글: 14
언어: Esperanto
placido (프로필 보기) 2007년 12월 17일 오전 3:38:33
viaj infanoj povas nature facile paroli tri lingvojn (patra lingvo ,patrina oni kaj esperanto )
Ili posedos fortajn korpojn kaj pli ruzajn cerbojn .
Ili posedos multe komunikajn povojn de interkulturojn
kaj tiel plu...
toni692 (프로필 보기) 2007년 12월 17일 오전 11:53:22
En Hoenefoss/Ringerike/ - urbeto proksime al Oslo - 3 generacioj de familianoj parolis en E-o.
La avo - pentristo, kiu instruas la lingvon kaj faris ankau lernolibron - la avino /naskita danino/ kaj tri filoj parolis fluente. Ili parolis kun la du geavoj /ĉ. 3 jara knabino kaj ĉ.5jara knabo/ nur en Eo.
La knabeto ne volis paroli kun mi en Eo, sed nur norvege. Tiam mi petis lin, ke unue li bv. instrui min norvege, sed ĝis mi povas kompreni lin ankau per sia gepatra lingvo, bv. paroli kun mi en Eo. Li respondis: bene - kaj komencis paroli kun mi en E-o (la avo ĝojegis!
En Nordlondono mi gastigis ĉe E-ista familio. La angla patro kaj korea patrino parolis kun la kelkjaraj geinfanoj ekskluzive nur en E-o.
tomasoavro (프로필 보기) 2007년 12월 28일 오후 3:52:42
werechick (프로필 보기) 2008년 1월 7일 오후 7:59:19
Mi legis ke viro lernigis "Klingon" je sian filo, sed la knabo ne parolas Klingon ĉar sian patro parolas la anglan lingvon ankaŭ. La knabo ne volas paroli Klingon ĉar sian amikoj kaj familio parolas la angla kaj ne parolas Klingon. Klingon ne estis utila por lin. Oni ne parolas malutilan lingvojn.
Oni povas havi esperantista geinfanoj, sed esperanto mostas esti utila en la vivo de la geinfanoj.
"Klingon" estas lingvo de la televida "Star Trek"
Filu (프로필 보기) 2008년 1월 7일 오후 8:44:43
werechick:Oni povas havi esperantista geinfanoj, sed esperanto mostas esti utila en la vivo de la geinfanoj.Kio estas "mostas"? Ĉu esperantigprovo de la angla "must"? Jeskaze, preferu "devas"...
werechick (프로필 보기) 2008년 1월 8일 오전 2:41:26
Filu:Jes, dankon. Devas. Sed kio estas "jeskaze?"werechick:Oni povas havi esperantista geinfanoj, sed esperanto mostas esti utila en la vivo de la geinfanoj.Kio estas "mostas"? Ĉu esperantigprovo de la angla "must"? Jeskaze, preferu "devas"...
paulogeyer (프로필 보기) 2008년 1월 8일 오전 4:06:12
werechick:jeskaze signifas "se jes"Filu:Jes, dankon. Devas. Sed kio estas "jeskaze?"werechick:Oni povas havi esperantista geinfanoj, sed esperanto mostas esti utila en la vivo de la geinfanoj.Kio estas "mostas"? Ĉu esperantigprovo de la angla "must"? Jeskaze, preferu "devas"...
tomasoavro (프로필 보기) 2008년 1월 19일 오후 11:54:09
diogotux (프로필 보기) 2008년 3월 6일 오후 10:34:26
tomasoavro:"nekaze" ankaŭ funkcias?mi ne vidas kial ne. Mi komprenis.
vmel (프로필 보기) 2008년 3월 14일 오후 2:14:38
Simple konstante uzu nur E-on, parolante al infano - kaj ĝi iĝos ties denaska lingvo.
Pri la nacia lingvo de la medio vi povas tute ne zorgi - la infano mem akiros ĝin surstrate, sed E-on necesas uzi konstante.
Por mia filino E-o estas la unua denaska lingvo k dum tuta vivo mi neniam interparolis kun ŝi ruse. Nature, kun la geavoj k ceteruloj ŝi parolas ruse, ukraine, laŭbezone angle. Jam en dujara aĝo ŝi povis libere traduki tien-reen k eĉ "instrui" komencantojn pri korekta uzado de E-o.