Messaggi: 36
Lingua: Esperanto
EmilioCid (Mostra il profilo) 01 novembre 2012 13:07:04
Do ankaŭ mi sugesta forigi la komputilon. Metu librojn sur la tablo.
Emilio
spreecamper:Tjeri:En 1982 junuloj tre tre malofte havis komputilon en sia ĉambro.... ili estis multekostaj.Ĉu eble? En la kurso la jaro aŭtomate iĝus laŭ la aktuala UTC kio la komputilo de uzanto 'vivas'. Se oni realigus tiel. Tiam la kurso daŭre ekzamenas: ĉu la kurso kontraŭas la aktualan 'spiriton de tempo'(Zeitgeist)? Kaj uzantoj de la kurso tre rapide surpezos sin ĉe Lernu retpaĝo.
Uridium (Mostra il profilo) 01 novembre 2012 14:05:45
Mi sola esperas ke la nova lernu sekvos esti interesa kiel la malnova!
P.S. Ĉu vi povas doni aliajn detalojn pri la nova versio?
Ekzemple, kiam estos larobante la nova lernu?
darkweasel (Mostra il profilo) 01 novembre 2012 18:04:03
Uridium:En kelkaj aliaj fadenoj de tiu ĉi forumparto vi trovos sufiĉe da informoj.
P.S. Ĉu vi povas doni aliajn detalojn pri la nova versio?
Ekzemple, kiam estos larobante la nova lernu?
Miamemore la nova lernu! lanĉiĝos ĉirkaŭ la novjariĝo.
erinja (Mostra il profilo) 02 novembre 2012 01:25:39
EmilioCid:Mi havas la saman aĝon kiel Felipoj. En 1982 mi estis studento, kaj vere mi konis neniun, krom mi, kiu havus komputilon en sia ĉambro. Mi havis aĉan MSX-n, kiu kapablis preskaŭ nenion fariDankon por via sugesto! Tamen vi havis komputilon en via ĉambro, do la afero estis certe pensebla dum tiu tempo. Interalie, Filipo estas doktora studento pri fiziko, kaj pro lia studfako, povus esti ke li tamen havas propran komputilon.
Do ankaŭ mi sugesta forigi la komputilon. Metu librojn sur la tablo.
Ĉiukaze - la planantoj de la kurso taksis grave, instrui la vorton "komputilo" relative frue, ĉar ĝi estas sufiĉe grava vorto por per-komputilaj lernantoj. Fojfoje necesas elekti ion por la celoj de instruado, anstataŭ por la celoj de la plej realisma rakonto. Cetere, estas pli realisme ke Filipo en 1982 havu komputilon en sia ĉambro (kiel vi havis), ol ke pli maljuna Filipo venu per tempomaŝino. Mi sentas min sufiĉe certa ke tio neniam okazis al vi kiam vi estis studento, nek al viaj konatuloj
vbanaitis (Mostra il profilo) 02 novembre 2012 08:25:28
Uniformita leksiko faras 50% de teksto. Aliajn 50% okupas 125-peca katalogo de frazofaraj vortetoj, forme distingaj de vortoj (80 unusilabaj, 17 aw-finaj, 11 sensistemaj kaj 17 elementoj - por formi sistemajn seriojn de korelativaj pronomoj kaj adverboj). Tia markita surfaca senpere nuda mekanismo faras la balastajn gramatikajn terminojn superfluaj.
Ellerni 8 gramatikajn fonemojn kaj havi vortetan katalogon chemane sufichas por prientighi en la teksta trafiko kaj memfide navigi akumulante leksikon kaj afiksojn el situacioj, memfide komponi frazojn el 1)ago (verbo), 2)aganto(subjekto)kaj 3)agato (agocirkonstancoj, malsubjekto). Post tralego de 200 paghoj da prozo, parkerigo de 5 paghoj da poezio oni jam ne forgesos Esperanton (kaj la awtorojn). Kial do trudi al kursanoj loongan gramatikan chenon po chenero?
mivenis (Mostra il profilo) 02 novembre 2012 09:06:56
brw1 (Mostra il profilo) 08 dicembre 2012 02:07:36
Rugxdoma (Mostra il profilo) 08 dicembre 2012 09:25:33
brw1:Ni bezonos pli literaturoj sur lernu por liri malantaŭ ni finigus la lecionojn kiu estas sur lernu en la biblitekon. Ĝuste unu sugesto.Mi konsentas. Estus bone, se legante literaturo oni povus uzi la lernu-vortaron tiel simple kvazaŭ en la esperantaj forumoj - nur alklakante la vorton oni trovas tradukon al iu ajn lingvo.
belalayuo (Mostra il profilo) 08 dicembre 2012 16:30:20
erinja (Mostra il profilo) 09 dicembre 2012 00:53:14
Rugxdoma:La nova biblioteko permesos tion!brw1:Ni bezonos pli literaturoj sur lernu por liri malantaŭ ni finigus la lecionojn kiu estas sur lernu en la biblitekon. Ĝuste unu sugesto.Mi konsentas. Estus bone, se legante literaturo oni povus uzi la lernu-vortaron tiel simple kvazaŭ en la esperantaj forumoj - nur alklakante la vorton oni trovas tradukon al iu ajn lingvo.
... vi ankaŭ povas mem subteni tiajn laborojn per donaco al ESF, la fondaĵo kiu subtenas lernu.net.