Al la enhavo

ĉu konstruo de esperantan familio estas ebla ?

de placido, 2007-decembro-17

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

placido (Montri la profilon) 2007-decembro-17 03:38:33

mi opinas ke
viaj infanoj povas nature facile paroli tri lingvojn (patra lingvo ,patrina oni kaj esperanto )
Ili posedos fortajn korpojn kaj pli ruzajn cerbojn .
Ili posedos multe komunikajn povojn de interkulturojn
kaj tiel plu...

toni692 (Montri la profilon) 2007-decembro-17 11:53:22

Dufoje mi vizitis esperantlingvajn familiojn.
En Hoenefoss/Ringerike/ - urbeto proksime al Oslo - 3 generacioj de familianoj parolis en E-o.
La avo - pentristo, kiu instruas la lingvon kaj faris ankau lernolibron - la avino /naskita danino/ kaj tri filoj parolis fluente. Ili parolis kun la du geavoj /ĉ. 3 jara knabino kaj ĉ.5jara knabo/ nur en Eo.
La knabeto ne volis paroli kun mi en Eo, sed nur norvege. Tiam mi petis lin, ke unue li bv. instrui min norvege, sed ĝis mi povas kompreni lin ankau per sia gepatra lingvo, bv. paroli kun mi en Eo. Li respondis: bene - kaj komencis paroli kun mi en E-o (la avo ĝojegis!ridulo.gif
En Nordlondono mi gastigis ĉe E-ista familio. La angla patro kaj korea patrino parolis kun la kelkjaraj geinfanoj ekskluzive nur en E-o.

tomasoavro (Montri la profilon) 2007-decembro-28 15:52:42

Laŭ mi ne eblas universala uzo de Esperanto sen ĝusta (amika) lerneja sistemo - ja lernejo trudas al infanoj aliajn lingvojn: la angla, la franca, la germana... Do eĉ ses lingvoj... Ĉu infano povas travivi ĝin? rido.gifdemando.gif

werechick (Montri la profilon) 2008-januaro-07 19:59:19

Geinfanoj lernas lingvoj se ili volas paroli kun geviroj. Se la geviroj parolas alian lingvojn, la geinfanoj parolas kun la alia lingvo.

Mi legis ke viro lernigis "Klingon" je sian filo, sed la knabo ne parolas Klingon ĉar sian patro parolas la anglan lingvon ankaŭ. La knabo ne volas paroli Klingon ĉar sian amikoj kaj familio parolas la angla kaj ne parolas Klingon. Klingon ne estis utila por lin. Oni ne parolas malutilan lingvojn.

Oni povas havi esperantista geinfanoj, sed esperanto mostas esti utila en la vivo de la geinfanoj.

"Klingon" estas lingvo de la televida "Star Trek"

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-07 20:44:43

werechick:Oni povas havi esperantista geinfanoj, sed esperanto mostas esti utila en la vivo de la geinfanoj.
Kio estas "mostas"? Ĉu esperantigprovo de la angla "must"? Jeskaze, preferu "devas"... okulumo.gif

sal.gif

werechick (Montri la profilon) 2008-januaro-08 02:41:26

Filu:
werechick:Oni povas havi esperantista geinfanoj, sed esperanto mostas esti utila en la vivo de la geinfanoj.
Kio estas "mostas"? Ĉu esperantigprovo de la angla "must"? Jeskaze, preferu "devas"... okulumo.gif

sal.gif
Jes, dankon. Devas. Sed kio estas "jeskaze?"

paulogeyer (Montri la profilon) 2008-januaro-08 04:06:12

werechick:
Filu:
werechick:Oni povas havi esperantista geinfanoj, sed esperanto mostas esti utila en la vivo de la geinfanoj.
Kio estas "mostas"? Ĉu esperantigprovo de la angla "must"? Jeskaze, preferu "devas"... okulumo.gif

sal.gif
Jes, dankon. Devas. Sed kio estas "jeskaze?"
jeskaze signifas "se jes"

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-19 23:54:09

"nekaze" ankaŭ funkcias?

diogotux (Montri la profilon) 2008-marto-06 22:34:26

tomasoavro:"nekaze" ankaŭ funkcias?
mi ne vidas kial ne. Mi komprenis.

vmel (Montri la profilon) 2008-marto-14 14:14:38

Se vi mem libere posedas E-on - do estas nenia problemo por viaj gefiloj.
Simple konstante uzu nur E-on, parolante al infano - kaj ĝi iĝos ties denaska lingvo.
Pri la nacia lingvo de la medio vi povas tute ne zorgi - la infano mem akiros ĝin surstrate, sed E-on necesas uzi konstante.

Por mia filino E-o estas la unua denaska lingvo k dum tuta vivo mi neniam interparolis kun ŝi ruse. Nature, kun la geavoj k ceteruloj ŝi parolas ruse, ukraine, laŭbezone angle. Jam en dujara aĝo ŝi povis libere traduki tien-reen k eĉ "instrui" komencantojn pri korekta uzado de E-o.

Reen al la supro