Al la enhavo

Olympia kaj Tibeto

de Iippa, 2008-marto-24

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Iippa (Montri la profilon) 2008-marto-24 19:42:43

La olympiaj ludoj ne devus plenumi por la Tibeto

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-marto-25 21:39:41

Ĉu nur nun la mondo ekscias pri la situacio en Tibeto? Ĉu ni devus reagi tiel idiote kiel Spielberg, kiu ekkongruis al nedemokrataj ĉinanoj nur por ke post kelkaj monatoj diri "ne"? Ni ĉiuj estas hipokrituloj, kaj ĵurnalistoj estas hienoj serĉantaj ŝancon por brileti. Ja io lasis al Ĉinio aranĝi la olimpikojn, ĉu? Kaj kio, ĉu vi opinias ke estus saĝe iru tie ne por sporte kunkuri, sed por fari politikon? Saĝe estus ne iri, sed ĉiuj estos tie. Tibet eksentis ĝustan momenton por postuli sendependencon, sed eĉ infano divenus, ke Ĉinio dampos tion. Dalailamao neniam volis plu ol aŭtonomio por Tibeto. Do unue: el kie ĉinia plendoj al li? Kaj due: se ne al Dalailamao, do al kiu dependas ke sango verŝiĝas?
Kaj Turkio en EU (verŝajne jam en 2016) estas alia afero? La sama.

prahomo (Montri la profilon) 2008-marto-30 08:39:53

tomasoavro:Ĉu nur nun la mondo ekscias pri la situacio en Tibeto? Ĉu ni devus reagi tiel idiote kiel Spielberg, kiu ekkongruis al nedemokrataj ĉinanoj nur por ke post kelkaj monatoj diri "ne"? Ni ĉiuj estas hipokrituloj, kaj ĵurnalistoj estas hienoj serĉantaj ŝancon por brileti. Ja io lasis al Ĉinio aranĝi la olimpikojn, ĉu? Kaj kio, ĉu vi opinias ke estus saĝe iru tie ne por sporte kunkuri, sed por fari politikon? Saĝe estus ne iri, sed ĉiuj estos tie. Tibet eksentis ĝustan momenton por postuli sendependencon, sed eĉ infano divenus, ke Ĉinio dampos tion. Dalailamao neniam volis plu ol aŭtonomio por Tibeto. Do unue: el kie ĉinia plendoj al li? Kaj due: se ne al Dalailamao, do al kiu dependas ke sango verŝiĝas?
Kaj Turkio en EU (verŝajne jam en 2016) estas alia afero? La sama.
gne ?

Meŝig (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 12:56:34

Mi ne vere scias kion pensi pri tiu temo.

Unue, kiu vere scias tion, kion okazas en Tibeto? Pri tio mi legas ion, kaj sekve mi legas la malon. Estas logika, ke Ĉinio defendu sian politikon. Estas logika, ke la tibetaj oponantoj kritiku Ĉinion. Kaj ni ĉiuj scias, ke la amaskomunikiloj malofte estas tute objektivaj. Kaj do, kion pensi?

Due: se estus problemoj en Ĉinio, ĉu agoj pri la olimpiaj ludoj ŝanĝigus ion? Mi pensas, ke tiaj agoj nur malkontetigus la ĉinia popolon. Kaj ĉu la ĉinian popolo estus respondeca pri la problemoj en Tibeto? Ĉu la ĉinianoj elektas siajn regantojn? Eble la plimulto el la ĉinianoj simple meritas ĝui tiun grandan homan feston sen esti insultata.

Lusjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 14:38:43

Tibeto rajtas esti sendependa lando, se tio estas la deziro de la popoloj.

La monda ĵurnalistoj ne povas eniri Tibeton ĉar tio ne estas permesata de Ĉinia guberniestroj. La notic-kanaloj BBC (British Broadcasting Company) petas la bon-kora ĉinioj sendi informoj pri la situacio, sed ne estas facile sendi.

Ne multaj personoj scias ke la Ĉinioj ne permesas la paĝaron GOOGLE bone funkii je Ĉinio. Do, la Ĉinioj kiuj ne sekvas aŭ ne estas kontenta pri la formo per kio la guberniestroj kondukas la lando ne povas libere kontakti alilandulojn.

Plu ol dek personoj mortis dum la konstruado de olimpikaj lokoj, sed Ĉinioj rapide kaŝi la noticojn pri tiu afero.

Mi ne iros, mi ne vidos ludoj kaj mi ne vidos noticojn pri la nuna Olimpikaj Ludoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 17:22:56

Lusjo:Tibeto rajtas esti sendependa lando, se tio estas la deziro de la popoloj.
Ne rajtas, ĉar ĝi estas nefordividebla parto de Ĉinio.

Lusjo:La monda ĵurnalistoj ne povas eniri Tibeton ĉar tio ne estas permesata de Ĉinia guberniestroj. La notic-kanaloj BBC (British Broadcasting Company) petas la bon-kora ĉinioj sendi informoj pri la situacio, sed ne estas facile sendi.
Nur por sendanĝerigi la ĵurnalistojn, ĉar ili plejparte estas tro kuraĝaj kaj stultaj homoj, kiuj pensas nur pri freŝaj novaĵoj.
Ĉu vi vizitis Ĉinion por ke tiel certige raporti pri la malfacileco de afiŝado?

Lusjo:Ne multaj personoj scias ke la Ĉinioj ne permesas la paĝaron GOOGLE bone funkii je Ĉinio. Do, la Ĉinioj kiuj ne sekvas aŭ ne estas kontenta pri la formo per kio la guberniestroj kondukas la lando ne povas libere kontakti alilandulojn.
Mi opiniis Ĉinion kiel la plej loĝatan landon. Ĉu pli ol unu miliardo da homoj estas por vi "ne multaj personoj"?
Sed se nemultaj personoj scias pri la malpermiso, do, kial niaj ĉiniaj samideanoj ne tro plendas? Ĉu ĉinia KGB timigas ilin?

Lusjo:Plu ol dek personoj mortis dum la konstruado de olimpikaj lokoj, sed Ĉinioj rapide kaŝi la noticojn pri tiu afero.
Kia teruraĵo! Kiom da personoj ĉiutage pereas surstrate sub aŭtoradoj?
Rusio dum tuta afgan-milito (kiu daŭris pli ol 10 jarojn) perdis eĉ malmulte ol ĝi ĉiujare perdas en diversaj akcidentoj survojaj.

Lusjo:Mi ne iros, mi ne vidos ludoj kaj mi ne vidos noticojn pri la nuna Olimpikaj Ludoj.
Tamen, domaĝe kaj vane laŭ mi. Viaj striko kaj protesto ne estos atentotaj.

richardhall (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 18:19:56

Mi esperas ke la olympiaj ludoj pace okazos. Sed ankaŭ mi esperas ke la atletoj protestos dum la ludoj. Eble, ili surhavus la tibetan standardon aŭ simbolo de Darfur.

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 19:59:52

richardhall:Mi esperas ke la olympiaj ludoj pace okazos. Sed ankaŭ mi esperas ke la atletoj protestos dum la ludoj. Eble, ili surhavus la tibetan standardon aŭ simbolo de Darfur.
Gratulon, samparolanto de Esperanto! Sed ĉu vi opinias ke la Ĉinaj instancoj allasos la atletojn surporti tibetajn simbolojn?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 20:27:08

Ne misopiniu, estimataj samideanoj kaj ne estu naivaj!
Komunistoj ne estas frenezuloj!
Ili neniam permesos ion, malhelpantan al normala pasado de Olimpiaj Ludoj, des pli tiajn aferojn kiel demonstradon de tibetaj flago, blazono aŭ aliaj simboloj.

Regulrompanto tuj estos forigita el la lando.

Kredu min, malnovan eks-komuniston, gesinjoroj!

richardhall (Montri la profilon) 2008-aprilo-11 08:00:29

Miland:Sed ĉu vi opinias ke la Ĉinaj instancoj allasos la atletojn surporti tibetajn simbolojn?
La cinoj uzas la ludojn por gajni politika advantaĝo. Do mi kredas ke la atletoj devas defii ilin. Se la atletoj preventiĝas, tiuokaze ili ne devas ludi. Sed ili irus al la ekejo (?) kaj farus proteston per rifuzus starti.

Ĉu mi estas naiva? Jes! Estas pli bona esti naiva kaj teni idealo ol esti realisto kaj ciniko.

Reen al la supro