Přejít k obsahu

Logika enigmo: kanibaloj

od uživatele Miland ze dne 30. dubna 2008

Příspěvky: 18

Jazyk: Esperanto

黄鸡蛋 (Ukázat profil) 2. května 2008 1:52:04


La direkto "Or" estas nordo.

Ĉar la profesoro povus dedukti kiu estas nordo se la kanibalo dirus al li kiom da direktoj estas ĝustaj, ni povas unu post unu supozi ke unu el la ok direktoj estas nordo. Se N estus nordo, nur unu direkto estus ĝusta. Se NOk estus, ankaŭ nur unu direkto ĝustus. Fakte, se unu el N, NOk, SOr, Ok kaj NOr estus nordo, nur unu direkto estus ĝusta. Se unu el SOk kaj S estus ĝusta, neniu direkto estus ĝusta. Tamen, se Or estus nordo, entute tri direktoj estus ĝustaj. Tial, Or estas nordo, alie la profesoro ne povus dedukti kiu direkto estas nordo eĉ se la kanibalo dirus al li kiom da direktoj estas ĝustaj.

Miland (Ukázat profil) 2. května 2008 6:52:02

黄鸡蛋:
La direkto "Or" estas nordo.
Gratulon! Bone farita.

Frankp (Ukázat profil) 7. května 2008 9:13:09

Kiam kompaso havas kudrilon, la kudrilon indiki nordon aŭ sude.
Kiam la profesoro scias sur kio parto de Mondo li estas, tiam ne estas problemo.
Per la suno la profesoro povas eltrovi kien la kudrilo idikas.
La literoj ne estas grava.

Miland (Ukázat profil) 7. května 2008 10:15:59

La profesoro vidis nur figuron, kiel mi diris, do ne estis kudrilo.
Se la profesoro eblus uzi la sunon, li ne bezonus demandi la kanibalojn. Sed li demandis; tial aŭ la suno ne estis videbla pro nuboj (aŭ ĝangalaj ĉirkauaĵoj), aŭ lin interesis la enigmo!

sergejm (Ukázat profil) 7. května 2008 10:59:40

Kompaso havas nadlon, ne kudrilon. Ĉu vi povas kudri per kompasa nadlo?

sergejm (Ukázat profil) 7. května 2008 10:59:40

Kompaso havas nadlon, ne kudrilon. Ĉu vi povas kudri per kompasa nadlo?

Miland (Ukázat profil) 7. května 2008 18:32:46

Temas pri la tipo de kompaso. Ĉu vi ne faris (aŭ legis pri) kompason farite de bovlo de akvo kaj magnetigita kudrilo lanĉante tra peco de korko?

Terurĉjo (Ukázat profil) 7. května 2008 19:43:59

JaKorko lango.gif

Zpět na začátek