У садржају

Nomiĝas?

од cortafuegos, 14. март 2008.

Поруке: 8

Језик: Esperanto

cortafuegos (Погледати профил) 14. март 2008. 01.15.42

Hi, I have a friend and his name is Timothy. Can you help me properly translate his name in Esperanto?

-Corta

mnlg (Погледати профил) 14. март 2008. 11.47.16

Oni parolas esperanton ĉi tie! ridulo.gif

(This forum is for discussions in Esperanto. I suggest you try the English forum. However I'd say "Timoteo")

RiotNrrd (Погледати профил) 15. март 2008. 02.03.07

Terurĉjo:Ho, mi vidas, ke la angla lingvo tamen havas akuzativon...
Jes, kompreneble ni (anglaparolantoj) havas la akuzativan kazon. Sed, por montri ĝin, ni malregule ŝanĝas la formojn de la vortoj anstataŭ tiel, kiel Esperanto. Iam (vere, pli ofte) ni ne ŝanĝas la vortojn, kaj anstataŭe uzas la vortordon por indiki ĝin.

Mi kredas ke estas ĉar ni pli ofte nur uzas vortordon anstataŭ gramatika markilo de iel ajn ke anglaparolantoj spertas tiom da problemoj kun la Esperanta -n fino.

Mi ne envias nedenaskajn anglalernantojn. La angla estas malfacila eĉ por la denaskaj. rideto.gif

Mendacapote (Погледати профил) 15. март 2008. 05.03.29

La angla estas gramatike pli simpla kaj facila ol ĉiuj latinidaj lingvoj, bedaŭrinde tro malregula kaj plena je “esceptoj”. Oni nepre devas klopodi imiti denaskajn anglaparolantojn eĉ se ili eraras laŭregule. Se oni ne humiliĝas (volonte kaj elkore) por taŭgi angle, oni neniam lernos paroli ĝin sufiĉe bone. Ne trompu vin mem: paroli angle tute penindas kaj gravas. Plej eble post kelkjare vi ankoraŭ ne parolos angle “perfekte”… sed ne zorgu: ankaŭ ne la denaskuloj! okulumo.gif

mnlg (Погледати профил) 15. март 2008. 14.17.27

Mendacapote:La angla estas gramatike pli simpla kaj facila ol ĉiuj latinidaj lingvoj
Estas iom strange ĝin kompari al latinidaj lingvoj, ĉar ĝi estas esence ĝermana, kvankam ĝi suferis fortan influon de la franca en la dekunua jarcento. Vi eble povus kompari la gramatikon de la angla al la sveda, aŭ al la dana, aŭ al la islanda (kies gramatiko ne ŝanĝiĝas de ĉ. 400 jaroj!). Mi ne konas iun ajn el tiuj lingvoj, do persone mi ne scias ĉu ili estas vere pli "simplaj" aŭ "facilaj", sed la komparo povus esti interesa.

Mendacapote (Погледати профил) 15. март 2008. 15.04.54

Ĉu ne eblas gramatike kompari malsimiliajn lingvojn??? Kial do diri ke Esperanto estas pli “simpla kaj facila” ol naciaj lingvoj se ne eblas tion fari??? Mi tute ne konsentas: ĉiuj lingvoj estas gramatike kompareblaj.

mnlg (Погледати профил) 15. март 2008. 15.14.59

Mendacapote:Ĉu ne eblas gramatike kompari malsimiliajn lingvojn???
Ĉio eblas. Mi simple substrekis ke kiam temas pri subjektivaj ecoj kiel simpleco aŭ facileco, estus pli taŭge kompari ene de samfamiliaj elementoj.

Miland (Погледати профил) 18. март 2008. 13.52.38

Terurĉjo:Do, al kiuj samfamiliaj lingvoj oni povas kompari Esperanton?
Eble kun aliaj artefaritaj lingvoj kies celo estis serioza, ne amuza, do indas kompari E-o al Volpuko de Schleyer, Latino sine fleksione de Peano, Glosa de Hogben, sed ne Klingon, kion faris verkistoj de TV-serio por infanoj!

Вратите се горе