Skip to the content

'Preni aŭtobuson' aŭ aliaj esprimoj?

by Jean_Marc, December 7, 2018

Messages: 17

Language: Esperanto

Jean_Marc (User's profile) December 7, 2018, 3:13:20 PM

En https://lernu.net/kurso/nakamura/19/8, mi legis la esprimon
'Unue ni devos preni aŭtobuson al la stacidomo'
Mi tuj komprenis ĝin. Tamen tia uzo de la vorto 'preni' surprizis min. Estas tre komuna esprimo en la franca, la angla kaj aliaj eŭropaj lingvoj. Sed tiu uzo estas tre malproksima de la ĉefa senso de 'preni'. Ĉu ĝi estas tuj komprenebla per Ĉinoj, Japanoj, ktp ? Ĉu uzi pli logikan esprimon, kiel 'iri aŭtobuse' ne pli taŭgus por internacia interkomprenado ?
Janmarko

sergejm (User's profile) December 7, 2018, 4:06:41 PM

En rusa lingvo oni povas diri 'mi prenas biciklon/aŭton/taksion' - t.e. kiam temas pri propra veturilo.
En la angla tio ĉi disvastiĝas ankaŭ pri komunaj veturiloj.
En la rusa oni diras 'mi sidiĝas sur ĉevalon/sur bicklon/en aŭton/en taksion/en aŭtobuson/en tramon/en metroon' - estas pli komprenebla, sed ankaŭ estas uzata eĉ se en veturilo mankas sidloko kaj la pasaĝero devas stari.

StefKo (User's profile) December 7, 2018, 4:36:59 PM

Jean_Marc:En https://lernu.net/kurso/nakamura/19/8, mi legis la esprimon
'Unue ni devos preni aŭtobuson al la stacidomo'
Mi tuj komprenis ĝin. Tamen tia uzo de la vorto 'preni' surprizis min. Estas tre komuna esprimo en la franca, la angla kaj aliaj eŭropaj lingvoj. Sed tiu uzo estas tre malproksima de la ĉefa senso de 'preni'. Ĉu ĝi estas tuj komprenebla per Ĉinoj, Japanoj, ktp ? Ĉu uzi pli logikan esprimon, kiel 'iri aŭtobuse' ne pli taŭgus por internacia interkomprenado ?
Janmarko
Vortaro.net donas 9 signifojn de "preni". En la 6-a estas:

"6. Havigi al si ion uzotan: preni apartamenton, droŝkon (...)"

Ĉu tio ne sufiĉas?

Kial iri aŭtobuse kaj ne veturi aŭtobuseutiligi aŭtobuson?

sergejm (User's profile) December 7, 2018, 4:43:00 PM

Stefko, ĉu vi diros 'mi prenis apartamenton' se vi ricevos nur liton en unu ĉambro? Ja la samo okazas, se vi 'prenas aŭtobuson'.

StefKo (User's profile) December 7, 2018, 4:46:40 PM

sergejm:Stefko, ĉu vi diros 'mi prenis apartamenton' se vi ricevos nur liton en unu ĉambro? Ja la samo okazas, se vi 'prenas aŭtobuson'.
Evidente ne! Sed preni droŝkon estas responda, ĉu ne?

sergejm (User's profile) December 7, 2018, 4:51:38 PM

'preni droŝkon' taŭgas. Eĉ vi povas preni aŭtobuson por veturigi tutan vian familion se en droŝko mankas lokojn por ĉiuj.

StefKo (User's profile) December 7, 2018, 4:57:44 PM

@Jean_Marc:

Iri aŭtobuse laŭ Vortaro.net ankaŭ estas bone - "4. (iu) Moviĝi helpe de besto, de maŝino..."

Homo senĉese lernas!

Jean_Marc (User's profile) December 7, 2018, 5:57:52 PM

Dankon al ĉiuj
@StfkO - Kial iri aŭtobuse kaj ne veturi aŭtobuse aŭ utiligi aŭtobuson?
Tute trafaj, eĉ eble preferindaj. Mi ne serĉas perfektan tradukon, mi nur miras ĉu tia uzo de 'preni' estas pli enŝovitaĵo de naciaj lingvoj ol facile komprenebla, internacia esperanta lingvouzo.
Mi klopodas ne uzi elfrancaĵojn skribante en Esperanto, ne tute sukcese, mi timas.

Metsis (User's profile) December 7, 2018, 10:08:19 PM

Mi prenas aŭtobuson signifas al mi, ke aŭtobuso estas nur unu el alternativoj. Eble ekzistas aliaj, ekz. mi prenas biciklon.

Mi iras aŭtobuse signifas la veturadon mem.

Mi sidiĝas sur taksion estas iomete stranga, ĉar ĝi ne necese signifas, ke la veturilo moviĝas. Pleje oni sidiĝas sur seĝon aŭ sofon.

mimoprobegal (User's profile) December 8, 2018, 3:49:23 AM

Jean_Marc:'Unue ni devos preni aŭtobuson al la stacidomo'
Unue ni devos veturi per aŭtobuso al la stacidomo.

Back to the top