Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

La ulo sub mi

von sjheiss, 20. März 2010

Beiträge: 6077

Sprache: Esperanto

KoLonJaNo (Profil anzeigen) 25. März 2010 20:14:13

Saluton!

formiĉjo:La ulo sub mi volas multajn infanojn (Mi havas kvar, kaj mi volas plu)
Mi ghojas ke vi pl_u_ volas havi la kvar idojn kaj ne forpelos ilin. okulumo.gif

(Familioj kun pl_i_ ol kvar infanoj estas iom maloftaj chi tie.)

sjheiss:La persono sub mi malsategas. malgajo.gif
Prave! Mi ja manghis malmulton dum la tago.

Sed mi jam estas kompensanta tiun mankon. ridulo.gif

La ulo sub mi estas bruema strangulo.

Kolonjano

fizikisto (Profil anzeigen) 25. März 2010 21:02:34

KoLonJaNo:La ulo sub mi estas bruema strangulo.
Eble mi estas strangulo, tamen certe mi ne estas bruema.

La ulo sub mi estas pli aĝa ol mi.

Leporino (Profil anzeigen) 26. März 2010 20:05:05

Ne, mi estas unu jaro pli juna ol vi.

sal.gif

La ulo sub mi scipovas unucikli.

fizikisto (Profil anzeigen) 27. März 2010 19:36:02

Jes mi scipovas unucikli, sed ne tre bone. Miaj infanoj unuciklas multe pli bone ol mi.

La ulo sub mi flue parolas pli ol tri lingvojn. (Bedaŭrinde mi flue parolas nur mian gepatran lingvon.)

Allan Argolo (Profil anzeigen) 28. März 2010 00:07:41

fizikisto:Jes mi scipovas unucikli, sed ne tre bone. Miaj infanoj unuciklas multe pli bone ol mi.

La ulo sub mi flue parolas pli ol tri lingvojn. (Bedaŭrinde mi flue parolas nur mian gepatran lingvon.)
Ne, ankaŭ mi bedaŭras pri tion.

La ulo sub mi ŝatas rokon

Malkomo (Profil anzeigen) 29. März 2010 20:22:24

Mi ja ŝatas iajn rokmuzikon,sed ne ĉiajn.

La ulo sub mi jam vojaĝis per Pasporta Servo.

Leporino (Profil anzeigen) 1. April 2010 08:47:52

Ne, mi ne vojaĝis per Pasporta Servo, ĉar mi havas kvin geinfanojn.

La ulo sub mi faras ŝercon hodiaŭ, ĉar estas la 1a de aprilo.

Malkomo (Profil anzeigen) 1. April 2010 18:34:01

Ne, mi estis tre enuiga hodiaŭ.

La ulo sub mi volas vojaĝi al Sud-Afriko por vidi la Piedpilko Monda-Turniro.

fizikisto (Profil anzeigen) 1. April 2010 19:07:37

Ne, mi ne interesiĝas pri piedpilko.

La ulo sub mi ekde morgaŭ partoprenos je PSI (printempa semajno internacia).

darkweasel (Profil anzeigen) 2. April 2010 21:12:36

Ne. Krome, piedpilko estas speco de pilko. La ludo nomiĝas piedpilkado (de la verbo piedpilki).

La ulo sub mi lacas.

Zurück nach oben