Al la enhavo

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

de troyshadow, 2013-januaro-22

Mesaĝoj: 82

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2018-februaro-09 09:24:21

Gaston Waringhien [Varingien], skribis ke Internacia Lingvo (ILo) devas esti facila , do samtempe simpla, regula, klara, STABILA kaj internacia.
Esperanto duone sukcesis:
ĝi estas cent aŭ mil foje pli parolata ol la dua projekto de ILo;
ĝi estas agnoskita fare de UNESKO;
ilia kreskado estis la plej rapida inter ĉiuj lingvoj malgraŭ la manko de subteno de ŝtatoj, lernejoj kaj amaskomunikiloj : de 20 parolantoj la unua monato ĝis du milionoj hodiaŭ, do X 100 000; la angla'parolantoj estis multiplikitaj de 10 en la sama periodo;
ĝi estas en la 30 unuaj lingvoj en la enciklopedio Vikipedio;
ĝi estas monda lingvo ktp.

Por la 95% de la homaro kiuj ne estas naskiĝ'angloparolantoj, ĝi permesas paroli rapide justan ILon, ne aŭ ne nur sub'lingvon de la angla lingvo, kiu havas pli ol 100 000 esceptoj (fonetiko, gramatiko, vortaro ktp.)

Hodiaŭ, por mi, Esperanto estas fortika lingvo, kiu povas havi kelkajn aliformuladojn. Sub'angla estas la plej konata lingvo por internacia komunikado. Do, por faciligi la transiron de la sub'angla al Esperanto, oni povas esti fleksebla sur kelkaj detaloj :
la prepozicio na aŭ je, kiam kelkaj ne volas uzi la akuzativon por ekzemple konservi la skribon de la personaj kaj familiaj nomoj; la plej mond'uzata ordo de la vortoj Subjekto-Verbo-Objekto (SVO) sen akuzativo estas ankaŭ uzata de multaj esperantistoj;
pli ofta uzo de la signoj ' aŭ - inter la radikoj de la kun'metitaj vortoj permesas al la ne esperantistoj legi pli rapide Esperanto'n.
La progreso de la ret'vortaroj permesos ankaŭ al ne-esperantistoj legi multe pli rapide Esperanto'n.
Kontraŭe, la forigo de la supersignoj ^ kaj ŭ ne estas efika. Estas almenaŭ10 000 foje pli rapide lerni ilin ke lerni la anglan prononcmanieron.


nornen (Montri la profilon) 2018-februaro-10 08:33:42

morico:ĝi estas en la 30 unuaj lingvoj en la enciklopedio Vikipedio;
Bedaŭrinde la plejparto de la Esperantaj artikoloj ĉe Vikipedio estas tiaj.

morico (Montri la profilon) 2019-januaro-06 19:19:24

La plej facila metodo por bone komuniki per lingvo estas respekti la regulojn de la lingvo. Kaj la reguloj de Esperanto estas la plej facilaj de ĉiuj lingvoj.
La problemo de Esperanto ne estas gramatikaj ŝanĝetoj sed konigi la lingvon (ILo).
La teknologia kaj internacia situacio estas pli bona nun ol ĝis 2000, dank' al Interreto, la poŝtelefono, la pli kaj pli granda bezono de facila internacia komunikado, la plur'centrismo de la grandaj potencoj, do la obe-rifuzo al la nur angla, la neceso de pli solidara kaj pli paca homaro por la klimato ktp.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-07 16:20:39

Mi ne luktos por konservi nek ĉapelojn nek kvazaŭ-devigecon(*) de akuzativo, sed daŭre uzos ilin ĝis kiam mi estos certa, ke tio ne riskas dividi la esperantistaron.
Intertempe, mi uzas "x"-sistemon ĉiufoje ke la ĉapeloj ne aperas tuj kaj aŭtomate. Mi sufiĉe hakumetis mian komputilon por adapti la ĉapelojn, kaj ne deziras faradi tion ĝis la Fina Venko!

Ekzistas eceptoj, ekzemple:
Iuj asertas, ke Esperanto bezonas malmulte da reformoj.
Kien malaperis la akuzativo de tiu laŭfundamenta frazo?

Metsis (Montri la profilon) 2019-januaro-09 09:14:10

Miaj du plej ŝatata proponoj por iuj reformoj estas:

1) propra prepozicio por la translativa kazo

Lasu ĉi tiu prepozicio esti ekz. "ti" (mallongigita de la sveda till, kiu signifas "al").

Do ti + substantivo montras, ke iu aŭ io ŝanĝis al la stato, kiun la substantivo indikas. Plie ĉi tio enhavas kazojn, en kiu la substantivo estas tempopunkto kaj ĉi tiam la prepozicio montras tempopunkton, kiam la ago de la verbo finiĝis.

Ekzemploj
- Li iĝis ti patro. (Li fariĝis patro)
- Oni elektis Donald Trump ti prezidento. (Oni elektis tiel, ke Donand Trump fariĝis prezidento)
- Ti julo ni veturis hejmen. (Ni veturis hejmen tiel, ke ni alvenis ne pli malfrue ol julo.)
- Ĉi tiun ĉevalidon mi edukos ti tio, kio estis ĝia patro: ti fama konkursĉevalo. (la rezulto de la eduko estas, ke la ĉevalido fariĝos konkursĉevalo)

2) malmultigi diversajn so-similajn sonojn

E-o havas nuntempre tro multe diversajn so-similajn sonojn: c, ĉ, ĝ, ĵ, s kaj ŝ. Kelkaj el ili estas tro malfacilajn prononci kaj distingi inter aliaj. Malmultigu ilin ekz. per cedi uzon de ĉ, ĝ kaj ĵ kaj redukti ilin al c, g respektive j.

Ĉi tio kaŭzas, ke la afikso -iĝi anstataŭgas per "-igi + sin". Notu, ke ĉi tiu formo jam ekzistas kun kelkaj verboj. Oni diras "Min razas min" anstataŭ "Mi raziĝas".
Ekz.
Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos → Kio komencigas sin, tio ankaŭ finigos sin.

PS. Por tiuj, kiuj protestas tion, kio okazas al kaĉo, inventu novan vorton, ekz. kaĉo → brajo (de la germana Brei).

ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-januaro-10 09:54:32

Al Metsis:
Ĉi tio kaŭzas, ke la afikso -iĝi anstataŭgas per "-igi + sin". Notu, ke ĉi tiu formo jam ekzistas kun kelkaj verboj. Oni diras "Min razas min" anstataŭ "Mi raziĝas".
Igi sin ne estas sinonimo de iĝi, ĉar estas nuanco de volo aŭ aktiveco en la unua:

Tiu junulino beliĝas de kiam ŝi ekkonis amon. Antaŭe ŝi devis ĉiusabate beligi sin dum unu horo por iri al balo, esperante renkonti la ĉarman princon.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-10 17:47:50

Metsis:Miaj du plej ŝatata proponoj por iuj reformoj estas:

(...)

2) malmultigi diversajn so-similajn sonojn

E-o havas nuntempre tro multe diversajn so-similajn sonojn: c, ĉ, ĝ, ĵ, s kaj ŝ. Kelkaj el ili estas tro malfacilajn prononci kaj distingi inter aliaj. Malmultigu ilin ekz. per cedi uzon de ĉ, ĝ kaj ĵ kaj redukti ilin al c, g respektive j.
La pola (kaj ankaŭ aliaj slavaj lingvoj) havas tiujn sonojn, plie la sonojn: dz, dź, ć kaj homoj senprobleme distingas vortojn kiuj havas ilin! Se temas pri prononco - jes! Problemojn havas infanoj. Ĝis 5-6 jaroj, infanoj ne povas prononci: ĉ, ŝ, ĝ kaj prononcas: c, s, dz. Iliaj eldiroj kaŭzas diversajn humuraĵojn. Tiuj sonoj ankaŭ forestas en multaj dialektoj. Iuj pliaĝaj personoj havas misparoladon nomitan lispado. Tiakaze ili ankaŭ ne prononcas la sonojn ĉ, ŝ, ĝ. Pri ili interesas ortofonistoj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-januaro-11 08:14:34

StefKo:
La pola (kaj ankaŭ aliaj slavaj lingvoj) havas tiujn sonojn, plie la sonojn: dz, dź, ć kaj homoj senprobleme distingas vortojn kiuj havas ilin! Se temas pri prononco - jes! Problemojn havas infanoj. Ĝis 5-6 jaroj, infanoj ne povas prononci: ĉ, ŝ, ĝ kaj prononcas: c, s, dz. Iliaj eldiroj kaŭzas diversajn humuraĵojn. Tiuj sonoj ankaŭ forestas en multaj dialektoj. Iuj pliaĝaj personoj havas misparoladon nomitan lispado. Tiakaze ili ankaŭ ne prononcas la sonojn ĉ, ŝ, ĝ.
Jes, mi forte suspektas, ke la sonoj originas el la pola kaj la rusa, sed estas tre interesa ekscii, ke en multaj polaj dialektoj tiuj sonoj forestas. Do mi povas demandi, ĉu Z ne estis konscia pri ĉi tiu foresto aŭ ĉu li malestimis la dialektojn kun ĉi ties "malperfektaj" prononcmanieroj aŭ ĉu estas iu alia kialo, por ke li ignoris ĉi tion?

Akakosx (Montri la profilon) 2019-januaro-11 17:14:56

Saluton, mi estas Axluwaiktaki (Esperantige "Aksluvajktakio" kaj elparolite iom kiel "AKS-lu-ŭa-ik-ta-ki"). Interesege, la gepatroj lingvistoj estas, kaj la denaska lingvo estas, kiel Esperanto, artefarita lingvo: l' Evuenia ("Evu'eniago"), kvankam mi ankaŭ l' Anglan (kaj iom da l' Afrikansan) parolas. Mi certe Esperanton ŝatas pro la kapableco por frazojn korekte vortigi kiel aŭ l' Angla aŭ l' Evuenia (Subjekt' - Verbo - Objekt' aŭ Subjekt' - Objekt' - Verbo). Ankaŭ, la lingvo belege estas, se ĝi estas parolata korekte.

Tamen, se mi farus al la lingvo ŝanĝojn mi aldonus novan kazon (jes, mi scias ke multaj homoj jam l' akuzativon malŝatas, sed mi la flekseblan orderon ĝojas.). Gramatike, mi la nomon de l' kazo ne scias, sed mi dividus la nominativon je unu kazo uzata nur por la subjekto de l' frazoj kaj unu por aliaj uzaĵoj, ekzemple en prepoziciaj frazoj (ke l' akuzativon ne havas) aŭ predikataj substanstivoj (kaj l' adjektive, kompreneble). Eble "-m" povus uziĝi por la lastan kazon marki.

Ekzemploj:
"Ni Esperanatistojm estas" anstataŭ "Ni Esperantistoj estas"
"La hundo domom ĉirkaŭ kuris" anstataŭ "La hundo ĉirkaŭ la domo kuris" (prepozicioj povus esti nun metota poste)
ktp.

Reen al la supro