Skip to the content

Etimologio de Esperanto : De kie venas la vortoj ?

by Zam_franca, August 31, 2019

Messages: 11

Language: Esperanto

Zam_franca (User's profile) August 31, 2019, 9:40:41 AM

Kial povas oni koni la etimologion de esperantaj vortoj ? Ĉu estas retejo por tio ?

Urho (User's profile) August 31, 2019, 1:12:05 PM

Estas bone legi ĉi tiun artikolon ĉe la Esperantlingva Vikipedio:
Esperanta etimologio

Zam_franca (User's profile) August 31, 2019, 3:16:24 PM

Dankon

sergejm (User's profile) August 31, 2019, 7:13:05 PM

Serĉu "Etimologia vortaro de Esperanto" - vi povas trovi kaj elŝuti kelkajn

Nala_Cat15 (User's profile) September 12, 2019, 6:40:37 PM

laŭ guglo-traduko,Kiel vi scias, la vorto por esperi en la franca estas "espérer"(simile en la hispana) kaj multaj esperantaj vortoj elvenas la francan. Do la vorto esperi verŝajne devenas "espérer" kaj la -anto finaĵo signifas "oni kiu...." "oni kiu esperas"

Zam_franca (User's profile) September 12, 2019, 7:13:38 PM

Nala_Cat15:laŭ guglo-traduko,Kiel vi scias, la vorto por esperi en la franca estas "espérer"(simile en la hispana) kaj multaj esperantaj vortoj elvenas la francan. Do la vorto esperi verŝajne devenas "espérer" kaj la -anto finaĵo signifas "oni kiu...." "oni kiu esperas"
Dankon. Mi jam ĝin sciis. Kiam mi diris "Etimologio de Esperanto", mi volis diri la etimologion de pluraj esperantaj vortoj. Ekzemple "ĉu" venas el la pola "czy", sed mi ne scias de kie venas la verbon "ŝajni" (se mi faris erarojn, bvlu diri min dankon).

sergejm (User's profile) September 12, 2019, 8:00:16 PM

András-Rajki-Etimologia-Vortaro-de-Esperanto.pdf

ŝajni Ger. scheinen

Zam_franca (User's profile) September 14, 2019, 8:35:28 AM

sergejm:András-Rajki-Etimologia-Vortaro-de-Esperanto.pdf

ŝajni Ger. scheinen
Koran dankon.
Ĉu "lit." estas por Lithuanian, litova ?

Metsis (User's profile) September 14, 2019, 9:51:57 AM

Mi ne scias, kie vi vidis la mallongigon lit., sed plej ofte ĝi signifas literaturo..

sergejm (User's profile) September 14, 2019, 9:58:44 AM

Mi supozas, li vidis ĝin en menciita de mi vortaro. Tie ĉiuj mallongigoj signifas lingvon, mi pensas litova - unu el fontlingvo de Esperanto

Back to the top