Al la enhavo

Do you believe Esperanto will reach its full potential?

de sophietsesmelis, 2018-aŭgusto-14

Mesaĝoj: 60

Lingvo: English

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-23 21:06:13

Malfacilas peti klarigojn kiam oni ne estas en amika aŭ kunlabora etoso. Se estas disputo kun iu intelekte malhonesta, li komprenos nur tion kion favoras lian opinion, kaj estos tute stulta pri la cetero.

Por aferoj dirindaj sed ne direblaj, kiel sentoj, gustoj, ktp, oni povas uzi metaforojn, sed mi dubas, ke aŭtomata tradukilo kapablus imagi iujn.

prostof (Montri la profilon) 2018-oktobro-24 09:50:59

Altebrilas :"sed mi dubas, ke aŭtomata tradukilo kapablus imagi iujn."

Vortoj por tradukado vi elektas vin mem. Elektu la necesajn vortojn . La tasko de aŭtomata tradukisto estas traduki ĉi tiujn vortojn kiel plej precize ebla en alian lingvon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-25 08:44:02

Jen kuŝas la problemo: la vortoj ne elvokas la samajn sentojn en ĉiuj kulturoj. Por fari metaforon, povas elekti vorton, kiu sonas bone kaj bele en mia gepatra lingvo, sed kiu aspektas vulgara, blasfema aŭ insulta en alia lingvo. Do mi povas nevole ofendi aliajn homojn. Iuj landoj ŝatas diketajn vorinojn, aliaj preferas maldiketajn: komplimento povas iĝi insulta, kaj ĉu aŭtomata tradukilo povas helpi la delikatajn klarigojn kiujn oni bezonas por peti pardonon? Mi pludubas.

prostof (Montri la profilon) 2018-oktobro-25 16:40:23

Ekzistas multaj ekzemploj de miskompreno de homoj, kiuj parolas pri la sama en sia propra lingvo. Male, reciproka kompreno de homoj de malsamaj nacioj, kiuj estas amikoj kaj kreas familiojn.
Lin ĉefa por eviti senprudentajn agojn kaj paciencon en komunikado, ne hezitu klarigi ĉu vi komprenis ĝuste.

Metsis (Montri la profilon) 2018-oktobro-26 07:29:04

prostof: La tasko de aŭtomata tradukisto estas traduki ĉi tiujn vortojn kiel plej precize ebla en alian lingvon.
Bona traduko ne estas laŭvorta, sed tradukas la ideon, la mesaĝon.

Lasu min prezenti kazon de tre malbona laŭvorta traduko. La decidoj de la EU-juĝejoj estas originale skribitaj en la juĝa franca kaj la regulo estas, ke oni devas traduki ilin laŭvorte, eĉ tiel, ke ekz. la unua frazo de la dua ĉapitro en la paĝo 32 en ĉiuj lingvaj versioj respondas al la unua frazo de la dua ĉapitro en la paĝo 32 en la originala franca versio. Alidire la nombro de frazoj kaj ĉapitroj devas esti ekzakte sama kaj la frazoj proksimume egallongaj. Plie la stilo de la franca versio estas tio de la franca leĝara tradicio, ne la germana (uzata en multaj landoj) aŭ ne la anglosaksa aŭ... La konsekvenco estas, ke eĉ altedukitaj leĝistoj en aliaj EU-landoj havas grandegaj malfacilecojn kompreni la decidoj de la EU-juĝejoj. Por profanoj la decidoj estas tute malkompreneblaj (jes, mi havas personan sperton).

prostof (Montri la profilon) 2018-oktobro-26 10:02:55

En la rusalingvo estas esprimita kiel ŝerco:
La reganto eldonas la dekreton:"Казнить нельзя помиловать!" " Ekzekuti neeble amnestii ! " kaj samtempe forgesis meti punkton. La sklavo ricevas kaj ne scias kompreni "Ekzekuti" "Neeble amnestii !" aŭ "Ekzekuti neeble." "Amnestii !"

Por preciza kompreno ĝi estas ĉiam necese demandi klarigantajn demandojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-29 10:02:12

Ĉu sklavo rajtas peti klarigojn? Kutime, li tuj obeu kaj estu ekzekutata poste kaze de eraro.

prostof (Montri la profilon) 2018-oktobro-29 17:43:23

Altebrilas:Ĉu sklavo rajtas peti klarigojn? Kutime, li tuj obeu kaj estu ekzekutata poste kaze de eraro.
La vorto sklavo ĉi tie ne estas subkomprenata. Nur la vortoj de la dekreto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-29 20:38:33

Tio estas ekzemplo de miskompreno: mi provis ŝerci pri via respondo (sed kun la pli serioza intenco atentigi al vi, ke peto de klarigoj funkcias nur en helpema ĉirkaŭaĵo).

Mi bone komprenis, ke la loko de la punkto en via ekzempla frazo tute maligas la signifon, kaj tio povas havi gravajn konsekvencojn. Sed mi neniam asertis ke la vorto "sklavo" estis subkomprenata.

Ev_Jin (Montri la profilon) 2018-novembro-17 14:16:16

a language which will live by what?by the beauty of it or the rigorous?
i think it is the human.
human speak the language that will not die

Reen al la supro