Proponu vian version de traduko
von Terurĉjo, 15. Juli 2007
Beiträge: 12
Sprache: Esperanto
Terurĉjo (Profil anzeigen) 15. Juli 2007 14:44:39
william:mi ŝatas legi, kaj spekti je anime.....anime tre plaĉas al mi, fakte mi komencis nove kolekton......Mi pensas, ke "cartoon" estas simpla animacia filmo. Sed la vorton "anime" mi ne povas traduki, kvankam mi komprenas, pri kio temas. Anime estas japanspeca animacio, kaj, ŝajne, mallongigo de la vorto animation (ĉu ĝi ekzistas?). Sed en Esperanto ja la vorto "anime" ekzistas kaj devenas de la vorto "animo".
nun mi spektas je "Jigoku Shoujo"(Gehena knabino), "Death Note"(Mort-kajero), Gundam SEED/Destiny, kaj aliajn.
ĝi ne samas al okcidentaj "cartoons" ĉar ĝi estas farita de japanoj. do, ĝi estas nia fenestro al ilia kulturo, miaopinie.
se vi trovas pli bonajn tradukojn de la vortoj en citilo, bonvole korekti.
Ĉu iu povas proponi sian varianton de traduko?
mnlg (Profil anzeigen) 15. Juli 2007 15:34:08
http://eo.wikipedia.org/wiki/Animeo
Ne estas raviga vorto, sed mi povus akcepti ĝin.
Mielo (Profil anzeigen) 15. Juli 2007 15:38:28
Terurĉjo:La animo estas homa konscio, ĉu ne ?william:mi ŝatas legi, kaj spekti je anime.....anime tre plaĉas al mi, fakte mi komencis nove kolekton......Mi pensas, ke "cartoon" estas simpla animacia filmo. Sed la vorton "anime" mi ne povas traduki, kvankam mi komprenas, pri kio temas. Anime estas japanspeca animacio, kaj, ŝajne, mallongigo de la vorto animation (ĉu ĝi ekzistas?). Sed en Esperanto ja la vorto "anime" ekzistas kaj devenas de la vorto "animo".
nun mi spektas je "Jigoku Shoujo"(Gehena knabino), "Death Note"(Mort-kajero), Gundam SEED/Destiny, kaj aliajn.
ĝi ne samas al okcidentaj "cartoons" ĉar ĝi estas farita de japanoj. do, ĝi estas nia fenestro al ilia kulturo, miaopinie.
se vi trovas pli bonajn tradukojn de la vortoj en citilo, bonvole korekti.
Ĉu iu povas proponi sian varianton de traduko?
Eble William pensis pri la desegnofilmo.
黄鸡蛋 (Profil anzeigen) 19. Juli 2007 04:53:44
Teruĉjo:"anime" japane ja estas japaneca mallongigo de la angla vorto "animation"... Do mi pensas ke la traduko de "animation" estas bona. Miaopinie, "cartoon" kaj "anime" havas samajn signifojn, kaj ne necesas rilatigi ilin al kulturoj...
Mi pensas, ke "cartoon" estas simpla animacia filmo. Sed la vorton "anime" mi ne povas traduki, kvankam mi komprenas, pri kio temas. Anime estas japanspeca animacio, kaj, ŝajne, mallongigo de la vorto animation (ĉu ĝi ekzistas?). Sed en Esperanto ja la vorto "anime" ekzistas kaj devenas de la vorto "animo".
Ĉu iu povas proponi sian varianton de traduko?
Terurĉjo (Profil anzeigen) 19. Juli 2007 04:59:06
黄鸡蛋 (Profil anzeigen) 19. Juli 2007 05:15:28
Terurĉjo:Tio ja nun estas la tutmonda praktiko.Eble tutmonda, krom en Japanio kaj krom en Ĉinio... Ŝajne, en Japanio oni uzas "Anime" por signifi animacion sed ne nur japanstilan animacion. Kaj en Ĉinio mi ankoraŭ ne vidas ian specialan tradukon de "Anime", kiu estas diferenca kun la traduko de "Cartoon".
Kwekubo (Profil anzeigen) 22. Juli 2007 00:01:37
sinjoro (Profil anzeigen) 25. Juli 2007 22:38:59
Kwekubo:"Animeo" ŝajnas al mi esti tute bona propono.Kaj al mi ŝajnas esti tute sensenca propono. Anime estas simple animacio, tiu vorto ja ne distingas filmetojn kiuj temas pri pikaĉu aŭ pri smurfoj. Same, laŭ tiu modo ni povus krei vorton "kartuno" kiu signifus "usona animacio pri kojotoj, kunikloj kaj anasoj"
mnlg (Profil anzeigen) 26. Juli 2007 00:46:19
sinjoro:Same, laŭ tiu modo ni povus krei vorton "kartuno" kiu signifus "usona animacio pri kojotoj, kunikloj kaj anasoj""kartuno" ja ekzistas, laŭ mia vortaro, kaj ĝi signifas ĝuste tion kion vi diras, eble sen la vorto "usona"
sinjoro (Profil anzeigen) 26. Juli 2007 07:54:05
Ekzisto (diskute ĉu motivigita) kaj uzindeco de vorto estas du apartaj aferoj.