cerbo krevonte baraktas unuj kontraŭ aliaj. Mi kuŝas alvizaĝe al la nigra polva muro, firme fermas la okulojn kaj kovras la kapon per la litaĵo.

Sinsekvoj de strangaj sonoj jen malalte jen alte knaras kaj klakas, kune kun vortoj por mi ne kompreneblaj. Ĉiuj, inkluzive L, ĝue aŭskultas, de temp' al tempo laŭdante kaj kritikante iel-tiel. Mi sentas min sola. Nur mi estas ekster ili. La metaleca voĉo, kiu ŝajnas ne el laringo sed kvazaŭ el la pinto de kapo, min pikas kaj ŝiras. La ondoj pli kaj pli sin montras malicaj.

Doloras, doloregas la kapo. Pretervole ekfluas larmoj el la okuloj. Fora fariĝas eĉ L. Kiel dorlota knabino dum malsano nervoze plendas ian distancon inter si kaj la fortika amato...L riproĉas mian etburĝan arbitron, admonas ke mi ne izolu min de la aliaj, kaj fine juĝas ke mi ne estas fidela al li.

Mi sola suriras la ferdekon. Oni jam dormas. Neniu postsigno de l' matena tumulto. Sur la vasta senfina maro ne palpebrumas eĉ unu lampeto. Malestas la luno, steloj. Nigre, nigrege. Nur la ondoj minacas per la blankaj dentoj en la malserena plaŭdo de la akvo. Frosta tremo ekkuras tra mia ventro, -mi ne sekve kial. Ŝtele mi malsupreniras la ŝtuparon kaj tie frontas la ankoraŭ koleran sed maltrakvilan vizaĝon de L.
...
大学生们在聆听唱片歌曲...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aprilo-04 05:44:21

La 29an

De l' frumateno oni senpacience atendas alhaveniĝon al Shantou, kiel la momenton de liberiĝo el karcero. La studentoj zorge lavas la vizaĝon, olee kombas la harojn, brosas la vestojn kaj ŝuojn.
Shantou estas malgranda pureta urbo ĝuste sur la norda tropiko. Post la haveno sidas malaltaj montoj. Ambaŭflanke de l' bone balaita strato vicas sudaj arboj kun densaj verdaj branĉoj. Najbaras vendejoj de neĝblankaj puntoj kaj helkoloraj brodaĵoj, kiuj estas famaj produktaĵoj de l' urbo.

Ruĝe lakitaj rikiŝoj kun senmakulas kuseno kviete kuretas la malbruan straton de l' antaŭtagmezo. Post duonhora piediro ni jam atingis Zhongshan-Parkon sur la rando de l' urbo, de kie tuj etenkiĝas kampara vilaĝo.
En la parko kaj apud la stratoj malhele sin montras fosaĵoj, supozeble kontraŭ bombardo el la aero. Sed nenie videblas streĉo dum la milittempo.
...
29号
从清晨起,人们就焦急地等待着靠近汕头港,就像似从监牢出去那一刻...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aprilo-04 22:53:45

...
Apudvoje proksime de l’ haveno duonnudaj laboristoj en agrablaj sunradioj ĝue manĝas bonetan manĝaĵon. La ŝipon inundas vendistoj de diversaj fruktoj –oranĝoj, bananoj, citronoj – kaj kukoj. Sur kelkaj lokoj utiligante la malgrandan spacon oni malfermas transporteblan manĝejon. Viandoj, legomoj, vermiĉeloj, vivantaj saltetantaj langustoj...

La maljunulo de sane sunbrunigita haŭto lerte elkuras dum kelkaj minutoj. Kiel allogaj por la enuintaj veturantoj estas la freŝa verdo de legomoj kaj ruĝo de langustoj! Ili venas unuj post aliaj, kun malgrandaj metal-aŭ papermonoj, kaj foriras komforte sataj. La amaso da krudaj materialoj rapide malpliiĝas. La bebo plenvanga –verŝajne nepo de la maljunulo –plurfoje kuras eksteren por alporti novajn.
Grupo de elŝanhajaj laboristoj ravita pro l’ malkareco de ĉiuj objektoj aĉetas kaj aĉetas kvazaŭ ili subite fariĝus milionuloj, manĝas kiel se ilia ventro perdus la fundon. Ĉi tie mono ja havas 3-5 oblan aĉetkapablon ol en Ŝanhajo. Precipe la oranĝoj –tiuj dolĉaj kaj sukoplenaj Shantou-oranĝoj.

Dum la lasta printempo mi pro malvarmuma febro forte deziris frukton kiu estis centprocenta lukasĵo por ni. L aĉetis kelkajn oranĝojn por mi. Unu kostis po 15 cendoj, sed multe pli malkara ol pomo. Kaj ĉi tie nur po unu cendo! Ankaŭ ni aĉetas multe, gustumas superkontente. Tra la korbo ili ore alridetas min, kaj mi sentas infanan helan ĝojon.
...
靠近港口的路边,半裸的劳动者们在阳光下吃着食物...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aprilo-05 23:32:51

...
De l’ ŝipo al la haveno, de l’ haveno al la ŝipo ankoraŭ tumulte daŭras ŝarĝo kaj malŝarĝo. Bril-brunaj fortikaj korpoj de sudaj viroj apernaŭ kovritaj de eluzitaj grizaj vestoj –kiuj ĉi tie ne donas mizeran impreson, ĉar milida estas tropika vintro- en-kaj eliras kun premaj pakaĵoj. Tute ne kompreneblaj krioj de ili similas al bleko de sovaĝaj bestoj.

Vespere je l’ 5a la ŝipo deankriĝis. Sur la tero 7-8 geviroj de 6-jara ĝis 60-jara konkure kolektas erare ŝutitan duonsakan farunon. Tio eble sufiĉas por nunfoja manĝo de iliaj familioj.
La havena malklara akvo, sur kiu naĝas kaj flosas oleo, fruktaj ŝeloj, elfumitaj cigaredoj, paperŝiraĵoj, pli kaj pli malproksimiĝas. Krepusko ekblovas la maron. Lampoj sur la montetoj palperumas senforte. Vento blovas jam malvarme.
Subite mi estas alnajlita ĉeloke. Jen tie, sur ĉi sama ferdeko, nur en la distanco de kelkaj metroj, staras paro da gejapanoj! Sendube japanoj, kvankam la viro sin ŝajnigas kiel eŭropanon kaj la virino kiel modernan ĉinan sinjorinon. Eble ili ankaŭ ekrimarkas min, ili tuj kvazaŭ ŝtele foriris malsupren.
...
从船上往码头去,从码头往船上来,重载和空载的人们,还在混乱地不停穿行...
demando.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aprilo-06 08:49:26

...
Poste ni informiĝis de la gravuristo C, ke ili estas gesinjoroj Kazi. Oh, Kazi Wataru, tiu ĉi nomo ne estas tute fremda por mi. Jes, mi konas lin kiel aktivan membron de estinta Japana Proleta Verkista Unio. Antaŭ mia forveturo al Ŝanhajo unu gazetredaktoro konsilis min, ke mi tie vizitu Kazi, kiu helpos min je traduko kaj verko. Mi ne efektivegis tiun konsilon konsiderante kelkajn eblajn maloportunojn.

Kaj nun ĉi tie mi neatendite vidas ilin por la unua fojo. La intervido de 3 samsortaj japanoj hazarda, momenta kaj muta! Ili, kiuj, laŭ onidiro, komence intencis reveni hejmen, sed ne sukcesis preni ŝipon, ankaŭ forkuras al Hongkong evitante persekuton de l' japanaj faŝistoj. Ni plu ne vidis ilin, eĉ ĉe la elŝipiĝo en Hongkong. Certe ili estas sufice maltrankvilaj pro l' apero de mi, nekonata japanino, kiun ili ne povas juĝi amiko aŭ malamiko.
Kaj mi eĉ konsolajn vortojn ne povas diri.

(P.S. Shantou restas en mia memoro ankoraŭ paca, aminda kaj kvieta. Nun, kiam tiu ĉi manuskripto estas presota, ĝi, jam de longe okupata de japana armeo, aspektas perfekte alia. Mi ne ĉi tie preentas la ruinon post ilia bruligo, rabo kaj buĉo, tamen unu korŝira novaĵo, -unu, jes unu jam tro sufiĉas! -ke tie oni vendas rizon ne litre nek kilograme, sed pograjne.)
后来,我们从雕刻家C处得到消息,他们是Kazi夫妇... senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aprilo-06 23:34:01

La 1an, dec.

Antaŭtagmeze la ŝipo atingas Hongkong.
La maro eĉ borde de l' haveno tenas mirindan belecon de blu-verdo. Iom fore la akvosurfaco aspektas viskoze glata, sur kiu disas vaporŝipoj kun britaj standardoj kaj nigretaj velŝipoj. Tute sen moviĝo, kvazaŭ ili estas algluitaj surloke.

Unuflanke de la laŭborda strato preme elstaras vico da hoteloj multetaĝaj. Malantaŭe verdas monteto, sur kies deklivo arogante rigardas la straton pompaj kremkoloraj domegoj, ĉiu en sia laŭplaĉa pozo. Sur la pavimita ĉefstrato facilmove paŝas okcidentuloj en malpezaj vestoj, senĝene promenas ĉinaj gedandoj brak' en brako.

Mizero propra al Ĉinio svarmas ĉirkaŭ la haveno. Akrokulaj rikiŝistoj, pakaĵportistoj kun dika ŝnuro kaj stango, ĵurnalvendistoj en ĉiu aĝo -ili kverele kriegis al elŝipiĝintoj. Nudpiedaj virinoj ne nigraj bluzo kaj pantalono, ŝirmantaj la vizaĝon kontraŭ la forta tropika suno per nigra larĝranda ĉapelo de kiu ĉirkaŭpendas tufo, kun lerta rapideco surboatigas pakaĵojn ŝnure mallevitajn el vaporŝipoj, kiuj ankras iom fore de l' bordo, kaj prenas per virecaj manoj la krudan remilon al la tero.
12月1号
上午,轮船抵达了香港...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 01:19:53

La 2an.

Ĵurnaloj informas ke la japanaj trupoj demonstraciis en la koncesiaj kvartaloj en Ŝanhajo.
Kaj tiu ĉi Hongkong -la bela insulo izolita de l' patrolando. Eĉ la homoj vivas aparte, individue. Por kelke da dolaroj ĉinaj doganistoj facile enlasis nian skribmaŝinon pri kiu ni estis plej maltrankvilaj. Ili staras tutan tagon ne por Brita Imperio nek por Respubliko de Ĉinio.

Kiel eble plej frue al Kantono! Tie Esperanta movado viglas sufiĉe, do L povos trovi ian laboron helpe de kamaradoj, se ni ne povos tuj iri al Hankou. Tamen ni devas atendi ĝis ni havos bonajn kunveturantojn. La lignogravuristo C kaj lia edzino restas ĉi tie, ĉar ili ne sukcesis prunti monon por iri al Hankou. Ili tamen estas ĉi-tieanj. Ĉi tie ili havas parencojn kaj amikojn, ili povos vivi iel. Sed ni...
...
2号
报纸媒体报道,日本军队已在上海租借地内耀武扬威...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aprilo-08 07:40:09

La 3an.

Duonon post la sesa matene. La ŝipo baldaŭ ekveturas al Kantono. Sed ankoraŭ ne venas la homoj kiujn ni atendas. Ni maltrankviliĝas, incitiĝas. Ankaŭ apudstaranta malgranda C, ĉi-tiea esperantisto, kiu antaŭ 8 monatoj ĉe Yokohama adiaŭis min vojaĝontan al Ŝanhajo. Oni nomas lin Etiopo, laŭ lia aspekto, kaj li ankaŭ havas naivan bonkoron de tiu necivilizita afrikano. L irigas lin por serĉi ilin. Kiel knabo ordonita de l' patro, li senvorte malaperas en la homamason. Post kelkaj minutoj li revenas nekuraĝe, diras timeme kvazaŭ li mem estas kulpa: -Ankoraŭ ne. Strange. L kolereme eliras mem. Same vane.

Eksonas tamtamo. Vendistoj kaj adiaŭantoj komencas elŝipiĝi. Niaj ses okuloj malpacience-nerve rigardas la elirejon. Sed ili ne aperas. Nu, oni pretas formeti la kunligan ponteton. Malgranda C, kiel surprizita leporo, per 2-3 paŝoj elsaltis, eĉ ne dirante "ĝis revido".
......
- Ne grave. Ni solaj iros. Eble estos nenio.
Sur la streĉia vizaĝo L prenas penan rideton.
La ŝipo veturas sufiĉe rapide. L malfaldas sur la genuoj ĵurnalon ĵus aĉetitan. Ha, ĝi ja estas hieraŭa!
Tamen li ne rimarkas. Ĉirkaŭe oni pepas, klukas, kvakas, kaj ni sidas mute, fremde, insule.
...
3号
早晨,6点半,轮船就要向广州航行...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 01:12:47

En Kantono

1.LA UNUA PAŜO SUR LA VERE ĈINA TERO

Apenaŭ ni eksidis sur rikiŝojn por iri hotelon, el la homamso antaŭ la haveno elpaŝis viro malalta kun malagrabla mieno, kaj ordonis la rikiŝistojn ne veruri.
Ho, ĉielo! Momenton ekhaltis en mi la korbatado. Ĉu mi tute ne antaŭvidis ke tio pavus okazi? Sed, ah, kial ĝuste nun, kiam ni estas perfekte solaj?... Mi kvazaŭ sentis faŭkiĝon de la tero sub mi.

La viro alparolis L, komence en kantonoa dialekto, kaj tuj poste angle. Kolektiĝas multaj scivole, kiujn la viro severtone foririgis.
-Ĉu ŝi estas via edzino?
-Jes.
-Oni diras ke ŝi estas japanino.
-Ne, ŝi ne estas japanino. Sed ŝiaj gepatroj estas elmigrantoj, tial ŝi ne povas libere paroli en la ĉina lingvo.
La viro ankoraŭfoje rigardis min suspekte, tamen nenion demandas de mi. Ha, jen venis gesinjoroj Ŭ, kiujn ni vane serĉis ĉe la ekveturo. Pro kiaj diabloj ni ne trovis ilin? Ni ja estis samŝipe.

Post kelkaj minutoj ni sidas en komforta ĉambreto de unuaranga hotelo Nova Oriento. Alta plafono, granda lito pure kovrita, porcelana planko kun geometriaj desegnoj. Laŭ nia malpeza poŝo ni devus esti en gastejo. Sed tiaokaze oni certe bezonas ŝajnigi sin ne malriĉaj.
...
在广州
在真正中国土地上的第一步
我们刚刚坐上人力车,要去旅馆时,在码头前的人群中,走出一个矮个男人带着厌恶的表情,喝住人力车不让走...
demando.gif

Reen al la supro