Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

La ulo sub mi

door sjheiss, 20 maart 2010

Berichten: 5918

Taal: Esperanto

jeckle (Profiel tonen) 5 april 2010 10:07:47

Tute ne, tiun laboron faras mia edzino, ĉar mi provas fari tion tro akurate. ploro.gif

La ulo sub mi ne vestas ŝuojn.

Leporino (Profiel tonen) 15 april 2010 08:26:02

Ne ne ne, mi neniam fumis kaj neniam fumos!!!

La ulo sub mi jam estis sur la "Sukerpano" en Rio-de-Ĵanejro.

Leporino (Profiel tonen) 16 april 2010 08:38:45

white knight:
La ulo sub mi jam estis sur la "Sukerpano" en Rio-de-Ĵanejro.
Kio estas "Sukerpano"? Mi nur scias de "Sukerĉapelo".
Der Zuckerhut (portugiesisch Pão de Açúcar; wörtlich „Brot aus Zucker“)

En Esperanto oni ankaŭ diras pano. En la Sveda oni diras "Sockertoppen". (Sukerpinto)

sal.gif

Filu (Profiel tonen) 16 april 2010 20:47:15

La ulo sub mi vidas mian dorson, kiel mi suprenrigardante la ĉarman virinon super mi kaj pripensante pri Svedio kaj, kial ne?, skiado en tiu vintrema lando.

horsto (Profiel tonen) 16 april 2010 22:49:03

Filu:La ulo sub mi vidas mian dorson, kiel mi suprenrigardante la ĉarman virinon super mi kaj pripensante pri Svedio kaj, kial ne?, skiado en tiu vintrema lando.
Ĉu do nun ankaŭ en Kanado printempas? sal.gif

vincas (Profiel tonen) 17 april 2010 12:21:56

Filu:La ulo sub mi vidas mian dorson, kiel mi suprenrigardante la ĉarman virinon super mi kaj pripensante pri Svedio kaj, kial ne?, skiado en tiu vintrema lando.
Povas esti

La ulo sub mi ne ŝatas legi librojn

Filu (Profiel tonen) 17 april 2010 13:24:35

vincas:La ulo sub mi ne ŝatas legi librojn
Eble vi vidas fantomon apud mi kaj pravas, sed se vi priparolas pri mi, observu pli longe.

De l' ula ĉi-subaĵo la gramatiko uzata strangas.

vincas (Profiel tonen) 18 april 2010 07:10:49

Vi ne pravas

La ulo sub mi tre bone parolas Esperanton rideto.gif

dobri (Profiel tonen) 18 april 2010 08:03:00

vincas:
La ulo sub mi tre bone parolas Esperanton rideto.gif
Laŭ mia opnio vi pravas. Tamen dum legado mi ofte uzadas vortaron, ĉar neniu estas perfekta.
La ulo sub mi ŝatas bicikli.

vincas (Profiel tonen) 18 april 2010 11:03:46

Vi pravas, sed mi malofte biciklas rideto.gif

La ulo sub mi estas viro.

Terug naar boven