Skip to the content

Olympia kaj Tibeto

by Iippa, March 24, 2008

Messages: 37

Language: Esperanto

horsto (User's profile) April 13, 2008, 5:09:56 PM

Terurĉjo:Ho-ho, dear Miland, savu tibetanojn Dio de glasnost (libervoĉeco) kaj perestrojka (rekonstruado). rido.gif
Estas interese ekscii la tradukon de la vortoj glasnost kaj perestrojka, vortoj kiujn oni ofte aŭdis sed tamen ne komprenis.
Ĉu vi vere uzis la ĝustan prepozicion (de)? Povus esti grave por la signifo de la frazo.

Terurĉjo (User's profile) April 13, 2008, 5:43:40 PM

Ĉinio tre malrapide sed iom post iom iĝas normala demokratia kapitalisma lando. Eble, tian staton atingos nur posteuloj de modernaj ĉinoj, tamen eĉ nun vivkondiĉoj de ili konstante pliboniĝas.
Tial mi korekte uzis la prepozocion "de".
Mi ne volus, ke Dio savu la loĝantaron de Tibeto POR glasnost kaj perestrojka.

sergejm (User's profile) April 14, 2008, 4:40:30 AM

Terurĉjo:
Tial mi korekte uzis la prepozocion "de".
Mi ne volus, ke Dio savu la loĝantaron de Tibeto POR glasnost kaj perestrojka.
Tiam vi devis uzi "for de". Aŭ meti vortojn de la frazo en alia ordo.
Dio de glasnost (libervoĉeco) kaj perestrojka (rekonstruado) povas esti komprentita kiel iu nova dio.

Terurĉjo (User's profile) April 14, 2008, 5:13:23 AM

Mi ne estas pagano.

Paulinho (User's profile) April 14, 2008, 4:45:37 PM

Tiel mi pensas...

Meŝig:Mi ne vere scias kion pensi pri tiu temo.

Unue, kiu vere scias tion, kion okazas en Tibeto? Pri tio mi legas ion, kaj sekve mi legas la malon. Estas logika, ke Ĉinio defendu sian politikon. Estas logika, ke la tibetaj oponantoj kritiku Ĉinion. Kaj ni ĉiuj scias, ke la amaskomunikiloj malofte estas tute objektivaj. Kaj do, kion pensi?

Due: se estus problemoj en Ĉinio, ĉu agoj pri la olimpiaj ludoj ŝanĝigus ion? Mi pensas, ke tiaj agoj nur malkontetigus la ĉinia popolon. Kaj ĉu la ĉinian popolo estus respondeca pri la problemoj en Tibeto? Ĉu la ĉinianoj elektas siajn regantojn? Eble la plimulto el la ĉinianoj simple meritas ĝui tiun grandan homan feston sen esti insultata.

Paulinho (User's profile) April 14, 2008, 4:49:39 PM

La rajto de la tibeta popolo estas efektiva.

sed la pova presarto nur profitas.

La fino de la ludoj portos la finon de la kriado per la Tibeto.

Espi (User's profile) April 14, 2008, 5:17:22 PM

Tiel estos! Bedaŭrinde! malgajo.gif

prahomo (User's profile) April 16, 2008, 5:07:12 AM

Espi:Tiel estos! Bedaŭrinde! malgajo.gif
gne ?

Terurĉjo (User's profile) April 16, 2008, 7:28:20 PM

prahomo:gne ?
Ankoraŭfoje mi respondas al vi: NIGNE!
Ĉu ne estas kompreneble? Eĉ por prahomo?

Crave (User's profile) April 21, 2008, 1:41:28 PM

Saluton !

Laŭ mi, la fakto pli grava estas, ke multaj ribeloj ofte okazas en Ĉinio (per la mizero, la polucio...), sed oni sole parolas de Tibeto, ĉar la uestaj landoj havas intereson (plivole romantika) en ĝi.

Kaj tamen oni eblas pensi, ke laj ribeloj en Tibeto okazigas ĉar la Tibetanoj ne povas profiti de la ekonomia kresko : ĝi estas kondukita da laj Han-aj Ĉinioj.

(mi estas komencanto : ĉiuj korektecoj estas bonvenaj)

Back to the top