Al la enhavo

Du demandoj / Two questions

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-29

Mesaĝoj: 42

Lingvo: English

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-29 16:14:21

1. Kio estas la malo de almenaŭ? What's the opposite of almenaŭ ("at most" in English)?
2. How do you express concepts like a speed limit (for driving) or a serving size (for food)?

Pardonon pro tio, ke mi uzis la anglan.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-29 17:24:11

1.Ne pli ol, laŭ mi (almenaŭ venas el la franclingva "au moins", kiu ĝi mem volas diri "al minus/malpli")
2. Ne pli ol ! Nu, pli serioze, krome tio, mi ne tute havas ideon.

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-29 19:25:54

Google proponas "maksimume", sed "ne pli ol" estas pli mallonga. Vi povas uzi ambaŭ, laŭplaĉe.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-29 21:28:45

Kiel oni Esperante priparolus ion kiel rapidlimoj aŭ manĝaĵaj porciaj grandecoj? (mia dua demando, esperante)

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-30 08:41:56

La sama respondo - "maksimume" aŭ "ne pli ol":
Maksimuma rapideco estas 60 kilometrojn per horo.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-30 08:54:00

Kion vi volas scii pri rapidlimoj?

Estas rapidlimaj ŝildoj, kiuj montras, kiu estas la maksimuma permesita rapideco, ekz. 60 km/h (sesdek kilometroj en horo/hore). "Mi veturigas mian aŭton po sesdek kilometroj en horo." (I drive my car at 60 km/h.)
externalImage.png
Povas ankaŭ esti rapidlimaj ŝildoj, kiuj montras, kiu estas la minimuma permesita rapideco.

Mi ne certas, ĉu mi komprenas vian demandon pri grandecoj de porcioj. Ĉu ni malgranda, mezgranda, granda aŭ iu alia taŭgas?

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-30 11:12:08

Pezo de porcio estas normita kaj devas esti ĝuste ekz. 100g (cent gramoj). Sed ĉar ne eblas fari ĝuste 100g kaj estas permesta fari ekz. 100±5g (cent plus/minus kvin gramoj).

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-30 16:02:10

sergejm:Pezo de porcio estas normita kaj devas esti ĝuste ekz. 100g (cent gramoj). Sed ĉar ne eblas fari ĝuste 100g kaj estas permesta fari ekz. 100±5g (cent plus/minus kvin gramoj).
Porcipezoj ne estas normitaj en ĉiuj landoj. Tamen, en nutra etikedo kiel https://en.wikipedia.org/wiki/File:FDA_Nutrition_F... (usona), la porcipezo estas 55g kaj estas po 8 porcioj uje. Ĉu tia etikedo en Esperanto dirus la jenan?

Po 8 porcioj uje
Pezo de porcio: 55g

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-30 16:08:38

Metsis:Kion vi volas scii pri rapidlimoj?

Estas rapidlimaj ŝildoj, kiuj montras, kiu estas la maksimuma permesita rapideco, ekz. 60 km/h (sesdek kilometroj en horo/hore). "Mi veturigas mian aŭton po sesdek kilometroj en horo." (I drive my car at 60 km/h.)
externalImage.png
Povas ankaŭ esti rapidlimaj ŝildoj, kiuj montras, kiu estas la minimuma permesita rapideco.

Mi ne certas, ĉu mi komprenas vian demandon pri grandecoj de porcioj. Ĉu ni malgranda, mezgranda, granda aŭ iu alia taŭgas?
Kiel oni esperanten tradukus tiun ŝildon? https://en.wikipedia.org/wiki/Speed_limit#/media/F...

Rimarku, ke ĝi estas usona, do ĝi (bedaŭrinde) uzas mejlojn hore.

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-30 18:30:19

Rapidlimo estas 50 mejloj hore - ĉi tiu ŝildo estas simila al tiu de Metsis, sed Usone oni uzas mejlojn, Eŭrope kilometrojn.

Nutran etikedon vi tradukis ĝuste.
Porcia pezo povas ne esti normita en tuta lando, sed en certa manĝejo normo ekzistas, sed ie kliento povas mendi duonan aŭ duoblan porcion (aŭ grandan/malgrandan kiel diris Metsis).
Aŭ porcion oni pesas kaj pagas laŭ pezo.

Reen al la supro