Skip to the content

Emoĝio por la Esperanta flago

by Zam_franca, April 3, 2020

Messages: 14

Language: Esperanto

Zam_franca (User's profile) April 3, 2020, 6:32:08 PM

Nia verda standardo ne havas emoĝion (angle emoji). Eĉ se kompreneble indas agadi rektege por ŝanĝi tion, mi proponas la jenan solvon: uzi la flagon de Niĝerio 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬. Ja estas tute ne perfekta solvo, kompreneble. Kaj la niĝerianoj prave ne estos feliĉaj de tio. Ĝuste tiu aĉeco estas forco. Se esperantistoj uzegus ĝin, grandiĝos la problemo, kaj oni parolos iom pri Esperanto, kaj revante, eble aperos emoĝio por la Esperanto-flago. Eble niĝerianoj komprenos nian problemon, kaj helpos al ni.
Kompreneble, se vi ne ankoraŭ komprenis, la celo ne estas ŝteli nacian flagon.

Do, ni uzu tiun flagon! Ni desmontru, ke Esperantujo bezonas emoĝian flagon 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 🇳🇬 !

flanke (User's profile) April 4, 2020, 4:30:07 AM

Ho,ja estas bona ideo,ke Esperantujo granda havas sian emoĝi-flagon.

Kaj krome,de Vikipedio mi trovis nur ĉi tion:
https://github.com/Crissov/unicode-proposals/issue...

Jxusteno (User's profile) April 4, 2020, 9:40:22 AM

Oni jam uzas la verdan koron (💚) kiel signon de Esperanto.

Zam_franca (User's profile) April 4, 2020, 9:41:15 AM

"🏳‍⭐‍💚" mi jam konis. Tamen ĝi estas tro longa umo, kaj ne estas vera emoĝia flago, tiel kiel la emoĝia flago de UN, aŭ kiel tiel tiu de la movado por la GLAT-rajtoj.

Jxusteno (User's profile) April 4, 2020, 9:50:18 AM

Zam_franca:"🏳‍⭐‍💚" mi jam konis. Tamen ĝi estas tro longa umo, kaj ne estas vera emoĝia flago, tiel kiel la emoĝia flago de UN, aŭ kiel tiel tiu de la movado por la GLAT-rajtoj.
Mi vidis onin uzi la verdan koron sen la stelo kaj flago.
Jes, sed mi dubas ĉu uzado de la Niĝeria flago efektive kaŭzos indignon. Lastatempe oni ŝajne volas aldoni emoĝion de la transseksula flago, kvankam jam estas transseksula signo (⚧️), kiu iafoje povas uziĝi kiel neduumula.

flanke (User's profile) April 4, 2020, 9:54:09 AM

Jxusteno:Oni jam uzas la verdan koron (💚) kiel signon de Esperanto.
Ĉu la verda koro (kiel la signo de Esperanto) jam estas ekuzata historie,aŭ ĝi estas ekuzata nur ekde nuntempo?(Mi signifas,ke de kiam ĝi estas ekuzata)

Jxusteno (User's profile) April 4, 2020, 9:56:34 AM

flanke:
Jxusteno:Oni jam uzas la verdan koron (💚) kiel signon de Esperanto.
Ĉu la verda koro (kiel la signo de Esperanto) jam estas ekuzata historie,aŭ ĝi estas ekuzata nur ekde nuntempo?(Mi signifas,ke de kiam ĝi estas ekuzata)
Kredeble oni ekuzis ĝin kiel signon de Esperanto post kiam oni eksentis la bezonon de Esperanta emoĝio.

Zam_franca (User's profile) April 4, 2020, 9:57:15 AM

flanke:
Jxusteno:Oni jam uzas la verdan koron (💚) kiel signon de Esperanto.
Ĉu la verda koro (kiel la signo de Esperanto) jam estas ekuzata historie,aŭ ĝi estas ekuzata nur ekde nuntempo?(Mi signifas,ke de kiam ĝi estas ekuzata)
Laŭ mi, ĝi ne estas maljuna simbolo; miakrede ĝi nur estas simpla verdaĵo.

Frano (User's profile) April 4, 2020, 1:38:31 PM

Zam_franca:
flanke:
Jxusteno:Oni jam uzas la verdan koron (💚) kiel signon de Esperanto.
Ĉu la verda koro (kiel la signo de Esperanto) jam estas ekuzata historie,aŭ ĝi estas ekuzata nur ekde nuntempo?(Mi signifas,ke de kiam ĝi estas ekuzata)
Laŭ mi, ĝi ne estas maljuna simbolo; miakrede ĝi nur estas simpla verdaĵo.
La verda koro

Tadugl (User's profile) April 4, 2020, 1:40:09 PM

Saluton !

La ideo estas tre bona, mi serĉis sur Guglo, kiel peti novan Emoĝion.
Sed ĝi ŝajnas iomete komplika. Eble oni devus trovi esperantistajn komputikistojn...

(angla lingvo)
http://blog.unicode.org/2018/04/submissions-open-f...
https://www.unicode.org/emoji/proposals.html

Back to the top