Al la enhavo

Logika enigmo: kanibaloj

de Miland, 2008-aprilo-30

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-30 19:22:16

La anoj de vilaĝo en la Insulo Forgesita manĝas homojn, sed nur la stultajn. La konata esploristo Profesoro Brunovo devojiĝis kaj petis direktojn de vilaĝanoj. 'Mi volas iri norden', li diris. La vilaĝanoj kondukis lin al plano kun figuro, bildo de stranga kompaso. Legante ĉirkaŭ normala kompaso, oni devus legi sekve N, NE, E, SE, S, SW, W, kaj NW.
Sed ne ĉi tie. Kvankam estis okono de cirklo (45 gradoj) inter la direktoj, kiel normala kompaso, rigardante la literojn ĉe la rando la Profesoro legis:
N, NW, SE, SW, W, S, E, kaj NE!

'Unu el la direktoj de la centro estas norden', la ĉefo de la vilaĝanoj diris.
'Sed kiu?' demandis la profesoro.
'Tio ni ne diros vin', estis la respondo.
'Do diru al mi, kiom da direktoj estas ĝustaj', petis la profesoro.
'Tute ne, ĉar vi tiel povus dedukti kien iri,' respondis la ĉefo de la kanibaloj.
Bonŝance, la profesoro pasis ĉi tiun ekzamenon de inteligento kaj oni lasis lin iri libere.

En kiu direkto laŭ la bildo?

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-01 09:33:23

Terurĉjo:Kie vi trovis tian kompason?
Kutime surkompase troviĝas jenaj direktoj: N, NE, E, SE, S, SW, W, NW. lango.gif
Mi ja estas eksmaristo kaj vidis kompasojn plurfoje.
Dankon, maristo, mi lernis ion! Ĉar anglaj kompasaj direktoj evidente estas internaciaj, mi reviziis la problemon. Efektive estas pli facile por mi. Kaj nun, bonan ŝancon trovi la solvon. Za rabotu, tavar -- (cenzurita, krokodilado malpermesita)

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-01 12:46:12

Do bone, por tiuj, kiuj preferas la Esperantigitajn kompas-direktojn, jen la rilata parto de la problemo:

"Legante ĉirkaŭ normala kompaso, oni devus legi sekve N, NOr, Or, SOr, S, SOk, Ok, kaj NOk.

Sed ne ĉi tie.. la Profesoro legis:
N, NOk, SOr, SOk, Ok, S, Or, kaj NOr!"

(Parenteze, mi ne povis kompreni la vortojn "Ĉertovski ĥoĉicco", ĉu citaĵo de Vladi Iljiĉ?)

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-01 18:43:24

ekstertemo.gif Sendube tre klare, por rusa-parolantoj! Mi komprenis nur la vortojn "товарищи" kaj "работой". Bonvolu traduki la citaĵon en E-on, товарищ!

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-01 21:10:51

Terurĉjo:Samideano Miland, min interesas, ĉu kanibalaj kompas-direktoj akordas al la ĝustaj?
Estas 45 gradoj (okono de cirklo) inter la direkoj, kiel normala kompaso, jes. Bona demando; mi reviziis la tekston de la enigmo.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-02 06:52:02

黄鸡蛋:
La direkto "Or" estas nordo.
Gratulon! Bone farita.

Frankp (Montri la profilon) 2008-majo-07 09:13:09

Kiam kompaso havas kudrilon, la kudrilon indiki nordon aŭ sude.
Kiam la profesoro scias sur kio parto de Mondo li estas, tiam ne estas problemo.
Per la suno la profesoro povas eltrovi kien la kudrilo idikas.
La literoj ne estas grava.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-07 10:15:59

La profesoro vidis nur figuron, kiel mi diris, do ne estis kudrilo.
Se la profesoro eblus uzi la sunon, li ne bezonus demandi la kanibalojn. Sed li demandis; tial aŭ la suno ne estis videbla pro nuboj (aŭ ĝangalaj ĉirkauaĵoj), aŭ lin interesis la enigmo!

sergejm (Montri la profilon) 2008-majo-07 10:59:40

Kompaso havas nadlon, ne kudrilon. Ĉu vi povas kudri per kompasa nadlo?

sergejm (Montri la profilon) 2008-majo-07 10:59:40

Kompaso havas nadlon, ne kudrilon. Ĉu vi povas kudri per kompasa nadlo?

Reen al la supro