Al la enhavo

Ĉu estas "absolutaj" esperantaj elparoladoj?

de guyjohnston, 2007-novembro-28

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

guyjohnston (Montri la profilon) 2007-novembro-28 20:36:14

Saluton, mi rimarkis ke en mia akĉento, estas kelkaj esperantaj son-paroj kiuj sonas same kiam mi elparolas ilin, ekzemple "i" kaj "ij", "c" kaj "ts", kaj "u" kaj "uŭ" (kvankam mi neniam vidis "uŭ" en Esperanto). Sed mi atendas ke ĉiu de tiuj son-paroj sonas malsame en kelka akĉento de la mondo.

Ĉu Zamenhof donis iajn "absolutajn" elparoladojn de ĉiuj esperantaj sonoj, kiujn oni devus provi uzi? Mi povas elparoli tiujn son-parojn malsame se mi provas (ekzemple per diri "c" kiel unu sono anstataŭ "ts"), sed farante tion, mi sentas min iome malkomforta, kaj kvazaŭ mi provas imiti iun eksterlandan akĉenton. Laŭ mia scio, estas parto de la neŭtraleco de Esperanto ke oni povas gardi sian propran akĉenton parolante ĝin.

Do, ĉu oni devus ĉiam provi uzi kelkajn "korektajn" elparoladojn, aŭ ĉu estas en ordo uzi la plej proksimajn sonojn de sia denaska lingvo?

donmiguel (Montri la profilon) 2007-novembro-28 20:56:35

Mi iam vidis aŭ legis ke li proponis imiti la italan. Kaj tio estu la oficiala akcento. Li, mem, ne parolis tro bela ridulo.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-28 21:54:56

Se mi bone memoras, en la Fundamento aŭ en alia tiuepoka verkaĵo estas gvido pri ĝustaj prononcoj.

guyjohnston (Montri la profilon) 2007-novembro-29 14:03:51

donmiguel:Mi iam vidis aŭ legis ke li proponis imiti la italan. Kaj tio estu la oficiala akcento. Li, mem, ne parolis tro bela ridulo.gif
Mi esperas ke tio ne estas vera. Esperanto ne estas vere internacia lingvo se nur italoj povas paroli ĝin korekte. Ŝajnas al mi ke la plej bona maniero por priskribi ĝustajn elparoladojn estas per uzi la Internacian Fonetikan Alfabeton, kvankam ĝia unua versio aperis unujare post la Unua Libro, en 1888.

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-29 14:37:21

Esperantaj sonoj "ĵ" kaj "ĥ" ne ekzistas en la itala.

En la itala, sono "ŝ" neniam sekviĝas de alia konsonanto.

En la itala ne ekzistas kunmetaĵo "kv".

La itala havas literon "h", kiu tamen ne havas sonon.

Post aŭskultado de pluraj italoj, vi rimarkos ke ekzistas esperantaj prononcaj ecoj kiuj estas malfaciletaj ankaŭ por ni. Sed estus nehoneste rimarki ke certe averaĝa anglalingvano bezonas multe pli da strebo por ĝustigi kaj reguligi sian prononcon de Esperanto, kompare al averaĝa italo.

Reen al la supro