Đi đến phần nội dung

Projekto de solvo de l' problemo de seksa malsimetrio en Esperanto.

viết bởi Jxusteno, Ngày 06 tháng 11 năm 2019

Tin nhắn: 75

Nội dung: Esperanto

nornen (Xem thông tin cá nhân) 22:19:58 Ngày 14 tháng 11 năm 2019

robinvdv:
Vi mem uzis neoficialan vorton en via komento, nome "ekzludi". (Ankaŭ "ekskludi" estas neoficiala vorto, okaze ke vi fakte volis tajpi tion.)
Certe. Kaj laŭ mia difino, ankaŭ mi ekskluzivis (mi jam konsultis vortaron kaj trovis la ĝustan vorton) aliajn Esperantistojn. Tamen estas ja grava malsameco: Mi faris tion erare kaj senintence, dum la uzado de "ri" estas ĉiam tute intenca. Senintenca ekskluzivado kontraŭ intenca ekskluzivado.
Eble mi eĉ uzis malĝuste la vorton "ekskluziv/"...
Mi pensas, ke en la unua tempo la 4 pronomoj vivus kune.
Bone. Kiam D-ro Z kreis Esperanton, li kreis tri personajn pronomojn por la tria persono ununombra. Kaj tiam, en lia socio, tiuj pronomoj taŭgadis.
Ĉiuj aferoj ŝanĝiĝas kaj sekve ankaŭ la socio ĉiam ŝanĝiĝas.
Hodiaŭ, cent jarojn poste, ni priparolas la proponon, aldoni novan pronomon "ri", ĉar estas personoj, kiuj preferas, ke oni uzu nek "ŝi" nek "li" nek "ĝi" por ili. Kompreneble.
La socio ŝanĝiĝas ĉiam pli rapide.
Ĉu post pluaj 10 jaroj, ni proponu aldoni novan pronomon "pi", ĉar estos personoj, kiuj preferos, ke oni uzu nek "ŝi" nek "li" nek "ĝi" nek "ri" por ili? Mi ne scias, vi ne scias, neniu scias.
Aldoni pluajn pronomojn por pliĝustigi la pronoman sistemon, ŝajnas al mi kontraŭcele.

Se mi bone komprenas, la baza "problemo" estas la ekzisto de tri malsamaj pronomoj laŭ la genro de la priparolato. Ĉu vere la problemo malaperos per la aldono de pluaj pronomoj?
ŝi - virina, li - vira, ĝi - nek virina nek vira, ri - nek virina nek vira nek (nek virina nek vira), ... Kio sekvos?

robinvdv (Xem thông tin cá nhân) 22:35:11 Ngày 14 tháng 11 năm 2019

nornen:Certe. Kaj laŭ mia difino, ankaŭ mi ekskluzivis (mi jam konsultis vortaron kaj trovis la ĝustan vorton) aliajn Esperantistojn. Tamen estas ja grava malsameco: Mi faris tion erare kaj senintence, dum la uzado de "ri" estas ĉiam tute intenca. Senintenca ekskluzivado kontraŭ intenca ekskluzivado.
Eble mi eĉ uzis malĝuste la vorton "ekskluziv/"...
Ĉu esperantistoj, kiuj uzas vortojn kiel "mojosa", "teamo", "koruso", "plaĝo", "infarkto", "strando", "nifo", ktp, ankaŭ ekskluzivas aliajn esperantistojn? Mi dubas, ĉu vi sukcesus trovi ajnan esperantiston, kiu uzas nur oficialajn vortojn kaj evitas ĉiujn neoficialajn vortojn.

Ĉu vi ankaŭ konscias, ke nia uzado de "genro" estas neoficiala? Oficiale ĝi nur havas gramatikan kaj biologian sencojn.
Ĉu vere la problemo malaperos per la aldono de pluaj pronomoj?
Laŭ mi, jes, ĉar "ri" estas pronomo uzebla por persono de ajna genro. Ĝi ne estas pronomo nur por neduumuloj.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 23:01:00 Ngày 14 tháng 11 năm 2019

robinvdv:Ĉu vi ankaŭ konscias, ke nia uzado de "genro" estas neoficiala? Oficiale ĝi nur havas gramatikan kaj biologian sencojn.
Mi konscias. Tamen kiel alie paroli kun genristoj? Mi respekte uzis tiun vorton tiel, kiel ĝi estas uzata en tiu ĉi fadeno, konscie pri la malĝusteco.

robinvdv:
Ĉu vere la problemo malaperos per la aldono de pluaj pronomoj?
Laŭ mi, jes, ĉar "ri" estas pronomo uzebla por persono de ajna genro. Ĝi ne estas pronomo nur por neduumuloj.
Do, mi deziras al vi kaj al viaj kunbatalantoj sukceson. Al mi plaĉus Esperantido kun nur unu pronomo por la tria persono ununombra. Al mi ŝatas la simetrio. Kaj ni formu la multenombrajn pronomojn regule per -j.
Mi kreskis parolante tri lingvojn kaj unu el ili ne havas genrojn, kaj ĝi estas por mi la gramatike plej bela.
Eble ni vidos la tagon, kiam nur restos unu tia pronomo, negrave, ĉu ĝi estos "ĝi", "ri", "hi" aŭ "popokatepetl".

robinvdv (Xem thông tin cá nhân) 23:02:56 Ngày 14 tháng 11 năm 2019

nornen:
robinvdv:Ĉu vi ankaŭ konscias, ke nia uzado de "genro" estas neoficiala? Oficiale ĝi nur havas gramatikan kaj biologian sencojn.
Mi konscias. Tamen kiel alie paroli kun genristoj? Mi respekte uzis tiun vorton tiel, kiel ĝi estas uzata en tiu ĉi fadeno, konscie pri la malĝusteco.
Ĉu vi ankaŭ konscias, ke la vortoj "mojosa", "teamo", "koruso", "plaĝo", "infarkto", "strando", "nifo", "falto" estas neoficialaj? Ĉu vi uzus tiujn vortojn? Vi ŝajne tute evitas tiun demandon, ĉar ĝi tute detruas vian argumenton pri "ekskluzivado". Ĉiu esperantisto uzas multajn neoficialajn vortojn.

Ili mankas en la vortaro de la Akademio de Esperanto, kaj en PIV kaj ReVo mankas indikoj pri oficialeco ĉe tiuj vortoj.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 23:16:02 Ngày 14 tháng 11 năm 2019

robinvdv:
nornen:
robinvdv:Ĉu vi ankaŭ konscias, ke nia uzado de "genro" estas neoficiala? Oficiale ĝi nur havas gramatikan kaj biologian sencojn.
Mi konscias. Tamen kiel alie paroli kun genristoj? Mi respekte uzis tiun vorton tiel, kiel ĝi estas uzata en tiu ĉi fadeno, konscie pri la malĝusteco.
Ĉu vi ankaŭ konscias, ke la vortoj "mojosa", "teamo", "koruso", "plaĝo", "infarkto", "strando", "nifo" estas neoficialaj? Ĉu vi uzus tiujn vortojn? Vi ŝajne tute evitas tiun demandon, ĉar ĝi tute detruas vian argumenton pri "ekskluzivado". Ĉiu esperantisto uzas multajn neoficialajn vortojn.

Ili mankas en la vortaro de la Akademio de Esperanto, kaj en PIV kaj ReVo mankas indikoj pri oficialeco ĉe tiuj vortoj.
Mi ne konsciis, ĉar kvin el ili mi ne konis. Mi uzus "teamo", se mia kunparolanto mem jam uzis ĝin, kaj mi povas konjekti, ke li komprenos ĝin (tiel kiel postulis Zamenhof). Mi verŝajne ne uzus la pluajn. Se tio "detruas" mian argumenton, bone, vi gajnis. Mi eĉ ne sciis, ke ĉi tie okazas konkuro, kies celo estas detrui ion. Mi ne povas aserti la verecon aŭ neverecon de via frazo pri "ĉiu Esperantisto", ĉar mi ne konas ĉiun Esperantiston, kaj al mi ne plaĉas malĝustaj ĝeneraligadoj.

Mi denove deziras al vi kaj al viaj kunbatalantoj sukceson, kaj ripetas, ke al mi plaĉus Esperantido kun nur unu pronomo por la tria persono ununombra.

robinvdv (Xem thông tin cá nhân) 23:33:35 Ngày 14 tháng 11 năm 2019

nornen:Mi ne konsciis, ĉar kvin el ili mi ne konis. Mi uzus "teamo", se mia kunparolanto mem jam uzis ĝin, kaj mi povas konjekti, ke li komprenos ĝin (tiel kiel postulis Zamenhof). Mi verŝajne ne uzus la pluajn. Se tio "detruas" mian argumenton, bone, vi gajnis. Mi eĉ ne sciis, ke ĉi tie okazas konkuro, kies celo estas detrui ion. Mi ne povas aserti la verecon aŭ neverecon de via lasta frazo, ĉar mi ne konas ĉiujn Esperantistojn, kaj al mi ne plaĉas malĝustaj ĝeneraligadoj.
Kion Zamenhof postulis? Ĉu ke oni ne uzu neoficialajn vortojn? Zamenhof mem oftege uzis neoficialajn vortojn, ekzemple "biliono", "ekscentra", "fajo", "hermeta", "infarkto", "koordinato", "kurtaĝo", "ultramaro", ktp.

Eĉ ekzistas 84-paĝa libro kun ĉiuj radikoj neoficialaj uzitaj de Zamenhof: https://eo.wikipedia.org/wiki/Zamenhof-Radikaro

Kaj ne okazas konkuro, okazas nur diskuto. Mi uzis la vorton "detrui" metafore.

En ĉiu vivanta lingvo oni ofte uzas novajn vortojn: novaj konceptoj kaj pensmanieroj estiĝas. Se Esperanto ne kapablus ekhavi novajn vortojn, ĝi certe jam mortis. Ĝuste pro tio mortis Volapuko, ĝia kreinto ne permesis al ĝiaj parolantoj elpensi novajn vortojn, ĉar li volis mem fari tion.

Zamenhof mem skribis, ke antaŭ ol iu vorto povas esti oficialigita de la Akademio de Esperanto, ĝi devas esti ĉiurilate elprovita en la praktika lingvouzado. Ĝuste tion faras nun la riistoj.

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 17:47:13 Ngày 15 tháng 11 năm 2019

Ja temas ne simple pri novaj vortoj.
Ekmemoru, kio okazis kiam Ido apartiĝis de Esperanto. Interalie, Ido solvis "problemon" de malsimetrio de seksoj. Sed ial Esperanto estas multe pli populara ol Ido.
Vi provas denove ripeti la sperton de Ido.

Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 20:26:27 Ngày 15 tháng 11 năm 2019

robinvdv:
Ĉu esperantistoj, kiuj uzas vortojn kiel "mojosa", "teamo", "koruso", "plaĝo", "infarkto", "strando", "nifo", ktp, ankaŭ ekskluzivas aliajn esperantistojn? Mi dubas, ĉu vi sukcesus trovi ajnan esperantiston, kiu uzas nur oficialajn vortojn kaj evitas ĉiujn neoficialajn vortojn.
Laŭ la franclingva vortaro de lernu : teamo, mojosa, koruso, plaĝo, strando, nifo ekzistas ĉiu.
Laŭ la tutesperantlingva vortaro de lernu : infarkto ekzistas.

E@I subtenadas lernu.net-on ekde ĝia naskiĝo. E@I-on subtenadas TEJO kaj la slovaka Esperanto-Asocio.

Ni povas konkludi, ke tiuj vortoj estas kvazaŭ oficialaj.

Nu fakte, finfine mi ankaŭ trovis "teamo", "plaĝo", "strando", "nifo", "koruso", "infarkto" en la PIV! Nur "mojosa" ne estas PIV-a vorto!

Mi ne komprenas, kio "neoficiala" volas diri laŭ vi.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 20:44:03 Ngày 15 tháng 11 năm 2019

Esperanta vorto estas oficiala, se la Akademia Vortaro enhavas ĝin. La Akademia Vortaro enhavas la vortojn de la Universala Vortaro (kiu estas parto de la Fundamento) kaj la vortojn aldonitajn per la naŭ Oficialaj Aldonoj kaj aliaj aldonokazoj. Vorto kunmetita el oficialaj vortoj estas oficiala.
Esperanta vorto estas neoficiala, se ĝi ne estas oficiala.

Zamenhof (Antaŭparolo):1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »
Tio estas: Zamenhof invitas nin riĉigadi la lingvon per novaj vortoj. Tamen ni ne altrudu ilin al aliaj Esperantistoj. Parolante kun nekonatuloj, ni penu uzadi nur oficialajn vortojn por certigi la kompreneblecon.

Zam_franca (Xem thông tin cá nhân) 21:42:31 Ngày 15 tháng 11 năm 2019

nornen:Esperanta vorto estas oficiala, se la Akademia Vortaro enhavas ĝin. La Akademia Vortaro enhavas la vortojn de la Universala Vortaro (kiu estas parto de la Fundamento) kaj la vortojn aldonitajn per la naŭ Oficialaj Aldonoj kaj aliaj aldonokazoj. Vorto kunmetita el oficialaj vortoj estas oficiala.
Esperanta vorto estas neoficiala, se ĝi ne estas oficiala.

Zamenhof (Antaŭparolo):1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »
Tio estas: Zamenhof invitas nin riĉigadi la lingvon per novaj vortoj. Tamen ni ne altrudu ilin al aliaj Esperantistoj. Parolante kun nekonatuloj, ni penu uzadi nur oficialajn vortojn por certigi la kompreneblecon.
Jes, sed tiuj ĉi vortoj estas troveblaj en la vortaro de lernu aŭ en la PIV. Ĉiuj esperantistoj konas certe la vorton "mojosa"!

Quay lại