Al la enhavo

Riismo

de Kantoj14, 2018-julio-12

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-julio-12 11:54:19

Mi kurioze scivolas, tion kion vi pensas pri riismo.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Riismo

Opinioj?

Metsis (Montri la profilon) 2018-julio-12 13:14:32

Ekde mi esperantiĝis, mi estas uzanta "ri", sed mi uzas nek -iĉ- nek -in-formojn: instruisto ĉiam estas instruisto. En tiuj tre raraj okazoj mi devas montri, ke temas pri vira aŭ virina instruisto, mi diras ĵus ĉi tiel: vira aŭ virina instruisto.

Rilate al la riismo mi uzas singularajn ge-formojn, ekz-e gepatro por montri, ke temas pri unu el la gepatroj, egalas kiu.

Notu, ke mia denaska lingvo malhavas seksmontrajn personajn pronomojn, kaj ĉi tiel paroli per ilin estus tre stranga. Oni diras nur "doktoro NN" kaj ne "sinjoro doktoro NN" aŭ "sinjorino doktorino NN".

Roch (Montri la profilon) 2018-julio-12 21:27:19

Kio estus la etimologio de "ri" demando.gif

li = Fre. il, lui, Ita. lui
ŝi = Eng. she, Ger. sie
ĝi = Lit. ji, jis

https://www.scribd.com/document/23362312/Etymologi...

Metsis (Montri la profilon) 2018-julio-13 07:15:45

Roch:Kio estus la etimologio de "ri" demando.gif
Mi pensas, ke oni nur volis
  • duliteran pronomon laŭ la modelo de plejparto de aliaj personaj pronomoj
  • klare distingebla de aliaj personaj pronomoj kaj en prononco kaj en skribo

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-julio-13 11:56:44

Metsis:Ekde mi esperantiĝis, mi estas uzanta "ri", sed mi uzas nek -iĉ- nek -in-formojn: instruisto ĉiam estas instruisto. En tiuj tre raraj okazoj mi devas montri, ke temas pri vira aŭ virina instruisto, mi diras ĵus ĉi tiel: vira aŭ virina instruisto.

Rilate al la riismo mi uzas singularajn ge-formojn, ekz-e gepatro por montri, ke temas pri unu el la gepatroj, egalas kiu.
Mi tre ŝatas vian maluzado je seksmontraj vortoj! Mi pensas ke -iĉ- kaj -in- estas oportuna, sed mi ankaŭ esperas ke ili ne estus uzadaj multe. Ili ne estas necesa ordinare.

Tamen, mi malpli ŝatas via uzado je ge-. Ne ĉar estas malbona ideo, sed ĉar mi sentas ke ni perdas ion interesan kiam ni ŝanĝas ĝin tiel. Ne importa, sed interesa.

Dankon por via respondo!

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-julio-13 12:03:11

Metsis:
Roch:Kio estus la etimologio de "ri" demando.gif
Mi pensas, ke oni nur volis
  • duliteran pronomon laŭ la modelo de plejparto de aliaj personaj pronomoj
  • klare distingebla de aliaj personaj pronomoj kaj en prononco kaj en skribo
Jes, la vorto estis kreita praktike, ne de alia lingvo.

sergejm (Montri la profilon) 2018-julio-15 09:34:25

Ekzistas misprononco de 'l' antataŭ 'r' kaj male. Do tio povas esti plia kaŭzo de elekto de 'ri'

Reen al la supro