Zum Inhalt

Projekto de solvo de l' problemo de seksa malsimetrio en Esperanto.

von Jxusteno, 6. November 2019

Beiträge: 76

Sprache: Esperanto

robinvdv (Profil anzeigen) 13. November 2019 22:35:37

thyrolf:oni eventuale povus uzi: "geabato" aŭ "geedzo" ridulo.gif
Tio nuntempe sufiĉe oftas, sed ĝi kontraŭas la oficialan sencon de "ge-".
Oni rajtas uzi novan vorton, se io ne estas facile esprimebla en Esperanto. Tia evoluado de la vortaro okazas en ĉiuj naturaj lingvoj. Ne ekzistas en Esperanto vorto aŭ konciza esprimo por esprimi "edzo, edzino aŭ neduuma persono en tia rilato". PMEG detale klarigas ĉi tion, kaj klarigas kial kelkaj homoj uzas tiajn novajn vortojn.
Fontoj:
https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefi...
https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefi...
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/o-vortoj/seksa...

Frano:Ardaj batalantoj por universala egaleco devas uzi nur la neŭtralan "Ĝi" por io ajn en nia Mondo (kaj ekster Ĝi). Ĉiuj aliaj rajtas uzi ankaŭ "Li-n" kaj "Ŝi-n" okulumo.gif
(La deksepa regulo de netuŝebla fundamento)
La pronomo "ĝi" estas unuavice ĉefe por objektoj, tial tiu uzo por homoj povas aspekti objektiga kaj ofenda. PMEG klarigas: "Ĝiismo forigas la tradician distingon inter ne-infanetaj homoj kaj aĵoj, kaj estas tial sufiĉe drasta ŝanĝo de la ĝisnunaj lingvaj kutimoj en Esperanto. Ĝiismo povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Aparte ofenda tia uzo povas esti, se oni uzas ĝi pri neduuma homo plu uzante li kaj ŝi por viraj kaj inaj personoj."
Fonto: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....

Carlo_Lambda:Kaj se multaj esperantistoj uzas novajn vortojn aŭ regulojn, Si estos aldonitaj aŭ modifitaj en la vortaro kaj / aŭ la PMEG.
PMEG fakte jam mencias kaj klarigas multajn modernajn uzojn en Esperanto rilate genron kaj sekson, interalie preskaŭ ĉion, kion oni pridiskutis en ĉi tiu fadeno. Vidu la ŝanĝojn, kiuj okazis en versio 15.0.4: https://bertilow.com/pmeg/enkonduko.html#j-bu8

Frano:Kio estas "mia genro" ?
Temas pri ĉi tiu senco de la vorto "genro": "Identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj asociigo kun socia rolo aŭ aro de kondutaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj, ktp".
Fonto: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/genr.html

nornen:Se mi parolas kun persono, kiu volas esti priparolata nek per "ŝi", nek per "li", nek per "ĝi", mi respektos tiun deziron, kaj nur uzos la personan nomon. Se la persono insistas, ke mi uzu "ri", "ŝli" aŭ "popokatepetlo", mi kredeble ne faros tion, ĉar -kiel vi tre ĝuste konstatis- "ne plaĉas al ni aŭ al iu diri kiel uzi la lingvon, kiun ni parolas."
Do anstataŭ ĉi tia frazo...:
- "Alekso unuafoje priparolis tion en intervjuo, en kiu ri konfesis, ke ria nova kanto temas pri tio, ke amiko al kiu ri enamiĝis, ne enamiĝis al ri."
... vi preferus skribi ĉi tian frazon:
- "Alekso unuafoje priparolis tion en intervjuo, en kiu Alekso konfesis, ke la nova kanto de Alekso temas pri tio, ke amiko al kiu Alekso enamiĝis, ne enamiĝis al Alekso."?

Decidu mem: kiu frazo estas pli facile komprenebla? En tiu dua frazo mi pensus, ke eble estas pluraj malsamaj Aleksoj.

Frano (Profil anzeigen) 14. November 2019 12:16:03

robinvdv:
Frano:Kio estas "mia genro" ?
Temas pri ĉi tiu senco de la vorto "genro": "Identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj asociigo kun socia rolo aŭ aro de kondutaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj, ktp".
Fonto: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/genr.html
Dankon pro la klarigo kaj ligilo. Mi demandis ĉar la oficiala defino de genro laŭ la Akademia Vortaro estas:
genr/o 1 Gramatika kategorio (precipe ĉe substantivoj kaj pronomoj, sed ankaŭ ĉe aliaj vortspecoj), kiu almenaŭ historie iel rilatas al la sekso de estaĵoj aŭ al distingo inter uloj kaj aĵoj: vira genro; ina genro; neŭtra genro.
2 Subgrupo de zoologia aŭ botanika familio.

Zam_franca (Profil anzeigen) 14. November 2019 16:33:59

Ĝi ne funkcias, ĉar estas por bestoj kaj objektoj. Estas kiel la angla it.
Zamenhof ne povis scii, ke tiaj pensmanieroj kaj estmanieroj ekekzistos en nia nuna socio. Do por la eta aro kiu sentas sin nek ina nek malina, mi estas por nova pronomo, kaj la plej uzata ŝajnas esti "ri".

Proponi "ĝin" en ĉi kazo ne signifas malami gegejojn (dankon StefKo). Ne parolu tiel rapide.

StefKo (Profil anzeigen) 14. November 2019 17:37:06

Novaj pronomoj (ŝerco)

gejo – oni scias kiu…
gej – pronomo koncernanta gejon
gegejo – geja edzo (substantivo)
gegej – pronomo koncernanta gejon kaj gejinon/ambaŭ gejajn parulojn
…li iras, ŝi iras, gej iras, gegej iras (geja geedzoj), gegejo iras (gejo kun gejino/geja edzo iras)…
gejviro, gejbovo, gejbovino, gejhundo… – prefikso montranta geja genro (nepre prefikso por ke iuj homoj anticipe sciu kun kiu havos aferon!)
geulo – ulo androgina (substantivo)
geul – genro androgina (pronomo)
geul iras – ulo adrogina iras
geulhomo – homo androgina, geulhundo – hundo androgina… (nepre prefikso...)

Frano (Profil anzeigen) 14. November 2019 18:51:20

Zam_franca:Ĝi ne funkcias, ĉar estas por bestoj kaj objektoj. Estas kiel la angla it.
Zamenhof ne povis scii, ke tiaj pensmanieroj kaj estmanieroj ekekzistos en nia nuna socio. Do por la eta aro kiu sentas sin nek ina nek malina, mi estas por nova pronomo, kaj la plej uzata ŝajnas esti "ri".
Z:La vorton «ĝi» ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino, sed pri io, kio ne havas sekson aŭ kies sekso estas por ni nekonata aŭ indiferenta; sekve ni preskaŭ ĉiam povas tute bone uzi tiun ĉi vorton ankaŭ anstataŭ «tio», kies senco estas preskaŭ tia sama. Tial anstataŭ «tio (= la io kiun mi nun vidas antaŭ mi) estas vi, Ivan Karpoviĉ», mi povas tute bone diri «ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ»...
Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon «ĝi» (kiel ni faras ekzemple kun la vorto «infano»), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava...
En la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter «li» kaj «ŝi» — la vorton «ĝi»...

robinvdv (Profil anzeigen) 14. November 2019 19:27:12

Frano:

Zamenhof en alia respondo diras ĝuste la malon:
Z:la vorto «ĝi» (uzata speciale por «bestoj» aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de «homo» ĝi estus iom malagrabla
Ĉiuokaze, tio tiam estis nur propono de Zamenhof. PMEG klarigas kiel statas nuntempe en Esperanto:
PMEG:Ĝiismo forigas la tradician distingon inter ne-infanetaj homoj kaj aĵoj, kaj estas tial sufiĉe drasta ŝanĝo de la ĝisnunaj lingvaj kutimoj en Esperanto. Ĝiismo povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Aparte ofenda tia uzo povas esti, se oni uzas ĝi pri neduuma homo plu uzante li kaj ŝi por viraj kaj inaj personoj.
Kaj aldone ankaŭ PMEG klarigas, ke tiu ideo de Zamenhof estis malvive naskita kaj tute ne praktikata en la ĝenerala lingvouzado:
Ĝiismo havas subtenon en du Lingvaj Respondoj de Zamenhof (Lingvaj Respondoj p. 78, n-ro 90 kaj n-ro 91). La praktika uzo tamen tute ne sekvis tiujn respondojn, sed rezervis la uzon de ĝi al bestoj kaj aĵoj laŭ la Fundamenta Gramatiko, kaj al (malgrandaj) infanoj laŭ ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro.

Frano (Profil anzeigen) 14. November 2019 20:00:36

robinvdv: PMEG klarigas kiel statas nuntempe en Esperanto:
PMEG:Ĝiismo forigas la tradician distingon inter ne-infanetaj homoj kaj aĵoj, kaj estas tial sufiĉe drasta ŝanĝo de la ĝisnunaj lingvaj kutimoj en Esperanto. Ĝiismo povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Aparte ofenda tia uzo povas esti, se oni uzas ĝi pri neduuma homo plu uzante li kaj ŝi por viraj kaj inaj personoj.
PIV ne estas tiel kategoria en siaj juĝoj:
PIV:ĝi. Pron., uzata por referenci aŭ al senseksa realaĵo aŭ al estaĵo, kies sekson oni ne bezonas precizigi

Carlo_Lambda (Profil anzeigen) 14. November 2019 20:22:55

Ĉu Frano povas precizigi la daton de eldono de PIV, kiun vi citas?

Scii la datojn de la diversaj eldonoj povas permesi al ni pli bone vidi.

Se vi havas ligon rekte al la citaĵo estas eĉ pli bone. Mi scias nenion pri PIV.

Frano (Profil anzeigen) 14. November 2019 20:36:59

Carlo_Lambda:Ĉu Frano povas precizigi la daton de eldono de PIV, kiun vi citas?

Scii la datojn de la diversaj eldonoj povas permesi al ni pli bone vidi.

Se vi havas ligon rekte al la citaĵo estas eĉ pli bone. Mi scias nenion pri PIV.
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
ĝi

nornen (Profil anzeigen) 14. November 2019 20:37:18

robinvdv:- "Alekso unuafoje priparolis tion en intervjuo, en kiu ri konfesis, ke ria nova kanto temas pri tio, ke amiko al kiu ri enamiĝis, ne enamiĝis al ri."
... vi preferus skribi ĉi tian frazon:
- "Alekso unuafoje priparolis tion en intervjuo, en kiu Alekso konfesis, ke la nova kanto de Alekso temas pri tio, ke amiko al kiu Alekso enamiĝis, ne enamiĝis al Alekso."?

Decidu mem: kiu frazo estas pli facile komprenebla? En tiu dua frazo mi pensus, ke eble estas pluraj malsamaj Aleksoj.
Se "ri" estus Esperanta vorto, via vortigo estus tute bela. Kaj kiam "ri" estos Esperanta vorto, via vortigo estos tute bela. Tamen nun ĝi ja estas problemiga. Esperanto estas lingvo por facila interparolado inter ĉiuj aĝoj, landoj kaj kulturoj. Pensu pri nova Esperantisto, kiu studis la Ekzercaron kaj la Gramatikon, kaj nun estas feliĉa, ĉar -danke al la reguleco de la lingvo- li povas kompreni Esperantajn tekstojn kun la helpo de vortaro. Tamen li trovos "ri" nek en PIV, nek en AV, nek en UV... Tial via vortigo ekzludas tiujn Esperantistojn, kiuj ne hazarde legis iam pri riismo. Kaj tiuj Esperantistoj estos tre, tre vunditaj.
Estas senprobleme uzi en privata interparolado ĉiujn ne-oficialajn vortojn, elpensitajn de la interparolantoj. Tamen en publika interparoladoj aŭ skribaĵoj, oni prefere uzu nur la oficialajn vortojn, por ke ĉiu Esperantisto komprenu, kaj ne nur kelke da ili.

robinvdv:"Alekso unuafoje priparolis tion en intervjuo, en kiu Alekso konfesis, ke la nova kanto de Alekso temas pri tio, ke amiko al kiu Alekso enamiĝis, ne enamiĝis al Alekso."?
Mallerta vortigo estos ĉiam mallerta, sendepende de la pronomo uzata. Kial ne io tia:
Alekso unuafoje priparolis tion en intervjuo, konfesante la temon de sia nova kanto: la kantisto (la artisto, la verkisto, nia amiko, Alekso) enamiĝis al amiko, kiu ne reciprokis la amon.

Decidu mem: kiu frazo estas pli facile komprenebla?
La dua -malgraŭ sia malbeleco-, ĉar ĝi uzas vortojn konatajn aŭ ekkoneblajn al ĉiuj Esperantistoj.

- - - -

Kiu estas la plano?
A) Aldoni "ri" kaj samtempe daŭre uzadi "li", "ŝi" kaj "ĝi" por ekhavi sistemon kvargenran?
B) Aldoni "ri" kaj samtempe forigi "li" kaj "ŝi" por ekhavi sistemon vivecan?
C) Aldoni "ri" kaj samtempe forigi "li", "ŝi" kaj "ĝi" por ekhavi sistemon sengenran?
D) Kio okazos kun "si"?
E) Kio okazos kun "ili"? "Rili"?

Zurück nach oben