Al la enhavo

Nomiĝas?

de cortafuegos, 2008-marto-14

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

cortafuegos (Montri la profilon) 2008-marto-14 01:15:42

Hi, I have a friend and his name is Timothy. Can you help me properly translate his name in Esperanto?

-Corta

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-14 11:47:16

Oni parolas esperanton ĉi tie! ridulo.gif

(This forum is for discussions in Esperanto. I suggest you try the English forum. However I'd say "Timoteo")

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-14 20:21:39

Ho, mi vidas, ke la angla lingvo tamen havas akuzativon, ĉar anstataŭ "I" oni uzas "me" - help me, sed ne help I aŭ help to I. lango.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-15 01:07:43

Terurĉjo:Ho, mi vidas, ke la angla lingvo tamen havas akuzativon, ĉar anstataŭ "I" oni uzas "me" - help me, sed ne help I aŭ help to I. lango.gif
Iliaj akuzativoj estas senutilaj. Oni ankoraŭ ne povas ŝanĝi la vortordon kiel "Me help". lango.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-marto-15 02:03:07

Terurĉjo:Ho, mi vidas, ke la angla lingvo tamen havas akuzativon...
Jes, kompreneble ni (anglaparolantoj) havas la akuzativan kazon. Sed, por montri ĝin, ni malregule ŝanĝas la formojn de la vortoj anstataŭ tiel, kiel Esperanto. Iam (vere, pli ofte) ni ne ŝanĝas la vortojn, kaj anstataŭe uzas la vortordon por indiki ĝin.

Mi kredas ke estas ĉar ni pli ofte nur uzas vortordon anstataŭ gramatika markilo de iel ajn ke anglaparolantoj spertas tiom da problemoj kun la Esperanta -n fino.

Mi ne envias nedenaskajn anglalernantojn. La angla estas malfacila eĉ por la denaskaj. rideto.gif

Mendacapote (Montri la profilon) 2008-marto-15 05:03:29

La angla estas gramatike pli simpla kaj facila ol ĉiuj latinidaj lingvoj, bedaŭrinde tro malregula kaj plena je “esceptoj”. Oni nepre devas klopodi imiti denaskajn anglaparolantojn eĉ se ili eraras laŭregule. Se oni ne humiliĝas (volonte kaj elkore) por taŭgi angle, oni neniam lernos paroli ĝin sufiĉe bone. Ne trompu vin mem: paroli angle tute penindas kaj gravas. Plej eble post kelkjare vi ankoraŭ ne parolos angle “perfekte”… sed ne zorgu: ankaŭ ne la denaskuloj! okulumo.gif

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-15 14:17:27

Mendacapote:La angla estas gramatike pli simpla kaj facila ol ĉiuj latinidaj lingvoj
Estas iom strange ĝin kompari al latinidaj lingvoj, ĉar ĝi estas esence ĝermana, kvankam ĝi suferis fortan influon de la franca en la dekunua jarcento. Vi eble povus kompari la gramatikon de la angla al la sveda, aŭ al la dana, aŭ al la islanda (kies gramatiko ne ŝanĝiĝas de ĉ. 400 jaroj!). Mi ne konas iun ajn el tiuj lingvoj, do persone mi ne scias ĉu ili estas vere pli "simplaj" aŭ "facilaj", sed la komparo povus esti interesa.

Mendacapote (Montri la profilon) 2008-marto-15 15:04:54

Ĉu ne eblas gramatike kompari malsimiliajn lingvojn??? Kial do diri ke Esperanto estas pli “simpla kaj facila” ol naciaj lingvoj se ne eblas tion fari??? Mi tute ne konsentas: ĉiuj lingvoj estas gramatike kompareblaj.

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-15 15:14:59

Mendacapote:Ĉu ne eblas gramatike kompari malsimiliajn lingvojn???
Ĉio eblas. Mi simple substrekis ke kiam temas pri subjektivaj ecoj kiel simpleco aŭ facileco, estus pli taŭge kompari ene de samfamiliaj elementoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-15 18:12:12

Do, al kiuj samfamiliaj lingvoj oni povas kompari Esperanton?
Ido? Esperantido? Aliaj E-idoj, nevoj kaj nepoj?

Reen al la supro