Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.
Anekdotoj
von MikhailMarkeyev, 1. Juli 2009
Beiträge: 846
Sprache: Esperanto
StefKo (Profil anzeigen) 1. Januar 2019 12:24:19
Unua de januaro. Triopo da studentoj rakontas siajn silvestrajn impresojn…
– Mi estis sur Majorko. Kia lukso…, plaĝo…, drinkaĵoj…, knabinoj… – rakontas la unua.
– Mi estis en Alpoj. Neĝo ĝis akselo…, skiado… kaj kiaj knabinoj! – rakontas la dua.
– Kaj vi, kie vi estis? – ili demandas la trian, silentan.
– Miaj kunuloj, mi estis kune kun vi en tiu ĉi ĉambro sed mi ne fumis tiun aĉaĵon kiun vi fumis!
StefKo (Profil anzeigen) 1. Januar 2019 12:48:11
Vespero de Silvestro en arbaro. Eleganta vulpino iras al silvestra balo… Subite en arbustoj ŝi aŭdas klukadon.
– Ho, ho! Ia kokino en arbaro! Tia manĝeto taŭgos antaŭ la drinkado…
Kaj ŝi plonĝis en la arbustojn…
Post momento ŝi elsaltas el la arbustoj distaŭzita, sen la vosto kaj malantaŭ ŝi – lupo ĝustiganta la pantalonon. La lupo diras:
– Rimarku, rufulino, oni utilas lerni fremdajn lingvojn.
sergejm (Profil anzeigen) 3. Januar 2019 12:45:01
StefKo (Profil anzeigen) 4. Januar 2019 11:59:09
Interparolas du najbaroj:
- Ho, ho, najbaro! Kiel vi petolis nokte kun edzino! Mi timis ke la lustro falos al mi sur la kapon!
- Vi vidas, najbaro, tiel naskiĝas klaĉaĵoj. Mi, sincere, forestis ĉi-nokte en la domo.
StefKo (Profil anzeigen) 5. Januar 2019 14:31:44
En lernejo por knabinoj instruistino diras:
– Ni vivas, knabinoj, en malfacilaj tempoj. Vi memoru, por en momento de la avido meti al si la demandon: “ĉu unu horo de la plezuro valoras la tutan postan vivon en la honto?”.
Kontraŭ tio unu knabino leviĝas kaj demandas:
– Pardonu min, kaj kiel fari por ke la plezuro daŭru unu horon?
sergejm (Profil anzeigen) 6. Januar 2019 01:36:11
StefKo (Profil anzeigen) 6. Januar 2019 09:26:32
sergejm:Fablo 'Ruĝa Ĉapeto' instruas nin ke por lupoj estas danĝere promeni en arbaroj, kie ili povas renkontiĝi kun malgrandaj knabinoj.Tio estas humuro el lernejaj kajeroj?
StefKo (Profil anzeigen) 6. Januar 2019 09:42:53
Unu viro plendas:
"Mi sciis ke mi ne estas belulo, sed mi falis en malesperon kiam mi trapasis apud putinoj kaj tiuj komencis ŝajnigi atendantajn buson".
sergejm (Profil anzeigen) 6. Januar 2019 13:14:43
StefKo:Tio estas epigrafo de unu ĉapitro el unu libro.sergejm:Fablo 'Ruĝa Ĉapeto' instruas nin ke por lupoj estas danĝere promeni en arbaroj, kie ili povas renkontiĝi kun malgrandaj knabinoj.Tio estas humuro el lernejaj kajeroj?
sergejm (Profil anzeigen) 6. Januar 2019 13:34:38
Al kontraŭusononanoj ankaŭ estas donaco: Usono mankas.