Ĉu estas "absolutaj" esperantaj elparoladoj?
di guyjohnston, 28 novembre 2007
Messaggi: 5
Lingua: Esperanto
guyjohnston (Mostra il profilo) 28 novembre 2007 20:36:14
Ĉu Zamenhof donis iajn "absolutajn" elparoladojn de ĉiuj esperantaj sonoj, kiujn oni devus provi uzi? Mi povas elparoli tiujn son-parojn malsame se mi provas (ekzemple per diri "c" kiel unu sono anstataŭ "ts"), sed farante tion, mi sentas min iome malkomforta, kaj kvazaŭ mi provas imiti iun eksterlandan akĉenton. Laŭ mia scio, estas parto de la neŭtraleco de Esperanto ke oni povas gardi sian propran akĉenton parolante ĝin.
Do, ĉu oni devus ĉiam provi uzi kelkajn "korektajn" elparoladojn, aŭ ĉu estas en ordo uzi la plej proksimajn sonojn de sia denaska lingvo?
donmiguel (Mostra il profilo) 28 novembre 2007 20:56:35
mnlg (Mostra il profilo) 28 novembre 2007 21:54:56
guyjohnston (Mostra il profilo) 29 novembre 2007 14:03:51
donmiguel:Mi iam vidis aŭ legis ke li proponis imiti la italan. Kaj tio estu la oficiala akcento. Li, mem, ne parolis tro belaMi esperas ke tio ne estas vera. Esperanto ne estas vere internacia lingvo se nur italoj povas paroli ĝin korekte. Ŝajnas al mi ke la plej bona maniero por priskribi ĝustajn elparoladojn estas per uzi la Internacian Fonetikan Alfabeton, kvankam ĝia unua versio aperis unujare post la Unua Libro, en 1888.
mnlg (Mostra il profilo) 29 novembre 2007 14:37:21
En la itala, sono "ŝ" neniam sekviĝas de alia konsonanto.
En la itala ne ekzistas kunmetaĵo "kv".
La itala havas literon "h", kiu tamen ne havas sonon.
Post aŭskultado de pluraj italoj, vi rimarkos ke ekzistas esperantaj prononcaj ecoj kiuj estas malfaciletaj ankaŭ por ni. Sed estus nehoneste rimarki ke certe averaĝa anglalingvano bezonas multe pli da strebo por ĝustigi kaj reguligi sian prononcon de Esperanto, kompare al averaĝa italo.