Til indholdet

2 kaj 3

af mnlg, 5. mar. 2008

Meddelelser: 16

Sprog: Esperanto

mnlg (Vise profilen) 5. mar. 2008 13.35.43

Mi certas ke vi ĉiuj scipovas tuj solvi la jenajn demandojn:

a) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu 5.

b) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu 6.

Sed mi certas, ke multaj trovos malfacile solvi la jenan:

c) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 2 kaj 3.

Miland (Vise profilen) 5. mar. 2008 13.44.25

mnlg: metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 2 kaj 3.
Ĉu 2.3 (aŭ 2,3 en Germanio)?

mnlg (Vise profilen) 5. mar. 2008 13.45.44

Ne nur en Germanio oni tiel uzas komon, sed ankaŭ en Italio, kaj cetere, ankaŭ en esperanto. Tamen, jes, via solvo estas ĝusta.

dobri (Vise profilen) 5. mar. 2008 15.20.53

Ĉu mi aldonu similan demandon?
d) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 0 kaj 1.
e) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro kiel eble la plej granda.

StephaSport (Vise profilen) 5. mar. 2008 17.36.20

dobri:Ĉu mi aldonu similan demandon?
d) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 0 kaj 1.
e) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro kiel eble la plej granda.
d) 2 / 3
e) 2^3 (8 estas la plej granda rezulto kiun mi trovis)

Rao (Vise profilen) 5. mar. 2008 19.31.56

f) Metu matematikan simbolon inter 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 1 kaj 2.

mnlg (Vise profilen) 5. mar. 2008 20.23.59

Rao:f) Metu matematikan simbolon inter 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 1 kaj 2.
2 % 3 ridulo.gif

Rao (Vise profilen) 5. mar. 2008 21.22.59

mnlg:
Rao:f) Metu matematikan simbolon inter 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 1 kaj 2.
2 % 3 ridulo.gif
em... kion signifas tio? demando.gif Kaj kiu estas la rezulto?

mnlg (Vise profilen) 5. mar. 2008 21.57.47

Estas operacio modulo, kaj rezulto estas 2.

2 mod 3 = 2.

Rao (Vise profilen) 5. mar. 2008 23.42.08

Haha, bona provo. ridulo.gif

Tilbage til start