Skip to the content

el la franca

by Eddycgn, November 27, 2009

Messages: 8

Language: Esperanto

Eddycgn (User's profile) November 27, 2009, 10:31:04 PM

kiel vi tradukas en esperanto el la franca

de ci, de là

el la opereto Véronique de Méssager ?
Dankon

Espi (User's profile) November 27, 2009, 11:26:47 PM

Saluton Eddi,

eble estus pli bone, se vi skribus vian demandon ankaŭ en la franca forumo. Ĉu ne?

Amike
Espi

Eddycgn (User's profile) November 28, 2009, 12:53:30 PM

Espi:Saluton Eddi,

eble estus pli bone, se vi skribus vian demandon ankaŭ en la franca forumo. Ĉu ne?

Amike
Espi
vi pravas, dankon
Eddi

Continuum (User's profile) November 28, 2009, 8:48:23 PM

Eddycgn:kiel vi tradukas en esperanto el la franca

de ci, de là
Mi dirus simple: "de ĉi tie, de tie" aŭ "de ĉi, de tie"

Eddycgn (User's profile) November 29, 2009, 11:03:18 AM

Continuum:
Eddycgn:kiel vi tradukas en esperanto el la franca

de ci, de là
Mi dirus simple: "de ĉi tie, de tie" aŭ "de ĉi, de tie"
dankon
Eddi

crescence (User's profile) November 29, 2009, 11:58:54 AM

tie kaj tie ĉi

Crescence

dobri (User's profile) February 3, 2010, 6:42:21 PM

Karaj franclingvanoj?
Krom kelkaj bazaj vortoj mi tute ne komprenas la francan lingvon. Ĉar mia hobio estas demografio, precipe kreskado de loĝantoj en grandaj urboj, tial mi serĉas ĉiam la plej freŝajn indikojn. En franca Vikipedio mi trovis nombron da loĝantoj en francaj urboj el la jaro 2007. Dume mi havis la indikojn el la angla Vikipedio el la jaro 2006.
Tamen en la franca mi trovis krom nombro da loĝantoj (population) ankaŭ aliajn nombrojn: Aire urbaine, L'unite urbaine, Intercommunalite kaj Agglomeration. Kiu el ĉi tiuj esprimoj estas vera aglomeraĵo (kiel ekz. ĉe usonaj urboj)? Bonvolu klarigi!
Dankon

jan aleksan (User's profile) February 3, 2010, 10:24:42 PM

dobri:Karaj franclingvanoj?
Krom kelkaj bazaj vortoj mi tute ne komprenas la francan lingvon. Ĉar mia hobio estas demografio, precipe kreskado de loĝantoj en grandaj urboj, tial mi serĉas ĉiam la plej freŝajn indikojn. En franca Vikipedio mi trovis nombron da loĝantoj en francaj urboj el la jaro 2007. Dume mi havis la indikojn el la angla Vikipedio el la jaro 2006.
Tamen en la franca mi trovis krom nombro da loĝantoj (population) ankaŭ aliajn nombrojn: Aire urbaine, L'unite urbaine, Intercommunalite kaj Agglomeration. Kiu el ĉi tiuj esprimoj estas vera aglomeraĵo (kiel ekz. ĉe usonaj urboj)? Bonvolu klarigi!
Dankon
Uj, mi mem ne kapablus klarigi. Tio estas fakaj urbismaj vortoj kaj legante en Vikipedio, mi vidas ke la difino ŝanĝas de lando al lando.

Aire urbaine=agglomeration + couronne periurbaine (kie loĝas 40% de la aktiva popolo) =metropolitan area (US)

unité urbaine basiĝas je aro de domaro kiu estas pli ol 2000 loĝantoj = urban area

Intercommunalite estas administra subdivido, ne tre taŭgas por vi mi pensas (aro de "communes")

Atentu ke malsamas por Francio kaj Belgio. Belgaj "commune" multe pli grandas ol Francaj "Commune". Por pli da klarigoj, eble demandu al Erikano.

Back to the top