Al la enhavo

Slava interlingvao

de nikko, 2008-decembro-15

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

More (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 19:15:25


Mi estis leganta viajn mesaĝojn kaj certe la afero de ĉi tiu fadeno ŝajnas interesege, kvankam mi ŝatus koni iom pli pri la Slovio. Tial, mi volas demandi al vi la jendubetojn:

- Ĉu estas tutcerte ke per la Slovio oni povas kompreni ĉiun slavan lingvon perskribe kaj perparole?

- Kio estas la nivelo de reciproka komprenebleco ekzistinta inter la Slovio kaj la aliaj slavalingvoj?

- Se mi studus ĝin, mi nur estus komprenita aŭ krome mi ankaŭ povkomprenus ĉiujn slavajn lingvojn?

Fine, kien eblas lerni ĝin altnivele?
Antaŭdankon.

ceigered (Montri la profilon) 2009-aprilo-03 01:40:36

Senegaùlo:La parolantoj de slavaj lingvoj tro malmultas por ke slava interlingvo iĝu unviversala, kompare kun parolantoj de latinidaj (ĉirkaŭ unu biliono)...
Plue, la slava vortprovizo tute malintercias kompare kun la latina...

Oĉen' ĵal'!...

(Nur post kiam Rusio iĝos Romio...)
Ne, latinida universala lingvo estas kiel malbona kiel slava universala lingvo, ĉar la slavaj lingvoj estas pli proksima al la germanaj lingvoj, ol latinida lingvaro kaj germana lingvaro estas al unu kaj la alia.

Ankaŭ, malantaŭ la hindeŭropa lingvaro, la sekva plej granda lingvaro estas la ĉinotibeta lingvaro, kiu havas 1300 miliono parolantoj ridulo.gif

More:- Se mi studus ĝin, mi nur estus komprenita aŭ krome mi ankaŭ povkomprenus ĉiujn slavajn lingvojn?
Eble ne, ĉar la slavaj lingvoj estas diversa kaj havas multaj samsignifantaj vortoj kaj slavaj interlingvoj nur uzas la plej komunajn vortojn de ĉiuj la lingvoj.

Ankaŭ, Slovio ne havas la saman gramatikon de la plej parto de la slavaj lingvoj. Sed, Slovianski havas pli similan gramatikon al la veraj slavaj lingvoj, tial ĝi estas pli bona laŭ mi se vi volas lerni aliaj slavaj lingvoj. Slovio estas pli simpla, tamen.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 03:09:38

Mi longan tempon dediĉis al lernado de la rusa, kiun mi taksas unu el la plej belasona kaj interesa...
Tamen mi ne kredas ke ĝi taŭgu por mondlingvo kaj same pri interslava lingvo...
Fakte, la rusa gento perdas unu milionon da homoj ĉiujn kvin jarojn...

La ĉina lingvo estas verdire parole familio da lingvoj kies unueco estas nur skribe... verdire desegne... ĉar ĝi tute ne alfabetas sed skribiĝas per ideogramoj... Se mi ĉevalon desegnos, mi diros "un cheval" kaj anglo diros "a horse", kaj tio tute ne konstituos komunan lingvon... Plue, se mi alfabete transskribos ĉinan frazon kaj tradukos la elementos al alilingvaj vortoj, mi daŭre nenion komprenos... Do la ĉina ne taŭgas por internacia lingvo...

Same pri la araba, kiu estas verdire familio de dialektoj ne reciproke kompreneblaj... (la instruitaj araboj parolas jen la franca kaj jen la angla...)
kaj estas pli malfacile al ili legi ĵurnalon en la oficiala araba lingvo (en kiu mankas la vokaloj!)

La angla lingvo regnas sur ĉiuj kontinentoj kaj ĉiuj lernas kaj parolas ĝin... sed neniu komprenas!...

Tial mi diras ke la internacia lingvo estu latina, ĉar ankaŭ parte latina estas la angla post lingva koloniigado far la francoj, kaj se ne tiel, ĝi ne estu tiom disvastigita...

Se latinida lingvo ne povu esti internacia, kial do esperanto kiu grandparte latinas ?

Rigardu la scienca kaj internacia vortprovizo kaj vi konstatos ke la mondo pli kaj pli latinlingvas, kaj neniu lando nek lingvo kapablas rezisti ĉar nur la latinaj vortoj sufiĉe internacias, krom kelkaj nelatinaj vortoj kompreneble... sed eĉ la latinaj lingvoj havas multajn nelatinajn vortojn (ĝermanaj ĉefe...)

La brazila lingvo devenas de la portugala (oficiale ĝi ankoraŭ estas la portugala...) sed ĝi grandpaŝe simpliĝas kvazaŭ kreole kaj en ĝi estas multaj vortoj indiĝenaj el Sudameriko kaj Afriko... Ĉu ĝi estontece taŭgos por mondlingvo? Eble se ĉiuj spektos la brazilajn feljetonojn en la origina versio...

henma (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 04:17:37

Senegaùlo:Tial mi diras ke la internacia lingvo estu latina, ĉar ankaŭ parte latina estas la angla post lingva koloniigado far la francoj, kaj se ne tiel, ĝi ne estu tiom disvastigita...
Sed kio pli faciligas la anglan (eĉ havante tro komplikan literumadon) estas tio, ke ĝi nek havas kazojn, nek kongruadon de adjektivoj kun substantivoj, nek komplikan konjugadon de verboj, ktp., kaj latinidaj lingvoj normale havas iujn el tiuj karakterizaĵoj.

Senegaùlo:Se latinida lingvo ne povu esti internacia, kial do esperanto kiu grandparte latinas ?
Mi ne diris ke latinida lingvo ne povas esti internacia... mi klare diris ke nur esti latinida ne sufiĉas por esti internacia... simila, sed malsama afero.

Senegaùlo:Rigardu la scienca kaj internacia vortprovizo kaj vi konstatos ke la mondo pli kaj pli latinlingvas
La sciencaj kaj teĥnikaj vortoj, eĉ en la lingvoj devenintaj el la latina, havas multajn grekajn vortojn kaj vorterojn... Ekzemple kriterion, phenomenon, kosmos, chaos, hypothesis, technikos, tele-, penta-, tetra-, hepta-, nephros-, hemos-, psychos- meta-, -skopios, -graphos, -logos, -pathos, -morphos, ktp, ktp... (pardonu min se mi eraris en la transskribo de tiuj vort(et)oj)

Kaj tiu fadeno temas pri slava interlingvo... Do pardonu min pro tio, ke mi tiom parolis pri io alia...

Pri slavaj interlingvoj, mi interesiĝas, ĉar multaj el la laborantoj kiuj laboras ĉe mia laborejo estas serboj, kaj mi volus lerni ilian lingvon (mi estas tro scivolema), sed lerni slavan interlingvon eble donus min pli ol lerni nur unu slavan lingvon... kion vi opinias?

Amike,

Daniel.

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 09:27:17

More skribis:

- Se mi studus ĝin, mi nur estus komprenita aŭ krome mi ankaŭ povkomprenus ĉiujn slavajn lingvojn?

Eble ne, ĉar la slavaj lingvoj estas diversa kaj havas multaj samsignifantaj vortoj kaj slavaj interlingvoj nur uzas la plej komunajn vortojn de ĉiuj la lingvoj.

Vi povus iomete komreni ĉiujn. Sed Slovio estas kreita plejparte por slavoj, por esti komrenata, sed ne por helpi al neslavo kompreni slavajn lingvojn.

Aldone, slavaj lingvoj tre proksimas, mi komprenas plejparton de tekstoj eĉ sen lernado.

ceigered (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 10:34:57

Mi bedaŭras por mia interrompo, Senegaùlo, sed la Mandarina lingvo sole (sen aliaj ĉinaj lingvoj) havas ~885 miliono denaskajn parolantojn, kaj estas la plej denaskparolata lingvo en la mondo. Ankaŭ, la diferencoj inter la latinaj lingvoj, kaj la diferencoj inter la ĉinaj lingvoj estas similaj - se oni lernas unu ĉinan lingvon, oni eble ne komprenas aliajn ĉinajn lingvojn, sed la sama estas vera por la latinaj lingvoj - mi komprenas iomete da la Hispana lingvo, sed mi ne komprenas iomete da la portugala lingvo lango.gif.

Plue, ne estas *unu* latina lingvo kiu havas ~885 miliono parolantojn (eĉ ne ~1 biliono parolantojn kun denaskaj parolantoj).
Se latinida lingvo ne povu esti internacia, kial do esperanto kiu grandparte latinas ?
Ĉar la franca kaj aliaj latinaj lingvoj estis la ĉefaj lingvoj en okcidenteŭropo, sed nun, jes, la latinidaj lingvoj estas pli parolataj, sed nur en certaj partoj de la mondo, kiel mandarino, la slavaj kaj arabaj lingvoj ankaŭ nur estas pli parolataj en aliaj partoj de la mondo rideto.gif - ankaŭ, mi pensas ke Esperanto estas sukceso nur pro la facila gramatiko kaj vortkonstruado:: (mi ne pensas tiu ĉi estas la ĝusta vorto....).

La latinaj lingvoj ne estas kiel "kompreneblaj" por aliaj homoj internacie. Mi, angla parolanto, ne tute komprenas multajn latinaj lingvojn. Laŭ mi, Mandarino kaj la Japana lingvo estas pli facilaj. Multaj vortoj en la angla lingvo kiu estas el la latina lingvo, nun ne estas tre similaj al la originala vortoj (malveraj amikoj - false friends).

Tial, mi pensas ke la latinaj lingvoj ne estas pli bona por internaciaj komunikadoj ol aliaj lingvaroj, sed, vi pravas, Senegaùlo, aliaj lingvaroj ne estas pli bona ol la latina lingvaro.

rubulo (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 10:49:33

Senegaùlo:Rigardu la scienca kaj internacia vortprovizo kaj vi konstatos ke la mondo pli kaj pli latinlingvas, kaj neniu lando nek lingvo kapablas rezisti ĉar nur la latinaj vortoj sufiĉe internacias
Mi ne scias ĉu vi laboras en komputila aŭ ekonomia fako ("novaj" sciencoj) sed se tiel verŝajne vi rimarkus, ke pli kaj pli da vortoj estas anglaj.

En mia laboro (komputilisto) mi legas dokumentojn plej ofte en la angla kaj terminoj por priskribi novajn (aŭ eĉ jam malnovajn) konceptojn programajn aŭ komputil- kaj ret- ligitajn ĉiuj estas en la angla. Malofte ekzistas eĉ traduko en mia lingvo kaj kiam mi parolas kun miaj kolegoj ni ofte uzas ian lingvon parte francan parte anglan.

Plej parte de sciencaj vortoj estas latindevenaj, sed ĉiuj novaj konceptoj estas en la angla.

Kaj ĉu tio sufiĉas por diri ke internacia lingvo estu angla-devena (plisimpligo de la angla) ?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 15:08:51

Oni ne parolu pri latina lingvo : la latina lingvo jam delonge mortis (as?) kaj la latinidaj lingvoj nuntempaj devenas de malbona postlatinaj dialektoj (Ekz. "BEL" ne signifis belecon sed militon, kiu en latinidaj lingvo estas GUERRA de ghermanaj lingvoj vd. WAR...)... Mi eĉ opinias, kiel mi jam poŝtis en alian fadenon ke la franca ne devenas de la latina sed de dialekto tre proksima al la latina lingvo (gaŭlo-romanika, samkiel en norda Italio, kie, ĝis nun la ĉitieaj lingvoj malsamas de la resto de Italio kaj tre similas la dialektojn de suda Francio...

Do ni parolu pri latinidaj (romanikaj) lingvoj kaj okulfrapas la simileco de la hispana kaj portugala lingvoj, kiujn iujn konsideras du dialektojn de sama lingvo (en la brazila televido kaj en kongresoj, oni multfoje ne tradukas !...). Tiu lingvo parolatas de pli ol 700 000 000 homoj (probable 800) en Ameriko suda, centra kaj norda, en Afriko, kaj Eŭropo (iomete en Azio)...

Tiu lingvo estu unuigita kaj simpligita kaj ĝi iĝos nerezistebla mondlingvo en ĉiuj lokoj komence de Usono...
(Ĉu LFN?...)

Estas malvere diri ke Eo estas simpla kaj logika lingvo... En ĝi estas multaj malnecesaj komplikaĵoj kaj kontraŭdiroj, kaj ĝi ne tiom facilas kiel diras la propagando...
Mi post multa skriba praktiko facile mastras ĝin, sed mi tute ne ŝatas dialogi, kaj eĉ aŭdaĵojn mi taskas kakofoniaj... (Mi aŭd-cele preferas gentajn lingvojn...) Do Eo estas laŭ mi nur lingvo por skriba komunikado, ĉefe por argumentaj tekstoj...

ceigered (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 16:24:48

Ah, mi tre bedaŭras Senegaùlo, mi uzis 'latinajn lingvojn' kaj ne 'latinidajn lingvojn' ĉar en mia denasklingvo, estas akceptebla por uzi "latina" (Latin) tre malpreciza por la signifo de "latinida" (Latin-based/Romance).
Do, mi tre bedaŭras malgajo.gif
Estas malvere diri ke Eo estas simpla kaj logika lingvo... En ĝi estas multaj malnecesaj komplikaĵoj kaj kontraŭdiroj, kaj ĝi ne tiom facilas kiel diras la propagando...
Mi ankaŭ pensas same, sed, komparita al aliaj planlingvoj, precipe multaj aliaj latinbazaj planlingvoj, mi pensas ke Esperanto estas la pli bona elekto nuntempe. Persone, mi ne tro amas Esperanton, kaj mi volas ke alia pli bona planlingvo. Tamen, LFN estas tre facila (bazita sur mia rapida rigardado), sed mi pensas ke estas ankoraŭ pli bona solvaĵo por la problemo (kiu ne estas LFN aŭ Esperanto). Mi persone pensas ke plej bona internacia lingvo devus havi la plej facilajn kaj plej bonajn trajtojn de ĈIUJ lingvoj tutmonde kun tre facila prononco (ekz: malfermitaj silaboj, la minimumo de sonoj ktp) kaj la tre simpla kaj facila gramatiko (ekz: kiel la ĉina lingvo aŭ eble kiel LFN).

Ojjjjjj... Mi nun estas tre laca, bonan nokton amikoj!

nikko (Montri la profilon) 2009-aprilo-05 06:15:36

Temo estas pri Sovianski, mdr.

Reen al la supro