Closed
Max. 500 messages.
Messages: 846
Language: Esperanto
StefKo (User's profile) December 28, 2018, 7:22:37 PM
Unu paro da novgeedzoj luis ĉambron en hotelo. Li – 80-jara viro, ŝi – 20-jara virino. La hotela servistaro vidinte ilin, komencis kompati al la maljuna viro: “kiel li helpos al si kun tiu juna virino!”.
Matene oni vidas la novedzinon, kiuj ŝancelpaŝe subeniras.
– Kio okazis, sinjorino? – oni demandas ŝin.
– Li diris ke 60 jaroj li ŝparis kaj mi pensis ke monon…
sergejm (User's profile) December 28, 2018, 7:42:34 PM
Сindrulino post duonnokto restis nuda, nur en unu ŝuo.
Antaŭ ol manĝi Ruĝan Capeton, Lupo devis ŝin senvestiĝi - ja la vesto ne estas bongusta. Kaj certe, Lupo mem ne portis veston.
StefKo (User's profile) December 29, 2018, 6:30:21 PM
Malgranda Joĉjo demandas kunulon:
– Kian donacon vi trovis sub kristnaska arbo?
– Trumpeton.
– Tian bagatelan?!
– Tio estas valora donaco! Dank’ al ĝi ĉiutage mi gajnas 5 zlotojn (pola mono).
– Kiele?
– Mia patro ĉiutage mi donas 5 zlotojn por ke mi ĉesu trumpeti.
StefKo (User's profile) December 29, 2018, 8:22:02 PM
sergejm:Faktoj pri konataj fabloj, kiujn oni ne rakontas al infanojLupo devis ŝin senvestiĝi aŭ:
Сindrulino post duonnokto restis nuda, nur en unu ŝuo.
Antaŭ ol manĝi Ruĝan Capeton, Lupo devis ŝin senvestiĝi - ja la vesto ne estas bongusta. Kaj certe, Lupo mem ne portis veston.
Lupo senvestigis ŝin aŭ:
Lupo devigis ŝin senvestiĝi aŭ:
Lupo devis ŝin senvestigi
Kiu estas ĝusta?
sergejm (User's profile) December 30, 2018, 12:23:34 AM
StefKo (User's profile) December 30, 2018, 9:40:05 AM
- Patrinjo, ĉu diablo estas viro? - demandas filino.
- Ne, li estas pli malbona ol viro.
- Do li estas virino.
Vinisus (User's profile) December 30, 2018, 3:53:56 PM
Respondis la rabeno: "Edziĝu!"
- Ĉu tiam mi vivos eterne?
- Ne, sed la deziro malaperos.
StefKo (User's profile) December 31, 2018, 3:14:33 PM
Unu viro demandas kuraciston:
- Sinjor' doktoro, kion fari por longigi mian vivon?
- Rezignu la fumadon, drinkadon kaj virinojn.
- Ĉu tiam mi vivos pli longe?
- Mi ne scias tion sed certe via vivo tre sin trenos.
-----------------------------
Anstataŭ sin treni en la pola estas longiĝi, kiu signifas sin treni - tiam estas paronomazio, do tiu ĉi ŝerco aspektas pli bone.
StefKo (User's profile) December 31, 2018, 3:28:44 PM
- Miaj filoj, mi mortas! Vi alportu al mi unu glason da akvo! - krias patro.
- Patro, estas unua de juanuaro, ĉiuj mortas, vi mem alportu ĝin!
StefKo (User's profile) December 31, 2018, 3:37:05 PM
Renkontas sin du blondulinoj:
- Aŭdu, ĉu vi scias ke ĉijare la Silvestro estas vendrede?
- Ha! Bone almenaŭ ke ne la dektrian!