Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Ludo [jes...du...]

af huberte, 19. jul. 2015

Meddelelser: 526

Sprog: Esperanto

huberte (Vise profilen) 19. jul. 2015 16.12.13

Mi proponas la jenan ludon:
-Unua persono verkas frazon, uzante la kombinitajn vortetojn ju(pli, malpli)...des(pli, malpli)
- Dua persono verkas sekvan frazon laŭ la jena regulo:
La dua parto de la unua frazo estas la unua parto de la dua frazo, post anstataŭgi la vorton "ju" al la vorto "des".
Ekzemple:
- Unua ludanto: ju pli da donoj, des pli da amikoj
- Dua ludanto: ju pli da amikoj, des pli da bierojn vi devas aĉeti

Jen alia proverbo por eki:

Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro

Ju pli kara la akiro, des...

Vinisus (Vise profilen) 19. jul. 2015 17.28.12

Ju pli kara la akiro, des pli granda estas la zorgado.

Ju pli granda estas la zorgado, des...

huberte (Vise profilen) 19. jul. 2015 18.14.19

Ju pli granda estas la zorgado, des pli dolora estas la kapdoloro

Vinisus (Vise profilen) 19. jul. 2015 20.53.48

ju pli estas la kapdoloro, des pli estas la sufero.

huberte (Vise profilen) 19. jul. 2015 21.10.20

Ju pli estas la sufero, des pli estas kontenta la apotekisto.

Vinisus (Vise profilen) 19. jul. 2015 21.23.25

ju pli kontenta la apotekisto, des pli malfeliĉa la suferanto.

huberte (Vise profilen) 19. jul. 2015 21.29.52

Ju pli malfeliĉa estas la suferanto, des pli ni devas lin kaĵoli.

Vinisus (Vise profilen) 19. jul. 2015 22.42.44

Ju pli ni devas lin kaĵoli, des pli li postulas de ni.

huberte (Vise profilen) 20. jul. 2015 17.02.06

Ju pli li postulas de ni, des pli li devas doni amon al mi.

Vinisus (Vise profilen) 20. jul. 2015 17.59.03

ju pli li devas doni amon al mi, des pli li ne volas fari tion.

Tilbage til start