Skip to the content

Famaj frazoj

by Eddycgn, January 3, 2010

Messages: 750

Language: Esperanto

Eddycgn (User's profile) January 3, 2010, 12:20:48 PM

Kie oni diris :
"Neniu estas perfekta!"

Se vi scias, aldonu faman frazon.

Post du tagoj, se neniu divenas, enmetu novan faman frazon!

dobri (User's profile) January 3, 2010, 12:39:32 PM

Eddycgn:Kie oni diris :
"Neniu estas perfekta!"
Je la fino de la fama usona filmo:"Iu ŝatas tion varmega" kun Marilyn Monroe.

Kie oni diris: Kaj tamen ĝi turniĝas?

Eddycgn (User's profile) January 3, 2010, 12:43:57 PM

dobri:
Je la fino de la fama usona filmo:"Iu ŝatas tion varmega" kun Marilyn Monroe.

Kie oni diris: Kaj tamen ĝi turniĝas?
Galileo Galilei

Kiu diris "Mi venis, mi vidis, mi venkis" ?

gyrus (User's profile) January 3, 2010, 1:07:59 PM

Cezaro.

Kiu diris "Mi havas revon."?

Danix (User's profile) January 3, 2010, 2:26:25 PM

Jesuo diris:

"Pagu al Cezar', kio estas de Cezar', Kaj pagu al Dio, kio estas de Dio."

kaj plu unu

Dèscartes diris:
"Mi pensas, do, mi estiĝas"

korectu mi, se tiu estas misskribada. mi estas lernanta okulumo.gif

Eddycgn (User's profile) January 3, 2010, 2:31:45 PM

@gyrus
Martin Luther King

@Danix
vi devus meti la frazon tiel demando por diveni. Tia estas la ludo!

Kiu diris
Estas tio pistolo en via poŝo, aŭ vi ĝojas vidi min?
helpo: Is that a gun in your pocket or are you just glad to see me?

Danix (User's profile) January 3, 2010, 4:31:08 PM

Eddycgn:@gyrus
Martin Luther King

@Danix
vi devus meti la frazon tiel demando por diveni. Tia estas la ludo!

Kiu diris
Estas tio pistolo en via poŝo, aŭ vi ĝojas vidi min?
helpo: Is that a gun in your pocket or are you just glad to see me?
Ho, lol. pardonu mi, mi ne entendis antaŭ, kio estis rideto.gif

crescence (User's profile) January 3, 2010, 5:07:11 PM

Kiu diris : La kuboj estas ĵetitaj. ?

Filu (User's profile) January 3, 2010, 5:47:05 PM

Eddycgn: Mae West
crescence: Julius Cezaro

Kiu diris: "De l' supro de ĉi piramidoj, kvardek jarcentoj nin kontemplas" ?

crescence (User's profile) January 3, 2010, 6:52:49 PM

Filu : Napoleone Buonaparte

Kiu diris : "Post mi, la diluvo !" ?

Back to the top