Al la enhavo

Malantaŭ sep montoj kaj riveroj troviĝis… Esperantujo

de StefKo, 2017-februaro-06

Mesaĝoj: 161

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-15 09:57:57

Prohibita aparato

Polico suspektis bacan pri brandofarado. Li ne konfesis la kulpon. Policistoj alveturis por fari priserĉon. Dum la priserĉado, ili trovis en subtegmento la kaŝdistilistan aparataron.
– Kaj kio, baca, nun vi ankaŭ ne konfesas la kulpon? – demandas la policisto.
Jeble vi jankaŭ kulpigos min pri seksa perforto? La japaraton jankaŭ havam!

externalImage.png
Tio estas tiu ĉi prohibita aparato. (el: sadistic.pl)

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-16 07:39:22

“Ho, ci trudemaj turistoj!”

La neĝa vintro, laŭ kutime en montaro…. La turistoj loĝantaj ĉe maljuna montarano demandas lin:
Baca, kial vi ne jungas ĉevalojn?
Car ne havam sledon.
– Do pro kio vi ne faras ĝin?
Car ne havam jarbazon.
– En arbaro estas multe da arbaĵo. Kiam vi ne alveturigas ĝin?
– Jam parolim jal vi – ne havam sledon.

externalImage.png
Ĉi junaj viroj slede promenas al arbaro. Ili tre volonte forportus iun kun si, plej volonte iun junulinon... (el: www.triotravel.pl)

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-17 09:07:30

Ĉiuj vojoj kondukas al Zakopane...

Turistoj perdis la vojon. Fine ili trafis ian vojon. Ili rigardas – baca veturas ĉare. Ili demandas lin:
Baca, ĉu tra tiu ĉi vojo ni aliros al Zakopane?
Jaliros, kial ne!?
Baca, kiel longe ni irados?
– Piede plenan tagon.
Baca, vi prenos nin en vian ĉaron?
– Certe! Metu vin jen caron!
Ili ekveturis. Post du horojn ili demandas:
Baca, se ni irus ĉi-voje en la inversa direkto, ĉu ni alirus al Zakopane?
– Certe! Kial ne!
– Kaj kiel longe ni iradus?
Baca gratis al si la kapon kaj diras:
Jirado forprenus jal vi cirkaŭ du horoj.

https://images90.fotosik.pl/277/79218edb5a007307.j...
Ŝi iras el Zakopane. Malantaŭe de ŝi - Gievont, malantaŭe de ĝi - Zakopane.

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-18 08:52:49

Iam ĉiuj manĝadis el unu pladego…

Turisto loĝanta ĉe maljuna montarano demandas lin:
Baca, ĉu via hundo sur ĉiu tiel fiksas sian rigardon?
– Nee! Nur se iu mandzas jel lia pladetko.

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-19 09:19:54

Tra kiel tordaj vojoj vagas la homa pensado – la fivortoj (parto 2-a)

Fivortoj – ili estas oftaj, ni aŭdas ilin ĉie. Ni devas koni ilin malgraŭ neuzado, aliokaze ni ne komprenos aliulojn.
Ĉifoje kaco – la dua, plej populara fivorto. En la pola, en la montarana dialekto de la pola kaj en mEO (kaj certe en diversaj slavaj lingvoj), la vortoj kaj lingvaĵoj kun inkludita vorto "kaco" havas diversspecajn signifojn. Tra kiel tordaj vojoj vagas la homa pensado! Kaj, povas esti, ne? Eble estas en tiu vortuzado ia simpla logiko? Kiel tio aspektas en viaj lingvoj?
Jen la ekzemploj de uzado la vorton "kaco":
1. kaco
1)peniso,
2)homo havanta fiajn ecojn (fripona, malhonesta, malsincera, k.t.p.) ekz. Li estas ordinara kaco.
3)homo kiun parolanta ne respektas, antaŭ kiu na timas, ekz. Ci kaco! Defiku de mi!
2. … kaj kaco (n)…
1)lingvaĵo finiganta eldiron, ignoranta, malestimanta pridiritan aferon, ekz. Mi diris la veron al ĉiuj, kaj kaco! Tio signifas: Mi diris tion kaj mi nenion timas!
2) antaŭ neniu mi timas, nenion iu faros al mi, ekz. Mi diris al li la veron kaj kacon li faros al mi.
3. kaca, kace
1)malbona(e), malforta(e), malsolida(e) k.t.p., havanta malbonajn, netaŭgaj ecojn (por diranto)
ekz. Kiel vi sentas? Kace! Kia ĝi estas? Kaca!
4. laŭkaca, laŭkace
1)tre bona(e), impona(e), forta(e), ekz. Kia kolego li estas? Laŭkaca! Kiel vi fartas? Laŭkace!
5. por kaco
1)por kio?
2)por nenio, ekz. Por kaco vi aliris tien? Jes, por kaco!
6. de kaco, de kaco kaj iom
1)multe, ekz. Mi havas monon de kaco. Mi havas de kaco kaj iom da mono.
7. sur kacon
1)por kio? (probable rusismo), 2)por nenio, ekz. Sur kacon tio estis bezona al mi?
8. sur kaco
1)sur nenio, ekz. Sur kaco mi alportos tion? (Tio signifas, ke mi havas nenian bezonon por alporti tion)
9. per kaco
1)per nenio, ekz. Per kaco mi malŝraŭbas? (Mi havas nenion por malŝraŭbi)
10. en kacon
1) fari el iu stultulon, ekz. Li faras min en kacon.
2) malestimi iun, ekz. Kisu min en kacon! (Tio signifas, ke mi ignoras vin)
11. sub kacon
1)superruzi iun, ekz. Li penas preni min sub kacon kaj elpremi ĉiujn monojn.
2)ŝerci pri iu, ekz. Li ŝatas preni aliajn sub kacon.
12. nek kacon (probable rusismo)
1)neniun, ekz. Ĉu vi vidas iun? Nek kacon! (Tio signifas: neniun)
2)nenion, ekz. Vidis vi ion nokte? Nek kacon!
3)neniom, ekz. Donos vi iom da mono? Nek kacon!
13. prikaci
1)stultiĝi

Kaj, probable, multe da aliaj…

Ni provu kompreni sekvan dialogon de du sakremaj montaranoj:

– Stasek, ci havas de kaco la monon, pruntdonu jal mi cent dolarojn.
– Ci prikacis? Ne prenu min sub kacon! Ne jestam rica. Dek dolarojn povam pruntdoni jal vi, nek kacon pli.
– Ne jestu kaco! Sur kacon jal mi dek dolarojn!?
Nek kacon! Ne pruntdonom!
Kace! Devam jiri jal tiu kaco, Jontek.

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-20 08:57:24

Eta miskompreno

En unu montara vilaĝo lupoj kaptadis ŝafojn. La montaranoj postulis kunvenon kun la estraro koncerne tiun aferon. Alvenis la vilaĝanoj, la komunuma estraro kaj unu juna ekologo.
La montaranoj komencis krii:
– La lupojn jekfiki ! Jentute disfiki !
La juna ekologo protestas:
– La lupo estas la specio protektita! La mortigado estas prohibita! Mi proponas kaptadi ilin kaj sterilizi por ke ili ne volu seksumi. Tiel la problemo solviĝos…
Responde al tio leviĝis unu furioza montarano kaj krias al li:
– Sinjoretko, vi ne jekkomprenis nin! Ni ne diris ke lupoj fikas niajn safetkojn, ni diris ke lupoj voras jilin!

____________________
jekfiki, disfiki - v. pli supre

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-21 07:44:18

La naskotaga donaco

ĈAK (Ĉefa Agentejo Kriminala) Departamento Loka en Zakopane… La telefono sonas…
– ĈAK Zakopane, mi aŭskultas…
– Jontek jel Bukovina. Volam denunci, ke maljuna Stasek Hovanjec jel Bukovina kasas narkotikojn jen jarbazoj surkorte.
– Dankon! Mi alprenis denuncon!
La sekvan tagon la taĉmento de la agentoj enkuras la korton de maljuna Stasek Hovanjec, disĵetas la stako de arbaĵo, hakas ĉiun ŝtipon kaj… nenion trovas. La agentoj pardonpetas la montaranon kaj forveturas.
Stasek, mira, rigardas ĉion, subite sonas la telefono:
– Saluton, Stasek! Jontek parolas. CAK-anoj jestij ce vi?
Jestij
Jarbazon sufice hakij?
– Sufice…
– Kun ciuj bondeziroj jal naskotago! Hoj!

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-22 12:57:49

Sencesa drinkado

Turisto alveturis, kiel ĉiujare, al la sama baca, al ferio en montaro. Li pririgardis ke en vilaĝo estas nova vilaĝestro, do demandas la bacan:
Baca, mi vidas ke vi havas la novan vilaĝestron. Kiel li kondutas?
– Ne sciam, sobrece ne vidim lin – respondas la baca.
– Li sencese drinkadas? – demandas la turisto.
– Li? Neee! Mi!

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-23 08:10:30

Ĉu oni povas kalkuli grandan nombron de ŝafoj!?

Turisto iras apud montpaŝtejo, rigardas – baca kuŝas sur herbejo kaj gardas la egan gregon da ŝafoj. Li demandas lin:
Baca kiom da ŝafetoj vi havas?
– Ne sciam, jekkiam volam kalkuli jilin, jantaŭ finigo jekdormam

StefKo (Montri la profilon) 2017-marto-24 07:42:32

“Tiuj ne jestaj jinfanoj, tiuj jestaj filoj de…”

La montaranoj estas homoj simplaj, ordinaraj, malkleraj, sakremaj. Kiel ili traktas siajn infanojn, precipe tiujn neobeemajn? En iuj familioj estas oftaj kaj sakrado, kaj batado. En la aro de la uzataj sakraĵoj kaj aliaj fivortoj estas: „ci filo de putino”, „deputina filo”, „putino cia patrino”.

Unu turisto alveturis al Zakopane. Kiele, sur stacio montaranoj invitas alvenantojn kaj proponas loĝejojn. La turisto preferas loĝejon silentan do demandas unu montaranon:
Baca, havas vi infanojn?
La montarano bone scias kial la turisto demandas pri infanoj, do respondas:
Jinfanoj!? Ne! Ne havam.
Ili alveturis al la loĝejo, la turisto rigardas – sur la korto kuradas infanoj. Li diras riproĉe al la montarano:
Baca, vi diris, ke vi ne havas infanojn!
– Tiuj!? Tiuj jestaj filoj de putino, ne jinfanoj!

externalImage.png
Tiuj ĉi montaranaj infanoj certe estas bonkondutaj. (el: s3.flog.pl)

Reen al la supro