Přejít k obsahu

Entrudulo

od uživatele Altebrilas ze dne 9. ledna 2018

Příspěvky: 109

Jazyk: Esperanto

Vinisus (Ukázat profil) 18. ledna 2018 13:04:34

Ludoviko.

Buso, biciklo, bubalo, boato, floso.

Altebrilas (Ukázat profil) 21. ledna 2018 11:49:41

Bubalo (iu sovaĝa verŝajne estas nekonvena transportilo) aŭ floso (la nomo komenciĝas per f)


NB; pri la serio (bo, ge, mal, id, eks), la entrudulo estis id (sufikso inter prefiksoj). Kial vi respondis "mal"?

dormas, dormes, dormis, dormos, dormus

Vinisus (Ukázat profil) 21. ledna 2018 16:19:52

Bubalo estas la entruda vorto!

Darmes.

Onklo, filino, nevino, mevo, avino.

Altebrilas (Ukázat profil) 2. února 2018 22:21:03

Mevo

Araneo, muŝo, raŭpo, formiko, abelo

Vinisus (Ukázat profil) 3. února 2018 11:57:35

Abelo.

Vesperto, kanario, kokino, konuro, numido.

Altebrilas (Ukázat profil) 5. února 2018 13:10:40

Kial abelo? La respondo estis Araneo (ne insekto)

Vesperto (ne mambesto)

Jupitero, Saturno, Tero, Marso, Plutono

Vinisus (Ukázat profil) 5. února 2018 17:17:40

Araneo ankaŭ estas insekto, mia kara sciencisto. ridulo.gif

iguessimanerd (Ukázat profil) 6. února 2018 14:33:52

Plutono, cxar plutono ne estas planedo.

pomo, citrono, piro, ananaso, persimmon

(pardonu mi por iuj eraroj, mi estas komencanto)

Vinisus (Ukázat profil) 6. února 2018 20:43:17

Laŭ vi, se plutono ne estas planedo kio ĝi estas? Ĉu vi bonvole povus klarigi?

Altebrilas (Ukázat profil) 17. února 2018 10:50:13

Pri araneoj:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Araneuloj

Mi ne povas klarigi kial Plutono ne estas planedo, sed la fakuloj, jes.

Persimmo, ĉar ĝi ne estas en ReVo.

Groucho, Zeppo, Chico, Karl, Charlie

Zpět na začátek