Al la enhavo

Du demandoj / Two questions

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-29

Mesaĝoj: 42

Lingvo: English

nornen (Montri la profilon) 2019-oktobro-10 18:05:03

Miaj gepatroj havas unu veturilon. Ili veturigas la saman veturilon. Unu veturilo.
Miaj gepatroj havas po unu veturilo. Mia patro havas sian veturilon, kaj mia patrino havas sian veturilon. Du veturiloj.

La lernantoj legis unu libron. Ili legis la libron "Leyendas de Guatemala".
La lernantoj legis po unu libro. Karlos legis "Leyendas de Guatemala", Maria legis "Hombres de Maíz", Ĥvan legis "El General no tiene quien le escriba", ktp.

Mia edzino kaj ŝia amikino trinkis unu botelon da vino. Ili dividis la vinon.
Mia edzino kaj ŝia amikino trinkis po unu botelo da vino. Entute ili trinkis du botelojn.

Por redakti tiujn dokumentojn, mi bezonos unu horon. Post unu horo mi redaktis ĉiujn dokumentojn.
Por redakti tiujn dokumentojn, mi bezonos po unu horo. Post unu horo mi redaktis unu el dokumentoj.

Ĉe la edziĝfesto de mia filino, la gastoj trinkis unu botelon da vodko. Normala festo.
Ĉe la edziĝfesto de mia filino, la gastoj trinkis po unu botelo da vodko. Slava festo.

Se vi parolas la germanan, simple anstataŭigu "po" per "jeweils". Sama pozicio, sama signifo.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-15 01:51:05

Ŝerco pri la rapidlimo: https://postimg.cc/xXS0PRDb

Reen al la supro