Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ludo [jes...du...]

de huberte, 2015-julio-19

Mesaĝoj: 526

Lingvo: Esperanto

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-19 16:12:13

Mi proponas la jenan ludon:
-Unua persono verkas frazon, uzante la kombinitajn vortetojn ju(pli, malpli)...des(pli, malpli)
- Dua persono verkas sekvan frazon laŭ la jena regulo:
La dua parto de la unua frazo estas la unua parto de la dua frazo, post anstataŭgi la vorton "ju" al la vorto "des".
Ekzemple:
- Unua ludanto: ju pli da donoj, des pli da amikoj
- Dua ludanto: ju pli da amikoj, des pli da bierojn vi devas aĉeti

Jen alia proverbo por eki:

Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro

Ju pli kara la akiro, des...

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-19 17:28:12

Ju pli kara la akiro, des pli granda estas la zorgado.

Ju pli granda estas la zorgado, des...

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-19 18:14:19

Ju pli granda estas la zorgado, des pli dolora estas la kapdoloro

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-19 20:53:48

ju pli estas la kapdoloro, des pli estas la sufero.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-19 21:10:20

Ju pli estas la sufero, des pli estas kontenta la apotekisto.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-19 21:23:25

ju pli kontenta la apotekisto, des pli malfeliĉa la suferanto.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-19 21:29:52

Ju pli malfeliĉa estas la suferanto, des pli ni devas lin kaĵoli.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-19 22:42:44

Ju pli ni devas lin kaĵoli, des pli li postulas de ni.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-20 17:02:06

Ju pli li postulas de ni, des pli li devas doni amon al mi.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-20 17:59:03

ju pli li devas doni amon al mi, des pli li ne volas fari tion.

Reen al la supro