مغلق
الرسائل كحد أقصى 500
Anekdotoj
من MikhailMarkeyev, 1 يوليو، 2009
المشاركات: 835
لغة: Esperanto
StefKo (عرض الملف الشخصي) 1 يناير، 2019 12:48:11 م
Vespero de Silvestro en arbaro. Eleganta vulpino iras al silvestra balo… Subite en arbustoj ŝi aŭdas klukadon.
– Ho, ho! Ia kokino en arbaro! Tia manĝeto taŭgos antaŭ la drinkado…
Kaj ŝi plonĝis en la arbustojn…
Post momento ŝi elsaltas el la arbustoj distaŭzita, sen la vosto kaj malantaŭ ŝi – lupo ĝustiganta la pantalonon. La lupo diras:
– Rimarku, rufulino, oni utilas lerni fremdajn lingvojn.
sergejm (عرض الملف الشخصي) 3 يناير، 2019 12:45:01 م
StefKo (عرض الملف الشخصي) 4 يناير، 2019 11:59:09 ص
Interparolas du najbaroj:
- Ho, ho, najbaro! Kiel vi petolis nokte kun edzino! Mi timis ke la lustro falos al mi sur la kapon!
- Vi vidas, najbaro, tiel naskiĝas klaĉaĵoj. Mi, sincere, forestis ĉi-nokte en la domo.
StefKo (عرض الملف الشخصي) 5 يناير، 2019 2:31:44 م
En lernejo por knabinoj instruistino diras:
– Ni vivas, knabinoj, en malfacilaj tempoj. Vi memoru, por en momento de la avido meti al si la demandon: “ĉu unu horo de la plezuro valoras la tutan postan vivon en la honto?”.
Kontraŭ tio unu knabino leviĝas kaj demandas:
– Pardonu min, kaj kiel fari por ke la plezuro daŭru unu horon?
sergejm (عرض الملف الشخصي) 6 يناير، 2019 1:36:11 ص
StefKo (عرض الملف الشخصي) 6 يناير، 2019 9:26:32 ص
sergejm:Fablo 'Ruĝa Ĉapeto' instruas nin ke por lupoj estas danĝere promeni en arbaroj, kie ili povas renkontiĝi kun malgrandaj knabinoj.Tio estas humuro el lernejaj kajeroj?
StefKo (عرض الملف الشخصي) 6 يناير، 2019 9:42:53 ص
Unu viro plendas:
"Mi sciis ke mi ne estas belulo, sed mi falis en malesperon kiam mi trapasis apud putinoj kaj tiuj komencis ŝajnigi atendantajn buson".
sergejm (عرض الملف الشخصي) 6 يناير، 2019 1:14:43 م
StefKo:Tio estas epigrafo de unu ĉapitro el unu libro.sergejm:Fablo 'Ruĝa Ĉapeto' instruas nin ke por lupoj estas danĝere promeni en arbaroj, kie ili povas renkontiĝi kun malgrandaj knabinoj.Tio estas humuro el lernejaj kajeroj?
sergejm (عرض الملف الشخصي) 6 يناير، 2019 1:34:38 م
Al kontraŭusononanoj ankaŭ estas donaco: Usono mankas.
StefKo (عرض الملف الشخصي) 6 يناير، 2019 3:26:44 م
sergejm:El resumo al 'Pordoj de tempo' de Philip Jose Farmer:Mi ne legis la "Pordoj de tempo"-n (aŭ pro alia kialo) do mi ne ekkomprenis tiun aludon. Kie estas ĉi tie la spriteco?
Al kontraŭusononanoj ankaŭ estas donaco: Usono mankas.