Al la enhavo

Emoĝio por la Esperanta flago

de Zam_franca, 2020-aprilo-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 21:24:54

Frano:
Zam_franca:
flanke:
Jxusteno:Oni jam uzas la verdan koron (💚) kiel signon de Esperanto.
Ĉu la verda koro (kiel la signo de Esperanto) jam estas ekuzata historie,aŭ ĝi estas ekuzata nur ekde nuntempo?(Mi signifas,ke de kiam ĝi estas ekuzata)
Laŭ mi, ĝi ne estas maljuna simbolo; miakrede ĝi nur estas simpla verdaĵo.
La verda koro
Dankon! Ja estas kortuŝa!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-04 21:39:28

Tadugl:Saluton !

La ideo estas tre bona, mi serĉis sur Guglo, kiel peti novan Emoĝion.
Sed ĝi ŝajnas iomete komplika. Eble oni devus trovi esperantistajn komputikistojn...

(angla lingvo)
http://blog.unicode.org/2018/04/submissions-open-f...
https://www.unicode.org/emoji/proposals.html
Dankon pro la ligiloj.
Ja estas farebla!!
Se UEA, la plej lertaj komputilemaj esperantistoj kiel Chuck Smith agadas kune kun la diplomata subteno por-Esperantaj nacioj kiel Ĉinujo, Kubo kaj eble Pollando, ja estas farebla!
Peticio ne estu por Apple. Ili estu por UEA! Ja la afero fareblas!
Ĉar jes, Duolinguo necesigas Esperantan emoĝian flagon. Oni povas diri "Me encanta aprender español 🇪🇦 🇲🇽", oni povas diri "J'adore apprendre le français 🇨🇵 🇧🇪", sed oni ne povas diri "Mi ŝategas lerni Esperanton 🇳🇬".

Miloj da junuloj en Ĉinujo kaj eĉ ankaŭ en Hungarujo lernas Esperanton. Cent miloj da pliaj homoj eklernos Esperanton per Duolinguo franclingve aŭ ĉinlingve.
"Kio estas Esperanto?" Al tiu respondo eblu respondi ankaŭ per emoĝia flago!

Tadugl (Montri la profilon) 2020-aprilo-06 13:17:22

Mi rigardis la liston de proponitaj emoĝioj. Estas du "Esperanto Flag", eble unu sukcesos.
Mi ankaŭ vidis tion (angla lingvon) : https://github.com/Crissov/unicode-proposals/issue...

Do mi pensas, ke ne necesitas fari novan peton, sed sekvu la petojn en progreso.
Eble unu peticio ?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-06 16:19:05

Tadugl:Mi rigardis la liston de proponitaj emoĝioj. Estas du "Esperanto Flag", eble unu sukcesos.
Mi ankaŭ vidis tion (angla lingvon) : https://github.com/Crissov/unicode-proposals/issue...

Do mi pensas, ke ne necesitas fari novan peton, sed sekvu la petojn en progreso.
Eble unu peticio ?
Jes, peticio bonas!
Jam estis peticio pri tio, sed ĝi ne funkciis bone kaj ĉesiĝis.
Ĉu tie iu kapablus ekigi peticion por emoĝio por la verda flago?
Poste, oni diskonigos ĝin tra la tuta ret-Esperantujo!

Reen al la supro