Al la enhavo

Olympia kaj Tibeto

de Iippa, 2008-marto-24

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-11 09:13:08

Miaj sugestitaj korektoj:
richardhall:..ili irus al la ekejo (?) kaj farus proteston per rifuzus* starti.
*rifuzo [per rilatas al ilo, tial substantivo]

richardhall:pli bona ..teni idealo::..
:: idealon - sendube vi ne bezonas komenton!

richardhall (Montri la profilon) 2008-aprilo-11 17:21:53

Dankon Miland.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-11 19:25:51

Pacbatalantoj kaj porhomrajt-luktantoj tutmonde!
Mi sugestas vin al alia maniero protesti kontraŭ malbonaĵoj kaj malbenaĵoj, kreataj de Ĉinia registaro.
Anstataŭ senutile svingi flagojn de Tibeto kaj laŭtvoĉe skandi: "Yankee, go home!", prefere ĉesu aĉeti ĉiniajn varojn kaj produktaĵojn.
Ĉar ekonomia lukto pli efektivas nuntempe ol viaj ridigaj admonvokoj.

richardhall (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 12:58:47

Mi konsentas, ke ekonomia protesto estas terure grava. Sed ni diskutis la Ludojn. Ĉe Pekino, ekonomia protesto estos nevidebla. Do ia videbla protesto estas ankaŭ necesa. Miaopinie, ambaŭ estas bezonita.

Terurĉjo:Pacbatalantoj kaj porhomrajt-luktantoj tutmonde!
Mi sugestas vin al alia maniero protesti kontraŭ malbonaĵoj kaj malbenaĵoj, kreataj de Ĉinia registaro.
Anstataŭ senutile svingi flagojn de Tibeto kaj laŭtvoĉe skandi: "Yankee, go home!", prefere ĉesu aĉeti ĉiniajn varojn kaj produktaĵojn.
Ĉar ekonomia lukto pli efektivas nuntempe ol viaj ridigaj admonvokoj.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 07:20:37

Ĉu vi rigardis lastatempan filmon el Tibeto, en kiu grupeto de monakoj detruis ĉirkaŭaĵon? Estas strange, ke youtube kaj aliaj video-portaloj ne havas ĉi-filmo en siaj stokoj. Vero tro doloras? Eĉ pseŭdofutbalspektantoj de mia urbo post hieraŭa "derby" kondutis pli pace (kiel ĉiam polico havis multe da laboro). Eĉ se ĉiuj agnoskas tiun filmeton kiel ĉina manipuleco - ja Dalailamao mem damnis tranĉiloj en manoj de demonstrantoj.
Eble estas tempo por forgesi Tibeton de filmo kun Brad Pitt Sep jaroj en Tibeto. Ĉu mirakle bonaj homoj el ĝi ne ekzistas? Mi opinias ke ili daŭre estas, sed iu(j) provas fariĝi Tibeton dua Palestino, kie rolo de Jaser Arafat havus Dalailamao - kvazaŭ li regas sed vere regas grupeto de ekstremistoj gviditaj el ekstere.
Pacbatalantoj eĉ ne scias kie troviĝas Tibeton: Libereco por Tibeto, sed kie ĝi troviĝas?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 08:02:00

Anstataŭ konsili al sportistoj, kiuj veturas en Ĉinion por sporti, ludi, konkuri kaj venki, oni mem tien iru kaj protestu.

Akiru tibetajn flagojn, faru sloganojn, plakadojn kaj libervole marŝu tra ĉiniaj stratoj kaj placoj por krii decidajn postulojn: "Ĉinia registaro! Tuj liberigu Tibeton!" kaj ne malhelpu al diverslandaj sportistoj.

Sed poste ne plendu!

GEOPAP (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 09:01:49

rideto.gif Mi konsentas kun vi kara amiko.
Oni devas spiri libere!
Terurĉjo:Anstataŭ konsili al sportistoj, kiuj veturas en Ĉinion por sporti, ludi, konkuri kaj venki, oni mem tien iru kaj protestu.

Akiru tibetajn flagojn, faru sloganojn, plakadojn kaj libervole marŝu tra ĉiniaj stratoj kaj placoj por krii decidajn postulojn: "Ĉinia registaro! Tuj liberigu Tibeton!" kaj ne malhelpu al diverslandaj sportistoj.

Sed poste ne plendu!

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 10:08:00

Tibeto eble liberiĝos nature: la nuntempa komunista generacio en Ĉinio forpasos, kaj la 'granda marŝo' de prezidanto Mao kaj la frua Ĉina komunista partio estos nur okazaĵo en historio-libroj, kiel la Soveta revolucio de 1917. Eble ni vidos Ĉinan versiojn de 'Gorbaĉov' (relative junan landestron), 'glasnost' kaj 'perestroika' dum la venontaj jardekoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 10:24:25

Ho-ho, dear Miland, savu tibetanojn Dio de glasnost (libervoĉeco) kaj perestrojka (rekonstruado). rido.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-13 13:36:56

Terurĉjo:Savu tibetanojn Dio de libervoĉeco kaj rekonstruado)
Mi esperas, ke jes. rideto.gif

Reen al la supro