Skip to the content

Nova kurso por la nova lernu!

by Jev, October 18, 2012

Messages: 36

Language: Esperanto

EmilioCid (User's profile) November 1, 2012, 1:07:04 PM

Mi havas la saman aĝon kiel Felipoj. En 1982 mi estis studento, kaj vere mi konis neniun, krom mi, kiu havus komputilon en sia ĉambro. Mi havis aĉan MSX-n, kiu kapablis preskaŭ nenion fari okulumo.gif

Do ankaŭ mi sugesta forigi la komputilon. Metu librojn sur la tablo.

Emilio

spreecamper:
Tjeri:En 1982 junuloj tre tre malofte havis komputilon en sia ĉambro.... ili estis multekostaj.
Ĉu eble? En la kurso la jaro aŭtomate iĝus laŭ la aktuala UTC kio la komputilo de uzanto 'vivas'. Se oni realigus tiel. Tiam la kurso daŭre ekzamenas: ĉu la kurso kontraŭas la aktualan 'spiriton de tempo'(Zeitgeist)? Kaj uzantoj de la kurso tre rapide surpezos sin ĉe Lernu retpaĝo.

Uridium (User's profile) November 1, 2012, 2:05:45 PM

Mi devas diri ke, por estas novan uzanton, ĉi tiu ŝanĝe lasas mi sufiĉe perpleksa, konsiderante ke mi estis kutimante a ĉi tiu version.

Mi sola esperas ke la nova lernu sekvos esti interesa kiel la malnova!

P.S. Ĉu vi povas doni aliajn detalojn pri la nova versio?
Ekzemple, kiam estos larobante la nova lernu?

darkweasel (User's profile) November 1, 2012, 6:04:03 PM

Uridium:
P.S. Ĉu vi povas doni aliajn detalojn pri la nova versio?
Ekzemple, kiam estos larobante la nova lernu?
En kelkaj aliaj fadenoj de tiu ĉi forumparto vi trovos sufiĉe da informoj.

Miamemore la nova lernu! lanĉiĝos ĉirkaŭ la novjariĝo.

erinja (User's profile) November 2, 2012, 1:25:39 AM

EmilioCid:Mi havas la saman aĝon kiel Felipoj. En 1982 mi estis studento, kaj vere mi konis neniun, krom mi, kiu havus komputilon en sia ĉambro. Mi havis aĉan MSX-n, kiu kapablis preskaŭ nenion fari okulumo.gif

Do ankaŭ mi sugesta forigi la komputilon. Metu librojn sur la tablo.
Dankon por via sugesto! Tamen vi havis komputilon en via ĉambro, do la afero estis certe pensebla dum tiu tempo. Interalie, Filipo estas doktora studento pri fiziko, kaj pro lia studfako, povus esti ke li tamen havas propran komputilon.

Ĉiukaze - la planantoj de la kurso taksis grave, instrui la vorton "komputilo" relative frue, ĉar ĝi estas sufiĉe grava vorto por per-komputilaj lernantoj. Fojfoje necesas elekti ion por la celoj de instruado, anstataŭ por la celoj de la plej realisma rakonto. Cetere, estas pli realisme ke Filipo en 1982 havu komputilon en sia ĉambro (kiel vi havis), ol ke pli maljuna Filipo venu per tempomaŝino. Mi sentas min sufiĉe certa ke tio neniam okazis al vi kiam vi estis studento, nek al viaj konatuloj okulumo.gif

vbanaitis (User's profile) November 2, 2012, 8:25:28 AM

La eternaj eraroj en la forumo montras, ke rutina instruado de Esperanto kiel normala fremda lingvo ne estas adekvata kaj bakas eternajn komencantojn. Esperanto kreighis kiel lingvokrea lingvoluda modelo (lingvo faru-mem, memlerna). Zamenhof neniam parolis pri instruado de Esperanto. La radikon INSTRU li tute ne uzis en la Antawparolo de la Unua Libro (aperinta en 1887/89 en 8 lingvoj), nek en ghia traduko por Fundamenta Krestomatio, aperinta en 18 eldonoj. Sed la radiko LERN en la antawparolo aperas 40-foje! Antawparole 8+18=26foje li asertis, ke la gramatiko de Esperanto estas lude ellernebla en unu horo. Tiun aserton li ripetis ech 8-foje jam en la oficiala eseo "Esenco kaj estonteco de la ideo de LI", prezentita al la Feranca Akademio en 1900. Li mem verkis neniun plian plenan lernolibron, nek gvidis kurson. Esperanton li intencis ne por instruado, sed nur por mem-lernado. Por tio li ne nur simpligis la gramatikon, sed emfaze apartigis ghin de la vorta leksiko. Chiu vorto en la teksto havas fine aldonan gramatikan uniformon. Ghi ne nur awdigas vortofinojn kaj limojn inter vortoj, sed montras rolon de chiu vorto en la frazo. Vorta uniformo estas kodo, farita el nur 8 fonemoj (silabofara vokalo aw diftongo, kaj 3 finkonsonantoj (S N T).
Uniformita leksiko faras 50% de teksto. Aliajn 50% okupas 125-peca katalogo de frazofaraj vortetoj, forme distingaj de vortoj (80 unusilabaj, 17 aw-finaj, 11 sensistemaj kaj 17 elementoj - por formi sistemajn seriojn de korelativaj pronomoj kaj adverboj). Tia markita surfaca senpere nuda mekanismo faras la balastajn gramatikajn terminojn superfluaj.
Ellerni 8 gramatikajn fonemojn kaj havi vortetan katalogon chemane sufichas por prientighi en la teksta trafiko kaj memfide navigi akumulante leksikon kaj afiksojn el situacioj, memfide komponi frazojn el 1)ago (verbo), 2)aganto(subjekto)kaj 3)agato (agocirkonstancoj, malsubjekto). Post tralego de 200 paghoj da prozo, parkerigo de 5 paghoj da poezio oni jam ne forgesos Esperanton (kaj la awtorojn). Kial do trudi al kursanoj loongan gramatikan chenon po chenero?

mivenis (User's profile) November 2, 2012, 9:06:56 AM

Mi salutas el Kurdstano. Mi estas amanta esperantistino kaj mi studis ĉiuj niveloj de la edukado de esperanto sur lernu. Mi tre ĝojos de ĉi tiun ŝarĝon kaj mi senpacinence atendas novan paĝon. Sukcesu bona teamo de lernu kaj EsF kaj ne lacu. dankon de la kurdaj geesperantistoj.

brw1 (User's profile) December 8, 2012, 2:07:36 AM

Ni bezonos pli literaturoj sur lernu por liri malantaŭ ni finigus la lecionojn kiu estas sur lernu en la biblitekon. Ĝuste unu sugesto.

Rugxdoma (User's profile) December 8, 2012, 9:25:33 AM

brw1:Ni bezonos pli literaturoj sur lernu por liri malantaŭ ni finigus la lecionojn kiu estas sur lernu en la biblitekon. Ĝuste unu sugesto.
Mi konsentas. Estus bone, se legante literaturo oni povus uzi la lernu-vortaron tiel simple kvazaŭ en la esperantaj forumoj - nur alklakante la vorton oni trovas tradukon al iu ajn lingvo.

belalayuo (User's profile) December 8, 2012, 4:30:20 PM

Ŝajnas kia interesa rakonto!

erinja (User's profile) December 9, 2012, 12:53:14 AM

Rugxdoma:
brw1:Ni bezonos pli literaturoj sur lernu por liri malantaŭ ni finigus la lecionojn kiu estas sur lernu en la biblitekon. Ĝuste unu sugesto.
Mi konsentas. Estus bone, se legante literaturo oni povus uzi la lernu-vortaron tiel simple kvazaŭ en la esperantaj forumoj - nur alklakante la vorton oni trovas tradukon al iu ajn lingvo.
La nova biblioteko permesos tion!

... vi ankaŭ povas mem subteni tiajn laborojn per donaco al ESF, la fondaĵo kiu subtenas lernu.net.

Back to the top